indekso

11. Wiesje kaj Frits

“Ĉi tiu knabino havas dek jarojn kaj ŝi nomiĝas verdire Rebecca (Rebeka), sed dum la milito ni nomas ŝin Wiesje (Viŝe). Ĉu ne, Wiesje?” diris afabla virino. Ĉi tiu virino transloĝigis judajn infanojn per sia hejmo al aliaj homoj kiuj prizorgus ilin.

“Do vi kuniros kun mi?” mi demandis ŝin. “Nu, surmetu vian mantelon. Mi metas viajn aĵojn en mian biciklosakon.” Sinĝene Wiesje donis la manon al la virino kiu estis gastiginta ŝin dum unu nokto.
“Dankon,” ŝi flustris.

Timide ŝi donis siajn aĵojn al mi. Mi plenŝtopis ĉion en miajn flanksakojn. Ŝi povis prunti la biciklon de la virino. Mi ja ree ĝin redonos. Falis agrabla printempa pluveto. La strato odoris kaj la printempo ekokupis nin.

“Estas agrable ekstere,” diris mia kunirantino.
Efektive ŝi ekhavis iom da koloro sur la vangoj, aŭ ĉu tiu koloro estiĝis pro ekscitiĝo?

“Wiesje,” mi diris, “ni devas iri por kunpreni alian infanon. Vi povos atendi momenton ekstere...”
Tuj ŝi rigidiĝis. La timo signis ŝian vizaĝon, ŝian teniĝon.

Ho, kial mi diris tion tiel maltakte. Mi neniam lernos, mi pensis indigne. Mi devis postlasi ŝin ĉe lageto, kie ŝi povis fiksrigardi la akvon sen kapti la atenton. Mi biciklis kiel eble plej rapide al la adreso de kie mi devos akompani la alian infanon. La situacio tie estis tute malsama. Estis dekkvarjara knabo. Vera adoleskanto kun la samaj problemoj kiel ĉiu adoleskanto en kiu ajn tempo. La homoj vere havis problemojn kun la knabo. Li deziris, sufiĉe kompreneble, ekstereniri, enŝalti la radioaparaton tro laŭte. Se diri koncize, ĉia mizero de kaptita birdo. Li havis ĉarman kapon kun spritaj inteligentaj okuloj. Je la unua rigardo ni ŝatis unu la alian.

“Nu, vi estas tiu sovaĝulo?” mi demandis. Mi grimacis. Li ridetis iomete sinĝene kaj donis al mi fortegan manon.

La homoj, ĉe kiuj li nun estis loĝigita dum monato, estis vere afablaj, sed multe tro maljunaj kaj malmodernaj. Oni povis senti tion vidante la instalaĵon de la domo kaj gustumante la animstaton. Sed li dankis ilin korekte. Survoje li donis al mi iom da mono por aĉeti florbukedon por ili.
“Frits,” mi prezentis nian novan kuniranton al Wiesje.

“Nu, geknaboj, la pluvo finiĝis, nun ni biciklu rapide. Tiam ni alvenos ĝustatempe en Hillegom,” mi kriis bonhumore. Mem mi ŝatis fari biciklovetureton, sed miaj du sinkaŝantoj tamen pene biciklis samrapide kiel mi. Kompreneble senokupeco profunde skuas iun. Pro tio ni satripozis iom da tempo sur seka loko kaj ekparolis. Frits estis bonega parolanto kaj ankaŭ Wiesje devis ridi pro liaj strangaj rakontoj. Post kvaronhoro ni decidis denove ekiri. Ni ĉiuj ĝuis nian bicikladon. Post proksimume kvin kilometroj mi malkovris ke mi forgesis mian tekon kun identigiloj kaj tiel plu sur nia ripozloketo.

La infanoj estis vere tro lacaj por kunbicikli returne. Tion mi ja vidis. Mi konsilis al ili serĉi kaŝiĝejon ie sur la vojrando. Mem mi rapidegis esperante retrovi mian tekon. Estis tiutempe malmulte da trafiko. Mi pensas ke pro tio mia teko feliĉe ankoraŭ troviĝis sur la sama loko. Spiregante pro la rapida biciklado mi retrovis la infanojn sur loko inter kelkaj arboj.
Ili ne aspektis same ĝojaj kaj senzorgaj kiel antaŭe.

Grupo da Germanoj estis pretermarŝintaj kaj ili estis vidintaj ilin silente kaj timeme. La viro, iranta apud la grupo, sufiĉe atente rigardis ilin. Jes, kion fari? Ne ekzistis ĉi tie multaj flankvojoj. Ĉirkaŭe de ni troviĝis kampoj kovritaj de pajlo. Eble ĉi tie floros iam tulipoj. Ankaŭ kun la biciklo je la mano iri tra la kampoj estus okulfrape. Mi ege meditis. Tamen daŭrigi, mi decidis. La animstato estis for. “Fi-nazioj,” mi aŭdis Frits murmuri.
Wiesje estis ree pala kaj timema kiel antaŭe.

Kiam ni lacaj kaj elĉerpitaj alvenis al la nomita adreso, paro da tre afablaj homoj atendis nin. La plej taŭgaj nutrogepatroj por mia sovaĝa kaj vigla sinkaŝanto Frits. Interesite li ĉirkaŭrigardis.

Jes, mi pensis, ĉi tie li sentos sin hejme. La nova domproprietanto de Frits estis ĝardenisto. Li posedis varmdomojn, kampon kaj barakojn. Ĉi tie la knabo povis fari ion. Mi parolis iomete kun la dika, ronda virineto en la kuirejo. Ĉarmaj ĝojokuloj rigardis rekte al mi. Mi rakontis al ŝi pri Frits, pri lia malfacila sinteno ĉe liaj antaŭaj nutrogepatroj.
“Ha, mi scias kia tio estas, mia infano,” ŝi diris. “Mi mem havas tian. Ni ja travivos.”

Frits postvivis la militon ĉe ĉi tiuj afablaj homoj.

Wiesje venis ĉe homoj sen infanoj. Ili estis tre bonkoraj por ŝi kaj ŝi ege ĝuis sian restadon tie. Vespere ili promenis aŭ biciklis kun ŝi. Kiam post la milito ŝiaj propraj gepatroj ne revenis el la koncentrejo, Wiesje restis ĉe ili.

indekso