indekso

1. Krizjaroj

1930

La gravaj krizjaroj, la enorma ondo de senlaboreco, la manifestacioj ĝin sekvantaj - ili impresis miajn infanjarojn. Image mi ankoraŭ vidas la longajn vicojn antaŭ la stampejoj (stampejo estis loko kie oni stampis senlaborulajn subvenci-kartojn).

Antaŭ la pordegoj de la grandaj fabrikoj troviĝis jam frumatene centoj da laborserĉantoj por petegi laboron kelktagan. Estis konate ke en tiu tempo kontrolisto de 'Hoogovens' ekzamenas kaj elektas la plej grandajn kaj plej fortajn viregojn kvazaŭ brutaron. Do ĉiu plilarĝigis sin iom por altiri la atenton... (‘Hoogovens’ = Fandfornegoj).
Estis tempo de manifestacioj kaj protestoj. Mi estis tiam kvinjara.

Iufoje mi ankaŭ kunmarŝis en tia manifestacio. Mi memoras ruĝajn flagojn, tamburojn antaŭe kaj sloganbendojn. Je la mano de mia patro mi klopodis marŝi samrapide kiel la plenkreskuloj. Mi povis vidi nur moviĝantajn krurojn.
Subite basa virvoĉo ekkriis:
“Kiu perdigas nian monon?
Estas Ruys de Beerenbrouck!!” (Ruys de Beerenbrouck estis la tiama ĉefministro)
Fariĝis parolĥoro. Ĉiuj ĉi koleregaj viroj levis la pugnojn kaj seninterrompe ripetadis la saman devizon. Sonis tondre kaj minace.

Subite ni renkontis kontraŭan manifestacion. Ĝi konsistis el multe pli da homoj ol ni. Mi aŭdis:
“Pendumu, pendumu, ĉiujn socialistojn sur lanternfoston!”

Oni ŝtonĵetis, kriegoj sonis kaj policfajfiloj alarmis. Mi vidis baŭmantajn ĉevalojn kaj subite forta mano prenis min kaj levis min antaŭ policiston sur ĉevalon.
En policejo mi devis atendi. Oni donis al mi teleron da avena kaĉo, sed mi ne kuraĝis manĝi ĝin.

Kiam mia patrino venis por kunpreni min estis vespero. La lanternoj jam lumis. Kaj ree mi aŭdis tiujn voĉojn:
“Pendigu sur lanternfoston!”

“Panjo, kion signifas socialistoj?” mi demandis.
“Tiuj estas ni kaj ĉiuj homoj kiuj marŝis kune kun ni,” ŝi diris.
Mi suprenrigardis al la lumantaj lanternoj kaj sentis min tre malĝoja.

1934

“Hodiaŭ vespere ni alportos ilin,” diris la viro en leda palto.
Mia patrino kapjesis kaj mienis serioze. Aŭskultante mi sidis ĉe ili, la manoj sub la mentono. Estis jam malfrue kaj verdire mi devus esti dormanta, sed mi estis iomete febra. Mi scivolis kion aŭ kiun oni alportos.
Mia patrino elakompanis la viron kaj enlitigis min.

Post iom da tempo mi vekiĝis pro fremdaj voĉoj. Mi aŭdis la patrinon paroli kun du viroj. Evidente ili restis por dormi ĉar ili rulis sin en litkovrilojn senpere sur la planko. Ankaŭ mia patrino enlitiĝis.

***

Hitler-Germanio havis siajn unuajn pogromojn kaj koncentrejojn. Germanaj judoj, komunistoj kaj socialistoj envenis Nederlandon kontraŭleĝe. Organizoj kiel 'De Rode Hulp' kontrabandis tiujn fuĝantojn trans la limon. Kelktempe ili estis loĝigataj ĉe kontraŭ-faŝismaj familioj. Oni klopodis plusendi ilin al Anglio aŭ Usono. (‘De Rode Hulp’ = La Ruĝa Helpo)
En tiu tempo de malriĉo la solidareco estis granda. Oni dividis sian magran posedon kun la fuĝantoj. La helpdonantoj iris de pordo al pordo kun tiel nomataj 'subtenlistoj' por kolekti monon.

Ankaŭ ni havis tiajn pensionulojn de tempo al tempo. La registaro malpermesis ĉi tiujn agadojn sen oficiala aprobo kaj kiam la fremdulpolico sciiĝis pri ili, ili estis metitaj trans la limon - kie atendis ilin malliberejo, koncentrejo aŭ io pli malbona.
Mia fratineto kaj mi lernis silenti pri niaj gastoj. Antaŭ ol la nazioj okupis nian landon, ni jam komprenis ke paroli povas esti danĝere. Ni jam sciis kio estas nazioj. Ni jam sciis kion signifas perfido.

1935

Miaj gepatroj eksedziĝis jam antaŭ kelkaj jaroj kaj ni estis tre malriĉaj. Mi povas memori nur ke ni ĉiam vivis subtenate de la sociala helpo. De tempo al tempo venis personoj por inspekti ĉu ni estas sufiĉe malriĉaj. Ili apartenis al ŝtatsubvenciata organizo, kiu nomiĝis 'Maatschappelijk Hulpbetoon'. (‘Maatschappelijk Hulpbetoon’ = Sociala Helpado) Ili rigardis en ĉiujn ŝrankojn, spionis sub la matracon kaj eĉ estus okulintaj en la fornon se tiu ne estus tro varmega. Ni ricevis tiam pagon de 13,75 guldenoj semajne. Feliĉe la domluo estis nur 3,50 guldenoj sed ni manĝis mallukse. Plurfoje ni transloĝiĝis al pli malmultekosta domo.

Regule oni organizis kunvenojn en nia domo - kontraŭleĝe, ĉar la 'Sociala Helpado' malpermesis al mia patrino gastigi homojn (komprenu bone: virojn).

Iufoje nia pago estis retenita ĉar oni malkovris ke estis okazinta kunveno en nia domo. La indigno estis granda. En la komenco ni ekhavis panon kaj ankaŭ foje supon de najbaroj kaj amikoj, sed poste, havante nenion plu, ni iris kun la patrino al la oficejo de la Sociala Helpado. Ŝi diris ke ŝi venas por preni sian pagon kaj poste, sufiĉe laŭtvoĉe por ke ĉiuj rimarku: “Miaj infanoj malsatas, pro tio ke mi politike ne harmonias kun vi. Mi ne foriros de ĉi tie antaŭ ol mi havos manĝaĵon kaj monon.”
Oni vokis policiston kiu ordonis al mia patrino forlasi la oficejon. “Unue nutraĵon!” ŝi ree diris.
Li prenis ŝian brakon kaj tiris forte. Mi eksentis koleregon en mi. Mi vidis ke li dolorigas ŝin, mi eksaltis kaj pugnobatis kaj mordis lin. “Ne tuŝu mian patrinon, kanajlo!” mi kriegis. Mia eta fratino piedbatis liajn tibiojn.
Kiam finfine ni iris hejmen, ni havis kelkajn nutraĵkuponojn; ne monon. Dum ses sinsekvaj semajnoj ni manĝis nur brunajn fazeolojn.

1938

Kiam mi havis dek kvar jorojn mi jam laboris en la mastrumado. Bedaŭrinde mi ne tre taŭgis por tia laboro. Pro malkontento de miaj dungantinoj mi devis ĉiun duan semajnon serĉi alian dungon. Mia laborkompreno estis minimuma, cetere samkiel mia salajro - po tri guldenoj semajne!
Kelkfoje la ordonita laboro transpaŝis miajn limojn, aŭ la dommastro ne povis ne tuŝi min. Infanetoj ofte estis malgrandaj tiranoj, al kiuj oni plej volonte piedbatus la postaĵon.

Unu el la familioj en kiuj ĉiuj ĉi kvalitoj kolektiĝis, loĝis en belega vilao en Bloemendaal (Blumndal), la bastiono de la plej riĉaj homoj en Nederlando. Mi servis tie tagnokte. Germana servistino diris al mi, kion mi faru. Tiutempe multe da tiaj germanaj knabinoj estis en Nederlando. Käthe (Kejt) estis unu el ili.
Mia ĉambreto, situanta alte en la granda domo, estis malgranda kaj malriĉe meblita. Mi ekhavis pajlan matracon kaj du maldikajn litkovriletojn.
Käthe postvokis min ke ŝi vekos min je la sesa. Ŝia ege aparta prononcado eĥadis longtempe en miaj oreloj.

Jen mi sidis vespere je la oka, unuafoje en mia vivo rolanta plenkreskule. La larmoj pikis malantaŭ miaj okuloj, kiam mi vidis la leterojn de mia fratineto kaj la desegnon de la frateto supre sur la vestoj en la valizo. Mia patrino estis metinta ruleton da mentpasteloj kaj arakidkukon en la valizon.
La amaj surprizoj helpis min venki mian timon pro la nekonata situacio kaj mian hejmsopiron. Mi enlitiĝis en la humidan liton kaj mi dormegis dolĉe.

Matene sonis granda bronza sonorilo super mia lito kaj brute vekis min. Kolerega mi ligis unu el miaj ŝtrumpoj ĉirkaŭ la frapilon. Poste mi decidis tamen ellitiĝi.
Malsupre mi ricevis de Käthe teleron da akveca avenkaĉo.
“Vi donu tiun al la kato,” mi diris kaj mi metis la teleron sur la plankon. “Ĉu vi volas diri al mi kie mi komencu?” mi demandis.
Indigne Käthe levis mian teleron. “Tiam oni manĝas nichts,” ŝi diris. (‘nichts’=germane: nenion)

Mi komencis malplenstomaka. Senpolvigi, polvosuĉi, viŝpurigi fenestrojn, ordigi litojn. Kiam mi, laca kaj tremanta pro malsato je la interkonsentita tempo povis eksidi, por la kafpaŭzo kaj demetis la ŝuojn pro miaj brulvarmaj piedoj, unu el la malgrandaj kanajletoj metis prempinglon en mian ŝuon.

“Truus, ĉu vi ja purigis la dormĉambron supre?” demandis la sinjorino iomete nemilde.
“Certe, sinjorino!” mi kriis vigle.
“Tamen vi ne tuŝis la noktovazon, mi observis,” ŝi diris daŭre kun tia acidmiena vizaĝo.
Efektive, troviĝis noktovazo supre en kiun la tuta familio pisis dum la nokto. Ĝi estis plena ĝis la rando kaj mi ne havis la intencon malplenigi ĝin.
“Ho, sed tian laboron mi neniam bezonas fari hejme,” mi diris ruĝkape.
“Vi tamen baldaŭ faru tion,” diris la sinjorino decideme.

Post la kaftrinkado mi trenpaŝis supren. La sinjoro staris supre de la ŝtuparo kaj observis min aprobe.
“Ha, karulino,” li diris, “ĉu jam malkonsento kun la sinjorino?”
Subite li kaptis min, metis unu manon inter miajn krurojn kaj premis krude kaj naŭze sian buŝon sur la mian. Perforte mi liberigis min kaj fuĝis en la dormĉambron. Tie mi uzis la noktovazon kiel armilon. Ridante li retiriĝis. Senhezite mi rulfaligis la plenan noktovazon malsupren. Mi kuris al mia ĉambreto, prenis mian valizon kaj preteriris la konsternitan familion, flankitan de la germana Käthe, al la libero.

“Mi domaĝas pro la mono,” diris la patrino, “sed vi pravas. Tion ankaŭ mi rifuzus.”

1939

Fine de julio 1939. La titoloj en la ĵurnaloj kriegis malbonaŭgurajn prognozojn, oni malkaŝis fotojn kiuj pensigis la homojn. La ĉeĥoj jam konatiĝis kun la bone funkcianta militmaŝino de Hitler. Oni kontraktis paktojn kaj ree malobservis ilin. Hitler kaj Mussolini parolis minacan lingvaĵon. La kinaktualaĵoj montris pretermarŝantajn homamasojn kaj tremado trairis la kinejon kiam sonis kvazaŭ unubuŝege “Heil, heil, heil!” kvazaŭ malbonsigna startpafo al timo, subpremado kaj malhomeco. (‘heil’ = saluton, estu benata [nazia termino]) Nia ĉefministro opiniis ĉiun ĉi paroladon pri militminaco ĉe niaj limoj troigita. La inerta burĝo kredis tion sed eĉ en nia tre dekstra ministraro pligrandiĝis la maltrankvilo. Nepardoneble estis ke ĉi tiu ĉefministro de Geer tutsimple foriris por ferii kaj li eĉ indignis kiam urĝa telefonvoko de la registaro revokis lin. Tio estis aŭgusto 1939.
La 29-an de aŭgusto 1939, - tiun tagon mi fariĝis dekkvinjara, - la militistaro de Hitler invadis Pollandon. La dua mondmilito komenciĝis.

“Knabinoj, aŭskultu. Hodiaŭ vespere vi iru por venigi du gefratetojn kaŝotajn for de la polico.” La patrino parolis pli laŭte ol normale. Mi levis la rigardon mirigite.
“Kial ni?” mi demandis, “tia tasko ja pli taŭgas por vi?”
“Kial vi diras tion tiel malafable. Vi ne scias kion mi volas aldoni,” diris mia patrino.

Mi ŝultrotiris. Ĝuste tiam mi estis leganta tiel agrable! Mi rigardis al mia fratineto kiu kudris robon. Ŝi ne reagis kaj daŭrigis puŝi la ŝtofon subtra la piedeton de la kudromaŝino. Tiu aparato estis ia gurdo, antikva, iama posedaĵo de nia avino. Kiel ŝi povis manipuli tiun maŝinon estis enigmo por mi.

Freddie kaj mi estis furioze kverelegintaj ĝuste tiun posttagmezon. Mi intencis ne paroli kun ŝi dum kelkaj tagoj. Nun, se ni kune devus ekiri, tio estus neebla.

La patrino rimarkis nian malvolonton. “Kiajn socialemajn infanojn mi havas!” ŝi diris kolerega. “Ĉu vi ja scias kion signifas esti forpelata? Daŭre devige esti loĝigita ĉe aliaj homoj? Sen gepatroj..., ĉe homoj kiuj verdire opinias vian restadon ĝena?”
Ni sentis nin kulpaj, ni sciis ke ŝi pravas. Ŝi rakontis al ni la historion de ĉi tiuj infanoj. Iliaj gepatroj troviĝas ankoraŭ en Germanio. Oni sendis ilin al Nederlando por eskapi el la manoj de la nazioj.

“Pripensu foje kiel vi sentiĝus sen mi kaj sen via frateto,” ŝi diris. “Oni nur povas nomi sin vera kontraŭfaŝisto, se oni forgesas la stultajn kveleretojn, proprajn plezuretojn kaj memkompaton. Se oni vere volas helpi la fuĝantojn.”
“En ordo, panjo,” diris Freddie.
“Komprenite,” mi diris.

La homoj ĉe kiuj mi laboris tiutempe ankaŭ estis elmigrintoj. Germanaj judoj. Afablaj homoj, kiuj posedis meblovendejon. Estis maljuna avino kaj du fratinoj kun siaj edzoj kaj malgranda lerta etulino. Ili postlasis ĉion kiam la pogromoj ondis tra Germanio. La malgranda knabino parolis jide kun sia avino kaj germane kun siaj gepatroj. De mi ŝi tre rapide lernis la nederlandan.

Iun tagon vole nevole mi aŭdis paroladon kun vizitanto alportanta abomenan novaĵon el Germanio.
“Vi devas iri al Usono,” li petegis la familion. “Hitler venos ankaŭ ĉi tien.” Sammomente li ekploris. Nur malofte oni vidis plorantajn virojn, do mi komprenis ke la situacio estas grava.
“Ni ne havas sufiĉe da mono,” diris la pli juna el la fratinoj.
“Ree fuĝi!” kriis la avino, “estas sufiĉe nun. Ni restas ĉi tie! Postulis de mi sufiĉe da peno konstrui ĉi tion...” ŝi fingromontris ĉirkaŭen. “Vi iru do. Mi restos!”
Ŝi ĵetfermis la pordon malantaŭ si.

Konsternite la familio sidis kune. La malgrandan Esthie (Esti) ŝia onklo prenis sur siajn genuojn.
“Ni iros al Usono,” li diris, sed tiam ĉiuj ekkriis senorde. Mi kaŝe foriris.
“Nederlando estas neŭtrala,” mi ankoraŭ aŭdis krii la patrinon de Esthie.

Kiam mi estis survoje hejmen, ekfulmotondris. Mi kuris kiel eble plej rapide. Anhelante mi eniris.
“Panjo,” mi diris, “alvenos milito. Ĉu ni ne povas fuĝi al Usono?” Zorgoplena la patrino rigardis min. “Por tio oni bezonas monon, mia infano, kaj kion ni faru tie? Nu, ne estu tiel melankolia. Prenu la sakon kaj faru la aĉetojn. La pluvo jam ĉesis.”

Ekstere ĉio odoris kiel tero, kiel Patrino Tero.

indekso