indekso

12. Naziknabinaĉoj

“Mi montros al vi la viregon kiun vi devos kunlogi,” diris Frans tutsimple, kvazaŭ kunlogado de viroj estus ĉiutaga laboro por mia fratino kaj mi.

Indigne ni rigardis al la senemocia kapo de nia komandanto.
“Vi sciu,” diris Freddie, “ke tiuj viroj ne estas frenezaj. Ili ja tuj rimarkos ke ni ne estas veraj naziknabinoj.”

Leviĝinte, ŝi rigardis kolerege al Frans kaj mi, fingromontris sian malgrandan korpon kaj kriegis: “Ĉu vi iam vidis tiel malgrandan naziputinon?” Ni ekridis. Vere, Freddie similis dekdujaran infanon kun siaj harligetoj kaj senkulpa infanvizaĝo. Jes, eĉ ŝia indigno estis infana. Tamen ni devis pravigi ŝin.

Frans faris planon ĉe kiu Freddie devos zorgi ke li, okaze de malfacilaĵoj, estu avertita. Mia tasko estis, ŝminkita kaj tiel plu, kun delogantaj rigardoj, inviti la S.S.-oficiron sur la straton. Se eble, kunirigi lin al 'nia' arbaro ĉe la vojo Wagenweg.

Por ekhavi la ĝustan animstaton, mia fratino kaj mi iris en la kinejon kie dolĉafekta amfilmo estis montrata. Veninte hejmen mi ekzercis la belegajn scenojn kiujn mi vidis en la filmo. Miaj spektantoj plorridegis, sed mi estis kolerega.

“Damne,” mi krudparolis al ili, “ne ridu tiel stulte. Estas grava seriozaĵo. Tiu virego devos kuniri kaj perei.”
Tio des pli kaŭzis rideksplodon inter la ĉeestantoj.

Post kiam ĉiu finis ridi kaj mi estis transformita en amorvekan hominon de Frans, mi rigardis la rezulton en la spegulo.
Helruĝaj lipoj, brova arko kiu superus eĉ la spanon de la centra stacidomo.
Pudro kamuflis miajn ruĝajn vangojn kaj abomeninda parfumo pligrandigis mian putinecon. Kiel malagrable mi sentis min. Mi ne povis kompreni la plezuron de ĉi ĉio. Mia fratino opiniis ĝin belega.
“Tiel vi estas bela!” ŝi kveris.
“Ho, knabino, krevu!” mi murmuris kaj rigardis rekte en la vizaĝo de Cor, kiu sinretene ridis. Tiam ankaŭ mi ne plu povis reteni min. Mi ekridegis kun la kamaradoj.

Ĉar la streco estis rompita, ni povis skizi la planon. La koncerna nazio estis ofte rimarkita kun 'knabinetoj', do tio estis bona.

“Kial ĝuste ĉi tiu nazio?” demandis Freddie. Montriĝis ke la viraĉo estis subŝtelinta kodon de kontraŭleĝa sendstacio kaj ke li povas aresti anglajn alvenantojn kiuj estis elirigataj nokte sur la marbordon aŭ sur la regionon Veluwe (Véjluve) per ŝipeto aŭ per paraŝuto.

Freddie kaj mi devis iomete sencele pasumi sur Hout-placo. Nian celon ni antaŭe observis el kafejo ofte vizitata de multaj germanaj militistoj. Frans sciis ke li multfoje vizitas la restoracion “t Heerenheck”. Ni ricevis dek guldenojn por trinki ion.

Post multa pasumado tien kaj reen ni eniris. Li ankoraŭ ne ĉeestis, do mi ekzercis jam kun la ĉeestantaj nazioj. Sen ia sukceso!
Ĉe alia tablo sidis dika nazio kun vere bela knabino. Li trinkis holandan juniperbrandon kaj la 'sinjorino' havis grandegan ŝorbeton. Tre belegan! La salivo enfluis niajn buŝojn kaj post pripensado ni decidis ankaŭ mendi tian bongustaĵon. La kelnero rigardis nin malestime kaj post momento li ĵetmetis la belegajn ŝorbetojn antaŭ nin. Ni frandmanĝis kaj ĉar ni devis atendi treege longtempe 'nian nazion', ni mendis ankoraŭfoje unu.

La ŝminko sur mia vizaĝo ege ĝenis min. Ankaŭ tiu ridinda fiĉapelo ne plaĉis al mi. Miaj ŝuoj premis kaj miaj maleoloj doloris. Neniam mi iris altkalkanume.

Ĉirkaŭ ni silentiĝis. La plejmulto de la vizitantoj estis foririntaj. Ni timetiĝis iomete. Ni estis nun tre okulfrapaj.

“Ni reguligu la konton, Truus,” flustris Freddie.
Fiergeste mi alprenis la monujon el mia saketo.
“Ĉu mi povas pagi, sinjoro?” mi demandis kvazaŭ ĝi estus la plej normala afero de la mondo. La viro trenpaŝe almarŝis.
“Nu, tio estas 13 guldenoj kaj 80 cendoj, sinjorinoj.”
Mi misglutis pro pura ektimo. Post longtempa renversado de sakoj kaj mantelpoŝoj, ni ekhavis 11 guldenojn kaj 85 cendojn.
La dika pudrotavolo ne povis kaŝi mian hontruĝiĝon. Sinĝenaj ni pardonpetis.
“Malhonestaj malĉastulinetoj!” li kriis tiel laŭte ke la ankoraŭ ĉeestantaj homoj povis kunĝui pri nia malfiera foriro.
Oni prenis nin je la nukhaŭto kaj metis nin eksteren. Kiel ni hontis kaj malbenis Frans pro lia fiordono. Estis tre bone ke li estis netrovebla tiun vesperon.

Post du tagoj mi tamen sukcesis loge kunirigi la viraĉon. Ni renkontis lin simple sur la strato. Mia timema rideto estis respondata. Mi forpuŝis mian fratineton kaj diris krude ke ŝi ekludu. Multajn vortojn ni neniam bezonis. Freddie komprenis tuj ke ŝi fulmrapide devas ekaverti Frans kaj Cor.

En kafejo la nazio prenis bieron kaj mi ekhavis limonadon.
Mi surhavis ordinaran robeton kaj havis nudajn krurojn. Ne ŝminkon, ne ĉapelon kaj tamen mi kaptis lin! Multan tempon por miri pri tio mi ne havis. La medalojn sur lia brusto mi jam kalkulis kaj la cigaredo estis sufiĉe forta. Ĉu mi sentis naŭzon pro timo aŭ pro la cigaredo mi ne sciis, sed mi sentis min vere malagrable. De malantaŭ siaj okulvitroj li atente rigardis min. Aprobe liaj rigardoj iris laŭ miaj mamoj. (Neniam mi komprenis la ĝuon de tio. Kiel deksepjara knabino mi malbenis tiujn laŭ mia opinio multe tro grandajn mamojn, sed nun mi estis bona merkatovaro.)

Mi rakontis al li pri privata arbaro de mia onklo. “Nur dek minutojn iri kaj tiel romantika,” mi promesis. Li ekridis, diris germanlingve ke verŝajne mi volos lerni multon kaj ni leviĝis. Li havis pli ol kvindek jarojn kaj mi estis deksepjara. La mastro de la ejo gestis al la nazio, pri kio ĉiuj ekridegis. Mi ruĝiĝis kvazaŭ stulta infano.

Ekstere mi vidis Freddie donante signon. Ŝi havis biciklon kaj ŝi akcelis for.

La nazio komencis kun preparaj palpadoj kaj mi devis lasi lin. Mia ludata amoro embarasiĝis, ĉar miaj sinĝeno kaj timo batalis por la prioritato. Lia buŝo estis kruda kaj liaj manoj same.

Vesperiĝis jam kaj postulis de mi multe da peno logi la viraĉon al nia arbaro. Ĉiuj arbaretoj en la ĉirkaŭaĵo de Hout estis sufiĉe bonaj por li. Finfine ni atingis la domon kun la statuoj. Tra belaj aleetoj ni iris al la lageto. Post harstarige fortika ĉirkaŭbrakumo ekestis subite la voĉo de Frans:
“Kion vi faras ĉi tie kaj kion signifas ĉi tio, Kitty?” li demandis laŭte kaj kolerege. Germanlingve li diris ke ĉi tiu estas privata tereno kaj ke li informos la komandanton, se ni ne tuj foriros. La nazio kalkanumklakis kaj pardonpetis.

Kiam ni reiris Frans trapafis lian kapon. Mi sciis ke ĉi tio okazos, sed ektimo, teruro kaj naŭzo trapikis min. Freddie kaj Cor venis al ni tra la arbustoj. Mi estis vomanta, dum Cor kaj Frans demetis liajn botojn kaj uniformon kaj faris el ili kun la ĉapo ligpakaĵon.

Ankaŭ Freddie estis tremanta sur siaj kruroj. “Observadu, vi!” kriegis Frans kaj la povra Fred devis enrampi sian postenon en tiu ege malluma arbaro por averti okaze de la plej mallaŭta brueto.

En la vojbordero Cor kaj Frans fosis profundan truon. Per folioj kaj ruboj ni kovris la truon kiel eble plej bone. Kie la kadavro estis fortrenita mi forviŝis la spurojn.

Ĝuste kiam ni finis, Freddie venis por diri ke germana veturilo haltis antaŭ la arbaro. Ni fuĝis kunprenante la vestojn kaj la zonrimenon kun la pistolo. Je la fino de la arbaro estis la Lejdena kanalo. Ankaŭ estis alta krado de tenisejo, granda bariero. Tamen ni devis surgrimpi la latison de la krado. Freddie sukcesis plej bone. Cor kaj mi daŭre malsukcesis. Ĝuste decidinte transnaĝi la Lejdenan kanalon, ni aŭdis la bojadon de spurhundoj. Tuj ankaŭ ni estis je la alia flanko de la krado. Ĉi tie estis ree obstaklo, granda kampo kun urtikoj. Ni devis trairi ĝin. Freddie kaj Frans estis prenintaj alian vojon. En mia somerrobo ne estis plezurige trapasi tiun urtikokampon. Miaj kruroj, brakoj, sed ankaŭ mia vizaĝo - mi terenfalis - bruldoloris. Lacega kaj malsana pro doloro mi venis hejmen. Feliĉe Freddie jam estis tie.

Mia patrino kaj Robbie gastloĝiĝis dum kelkaj tagoj en Amsterdamo ĉe nia onklino. Ni opiniis ke ni scias kion fari sen la patrino kelktempe...

Brakuminte nin ni kune ploris. La sukceso de la atenco ne povis kompensi la timon kaj la malagrablan sperton en ĉi tiu momento.
Ne senvestiĝinte ni ekdormis.

Frans venis post kelkaj tagoj por fari raportadon.
La agendo de la S.S.-ano enhavis abundon da informoj por la rezisto kaj speciale por la kontaktuloj en Anglio. La Germanoj kiujn Freddie vidis, ne estis enirintaj la arbaron. La hundoj estis de la ĉasgardisto kiu persekutis personojn kiuj provis ŝteli pizojn kaj fazeolojn el la legomĝardeno de la blanka domo.

indekso