indekso

10. Printempo 1942

Pro tio ke ni ne havis veran stabejon, Frans kunigis nin en Kenau-parko. Tiutempe oni ankoraŭ ne malpermesis kunstari plurope. Malpermeso kolektiĝi estis proklamota poste, en 1943.
Freddie kaj malgranda Jan kvazaŭbatalis iomete. Wim, Frans kaj mi tre serioze priparolis nian armadon. Nia grupo posedis unu revolveron, kiu aspektis kvazaŭ el la epoko kiam la kaninefatoj transiris nian limon (kaninefatoj = praloĝantoj en la Roma Epoko). Tiu objekto estis elfosita en la ĝardeno de bona patrioto, oficiro de la nederlanda armeo. Ni ĉiuj timegis ke la objekto malŝargiĝos kaj ke ni mem ricevos la pecojn sur la kapon.

“Geamikoj,” diris Frans solene, “jes, ankaŭ vi,” al Freddie kaj Jan. “Oni disponigis al ni novan armilmaterialon.”
Ni ne volis tiri la atenton sur nin, tial ni ne kuraĝis huravoki. Ni kapjesis surprizite kaj estis ravitaj. Tiu Frans, ni ĉiuj opiniis, estas tamen bonega komandanto.
“Jes, amikoj,” li daŭrigis, “mi ekhavis de konato bat- kaj pikarmilojn. Eĉ vera malaja ponardo kaj bajoneto estas inter ĝi.”

Ni ĉiuj silentis.
“Ĉu ni devos piki per ĝi...?” demandis Jan. Pro pura nervozo lia Roterdama prononcmaniero estis pli bone rekonebla ol normale.
Wim rigardis al Frans. Liaj okuloj estis grandaj kaj mirigitaj.
“Vi estas freneza, Frans!” kriegis Freddie. “Kiel mi faru tion?” Ŝi okulmezuris siajn malgrandajn manojn. Ni ĉiuj rigardis ŝin, starantan tie, kun etenditaj manoj.
“Ege freneze, viro,” diris Wim trankvile, “nenio por nia speco de homoj. Mi opinias pafi jam malagrable, do tiom pli ĉi tion.”
“Aŭskultu foje,” diris incitite Frans kaj elpinĉis sian cigaredon inter polekso kaj montra fingro.
“Vi povas uzi ĝin kiel minacarmilon kaj tiamaniere forpreni la armilon de nazio. Kaj cetere,” li fingromontris al kapobatilo, “ĉi tiu estas nur por bati iun senkonscia.”

En tiu momento kelkaj homoj proksimiĝis. Momenton ni devis agi malstreĉate. Frans tuj alprenis la rolon de sportgvidanto: “Geknaboj, venu ĉi tien venontan dimanĉon en sportvestaĵo. La kurado iros laŭ la kanaloj kaj la rivero Spaarne. Poste revenu ĉi tien. Mi esploros ĉu ĉiu estas informita.” Kontenta li ĉirkaŭrigardis al nia grupeto.

La preterirantoj eĉ ne vidis nin. Frans prenis du paketojn el la flanksakoj de sia biciklo.
“Jen, unu por Jan, unu por Wim,” li diris. “Vi aliru po du. Freddie iros kun Wim kaj ankaŭ vi iros duope.” Li montris malzorge al Jan kaj mi.
“Ĉe la stacidomo vi atendu oficiron kiu havas ĉi tiun signeton sur sia uniformjako.” Li montris al ni la S.S.-signon.
“Vi sekvos lin ĝis vi alvenos sur silentan lokon. Tiam Jan aŭ Wim piku kaj vi forprenu lian pistolon.”

Daŭris iom da tempo, antaŭ ol unu el ni povis paroli. Freddie estis la unua: “Ĉu vi vidas, li estas freneza,” ŝi diris. Ŝi kapneis kompate. Frans gestis, ke plua diskutado ne eblas.
“Ekiru kaj montru ke oni ne povas fortimigi vin,” li kriis.
“Damne, tiu virego opinias tion nur tre facila,” diris Jan kaj abomene rigardis la malajan ponardon, troviĝantan kiel harstariga vipuro en la papero.
“Li legis tro multe da vakerlibroj,” mi konsentis.

Tamen ni ekiris tiun vesperon. Wim ne povis kuniri. Li devis kolekti monon por la eklezia sekto kies ano li estis. Ni postrigardis lin admire. Wim en deca nigra kostumo. Wim estis sinjoro! Malkomforte pro la bela kostumo Wim foriris.

Freddie esploris la vojon laŭ kiu ni devos iri.
“Antaŭen, Winnetou (Vinetu)!” (‘Winnetou’ = populara heroo el indianlibroj de Karl May) ŝi kriis mokante al malgranda Jan, kiu indigne rediris: “Zorgu nur ke vi ne kurperdu la krurojn de la postaĵo, kiam ni devos agi, katino!” Arogante ŝi foriris tenante la biciklon mane.

Ŝvitante pro mizero ni sekvis la nazian oficiron iom poste. Ni estis tiel proksimaj ke mi flaris lian ŝviton. Aŭ, ĉu estis tiu odoro de Jan aŭ de mi mem?

En unu momento de ‘nun aŭ neniam’, Jan prenis la malajan ponardon el sia jako. Li kaŝiris en la direkton de la oficiro. Mi kunpremis la okulojn. Sed mi sentis ke post momento li ree estis apud mi.
“Mi damne rifuzas eterne. Mi vere ne povas fari tion,” li diris malfeliĉega. Ankaŭ Freddie alvenis samtempe.
“Ne faru ĝin, Jan. Ni ne estas sufiĉe krudaj por ĉi tio,” ŝi diris kaj ŝi tremis videble. Ĝis tiu momento mi estis silenta. La ektimo pri tio kion ni preskaŭ faris, superregis min.

“Se tiu kanajlo estus atakinta nin, ĉio estus diferenca, sed mi vere ne povas fari tion senpere, geknaboj,” mi diris tremetvoĉe.

Neatendite mia fratino ride kriis.
“Nasi goreng, nazi goor kreng,” (‘nasi goreng’ = konata indonezia riz-manĝaĵo - ‘nazi goor kreng’ = nazio malfreŝa kadavro [vortludo]) ŝi kriis inter siaj ridoj. Ankaŭ Jan kaj mi ridis tordiĝe.

Malfrue tiun vesperon ni redonis la malajan ponardon al Frans, kiu saĝe silentis, vidante niajn vizaĝojn.
“Jes,” li diris medite, “ni devos serĉi aliajn manierojn por ekhavi armilojn.”
“Ne tro bagateligu ĝin sekvontfoje, Frans,” mi diris ŝajn-indiferente. “Ĉar vi sciu, ni ja ne estas S.S.-anoj.”

Mi ne atendis lian respondon. Antaŭ ol li povis reagi, mi jam estis ekstere. Poste li rakontis al mi, ke li neniel kredis ke ni plenumos la taskon.

indekso