indekso

14. Pogromo

Jam en 1942 la okupinto ordonis al multaj nederlandaj komunumoj ĉirkaŭbari la kvartalojn kie loĝas judoj per pikildrato. 'Judenviertel’ oni skribis sur grandan ŝildon antaŭ la alirvojoj. (‘Judenviertel’ (germane) = loĝkvartalo de judoj) Kaj ankaŭ: ‘Malpermesate por germanaj soldatoj’.
Nederlandanoj faris ŝercojn pri ĝi, vere agacajn, sed tamen: “Ĉi tie estas bona restado, libera de fremdaj makuloj..." "Insulo de libera penso..." "Ĉi tie ne loĝas nazihundoj.”
Nu, forgesu tion lastan. La kaŝemaj perfiduloj troviĝis ankaŭ tie. Al plado da lentoj oni ĉiam servas, por uzi biblian metaforon.

En tiu tempo okazis la unuaj pogromoj. Neatendite tia kvartalo estis riglofermita. Domon post domo la Germanoj eniris. La loĝantoj estis pelataj sur la straton forkondukote en ŝarĝvagonoj al la oriento. Estis nur malmultaj homoj kiuj sciis, kio okazas al niaj judaj samlandanoj. Pri tio regis multe da miskompreno kaj naiveco, ankaŭ inter la judoj mem. Kun valizoj kaj dorsosakoj ili foriris... kompletaj familioj. Iuj kunportis muzikilojn aŭ pentrilaron. “Ni devas iri al labortendarejoj,” ili diris.

Iun tagon mi sensuspekte eniris la tramon. Post unu haltejo kvar nazioj envenis. Ili estis armitaj per mitralpistoloj kaj postenigis sin ĉe la kvar elirejoj. La kondukiston oni ordonis ne plu halti ĉe la haltejoj kaj daŭrigi la veturadon ĝis iu loko malproksime de tie, kien mi devis iri. Se iu kontraŭstaris, li povis forlasi la tramon nun. Mi restis. En mia dekstra poŝo mia pistolo bruletis en mia varmega mano. Mi sentis ke io grava okazos. Mi estis kiel muŝo ĉe brulanta kandelo. Ni forveturis. Mi ne povis sidi pro streĉiteco kaj ekstaris sur la malantaŭan platformon. La nazio apud mi estis viro de proksimume kvardek kvin jaroj. Li ekbruligis cigaredon, rigardis al mi kaj prezentis unu ankaŭ al mi.
“Ne dankon,” mi diris kaj fiksrigardis eksteren. Mi sentis ke mia kapo pli kaj pli ruĝiĝas. Stulte, mi pensis, eble li malfidos min kaj tiam oni devas atendi, kiajn aranĝojn li faros. Rezignacie li ŝultrotiris.

Amsterdamo preterpasis al mi. Subite la kondukisto bremsis iomete. Grandaj grupoj da homoj kun pakaĵoj venis el flanka strato.
Ili ne estis plenumintaj la ordonon anonci sin. Nun ili estis antaŭenpelataj per peze armitaj, insultantaj kaj furiozantaj nazioj. De pli malproksime ni aŭdis la knaradon de aŭtomata pistolo. Mi senespere ĉirkaŭrigardis, sed sciis, ke mi ne plu povas forlasi la tramon. La malmultaj homoj en la tramo rigardis konsternite. Virino estis leviĝinta kaj fiksokulis sensprite la grupon da malfeliĉuloj. Larmoj gutis laŭ ŝia vizaĝo. Ŝi ne forviŝis ĝin. Kun la manpugnoj premitaj al sia brusto, ŝi daŭre rigardis senpove.

Subite salvo ree sonis, sed nun pli proksime. El domo virino estis trenegata. Sur sia brako ŝi portis bebon, per sia mano ŝi tenis knabeton de proksimume du jaroj. La infanoj kriegis laŭte. Nazio puŝis ŝin en la dorsflankon per la kolbo de sia fusilo. La virino kriegis: “Lasu min do! Lasu min do!” Ŝi ne iris sufiĉe rapide laŭ la opinio de la 'Grüne'. Per la fusilkolbo li batis en ŝiajn poplitajn kavojn. Ŝi ĵetiĝis antaŭen. La kapeto de la bebo batiĝis sur la trotuarrandon. Frakasita... morta!
Ĉiuj en la tramo kriegis.
“Mein Gott,” flustris la Germano apud mi, “so etwas ist doch kein Krieg führen.” (germane: Mia Dio, io tia ja ne estas militi)
Mi rigardis al li. Sub la malamata kasko rigardis homaj okuloj al mi. “Schrecklich,” li diris. (germane: abomenende) Mi devis sidiĝi. Kiam la tramo finfine haltis, ni elvagoniĝis kaj ĉiu iris sian propran vojon.
Kolerega mi pensis pri mia pistolo. Kiel volonte mi estus pafinta tra la kapo de tiu 'Grüne'! Mi sentis min pli senpova ol la virino en la tramo.

indekso