indekso

13. La mallonga kontraŭleĝa epizodo de Willem

Mi konis Willem el la junularmovado. Vera flirtemulo. Ĉiuj knabinoj enamiĝis al li. Ĉiam ja estis malĝojigaj amaferoj pro tiu bela filmsteleca Willem. Post longa hezitado li aliĝis al la rezistmovado.
Mi ekhavis ordonon instrui al li la manipuladon de la karabeno kaj la uzadon de mangrenadoj.

“Jen,” mi diris, “ni nun iros al konstruaĵo en Hout, kie verŝajne la nazioj konservas la administracion de S.D. kaj de sia sekreta servo. (‘S.D.’ = Sicherheits Dienst [germane: Sekureca Servo]) Tie, kiam la granda antaŭpordo foje malfermiĝos, ni enĵetos mangrenadon. Post tio, brulbombeton kaj tiam ni forkuru!”

Ni havis unu tiel nomatan “ovo-mangrenadon”. Eksa KNIL-militisto sciigis nin pere pere, ke li estis enteriginta mangrenadojn kaj kelkajn karabenojn en sian ĝardenon. (‘KNIL’ = Koninklijk Nederlands-Indisch Leger [Reĝa Nederlanda-Indonezia Armeo]) Li ne volis cedi la armilojn al la okupantoj sed li opiniis bonega se ili estos uzataj kontraŭ ili. La elfosado de ĉi tiu malnova materialo jam estis heroaĵo, ĉio tre rustiĝis!
Brulbombeto estis Vim-ujo, plena de eksplodaĵo memfarita de studentoj. (‘Vim’= sapfabrikmarko)

Mi rakontis al Willem, kion oni atendas de li: “Do vi forigu la klikon, sekve nombru: 21, 22, 23 - sed tiam tuj: ĵetu! Alie ĝi eksplodos en via mano kaj tio estas iomete senorda...”

Petolante ni iris al benketo antaŭ la konstruaĵo kaj sidiĝis. Komfortcele mi metis la mangrenadon malantaŭ la benkon.
“Se alvenos nazioj aŭ ordinaraj homoj vi ekamindumu iomete kun mi, Willem,” mi diris. Tio estis volonte akceptita. Li komencis serĉkapti kaj pinĉi ĉie entuziasmege. Verŝajne li pensis: Kiel mi ekhavas tian bonŝancon: aventuron, streĉitecon kaj knabinojn. Postulis de mi multe da peno eskapi el la manoj de Willem kaj rakonti al li ke tio vere ne estas la intenco, kiam mi subite aŭdis laŭtegan sibladon de malantaŭ la benko. Verŝajne mi metis mian 'oveton' tro forte.

“Kuru, Willem, kuru!”
Ni ne plu bezonis kuri. Ni estis levataj per la aerpremo kaj falĵetataj pli fore. Ni ne havis tempon por ĉirkaŭrigardi kaj forkuris.
Mi ne povis kuri samrapide kiel Willem, kiu plenrapide elkuris el la rezistmovado kaj neniam plu montris sin.

indekso