indekso

16. Avinjo

La vibrosonaj motoroj de la transflugantaj anglaj bombaviadiloj malebligis min ekdormi tiun nokton.
Mi estis pensinta pri milito: la timo, ankaŭ de la germanaj patrinoj, la ruinaĵoj kaj la plenplenaj malsanulejoj.
Mi kaptis min kulpa pri kompatemo, sed tiam mi memoris ĉiujn urbojn sur kiujn germanaj bomboj falis sen pardono. Unu aferon mi ja komprenis: ambaŭflanke milionoj da homoj suferis pro nehoma milito kaŭzita de la nazioj. La aviadiloj jam revenis, mi komprenis, ĉar la kontraŭ-aviadila artilerio ekŝpruciĝis fajron knarante kaj bojante.
Serĉlumoj trakrucis la ĉielon. Kun timo mi vidis ke en unu el la intersekcaj punktoj oni kaptis 'Tommy'. Plonĝu! mi pensis. La aviadilo jam brulis, sed forprenis sin el la lumoj de la 'Flack'. (‘Flack’ = germana kontraŭ-aviadila artilerio) Nur esperi oni povis ke la viroj en tiu malgranda brulanta ejo eskapos la morton.

Tiun matenon mi ne povis pensi pri agrablaj aferoj. Ĝemante mi purigis la dentojn per surogata dentopasto: pulvoro kiu gustumis iomete kiel mento. Elkraĉi la substancon estis ĝojo!
La pluvo ventopuŝe batis kontraŭ la tegmentfenestron.
Proksimume je la sesa en la mateno mi devis esti ĉe interkonsentita adreso, ĉi-foje mi devis trapasi la ĝardenon de civitano favora al ni.
Ni estis ricevintaj kelkajn avertojn, ke nia renkontiĝloko estas tro okulfrapa pro la multfojaj vizitoj de la diversaj rezistgrupoj. Oni jam serĉis anstataŭan lokon.
Mi ekhavis sakon kun armilpartoj, kelkaj pistoloj kaj du mangrenadoj. Unu mangrenadon mi enpoŝigis. Freddie kaj mi estis farintaj profundegajn poŝojn en niaj manteloj.
Ĝi ja kaŭzis strangan ŝvelaĵon. Mi esperis nur ke neniu rimarkos tion kaj certe ne la 'malĝustuloj'. Se mi estos arestita, mi devos agi tuj, do tiam tiu mistereco ne plu necesos. Oni kutimiĝas al ĉio, mi pensis.
Ankaŭ ĉe la aliaj la animstato ne estis tre bona. Armiltransporto estis haltigita kaj oni pafis. Eble falis viktimoj ambaŭflanke. Neniu sciis la veron, sed la etoso estis streĉita.
Kiel kutime la tiam deksesjara Freddie aspektis ne pli aĝa ol dekdujara pro siaj harligetoj kaj sia mallonga jupo. Tre erarige dum kontrolado survoje. Ĉiu en la grupo tamen sciis ke ŝi kuraĝas ĉion. Ŝi povis bone manipuli sian F.N.-pistolon. Diversaj nazioj ne plu povis rerakonti tion...

Jan metis ŝian biciklon eksteren, li estis gluinta ĝian pneŭon. Cor kaj ŝi mem portis la flanksakojn kun armilaro. Ili penegadis por ŝarĝi la biciklon tiamaniere ke ĝi ne ŝanceliĝos. Freddie malaperis.
Ni postrigardis ŝin. Ŝi aspektis tiel juna, sed ni povis trankvile lasi ŝin iri. Ŝi ĉiam reagis sagace kaj rapidresponde.
Ankaŭ mi surseliĝis. Jan, Frans kaj Cor postrestis. Kees biciklis vojparte kun mi. Li ekhavis la nedankindan taskon gvatsekvi perfidulon. Kun amika ŝultrofrapo ni disiris. Mi svingiĝis sur mia biciklo. Tiuj armiloj estis vere pezaj kaj oni facile malbalanciĝis. Sur la Amsterdama stratvojo ne estis kontrolo feliĉe. Tamen mi alvenis iom malfrue ĉe la domo de Annie kaj Bob. La malorda kanalstrateto ĉe kiu ili loĝis, estis vera kvartalaĉo kaj malriĉulecan odoron oni renkontis sur la ŝtuparo. Ili estis tre malriĉaj, ĉi tiuj rezistkamaradoj kun sia malgranda kvarjara knabo kaj 'avinjo', la juda sinkaŝantino.
Ĉi tiu avino devenis el Flandrujo. Ŝi estis havinta profesorecon en unu el la belgaj universitatoj. Iom de tiu amikeca, verva prononcmaniero ankoraŭ estis aŭdebla en ŝia voĉo. Ofte ni kune ridis pri ĝi. Ŝi estis tute izolita de la ekstera mondo; miaj mallongaj vizitoj trarompis iomete ŝian izolecon.
Neniam mi povis konfidi miajn sensaciajn rakontojn al aliaj pro sekurecaj motivoj. Al ĉi tiu malgranda inteligenta virino mi ja povis rakonti pri miaj timo kaj necerteco. Unuafoje mi trafis iun, kiu estis zorgema pri mia psiko, pri la konsekvencoj de multjaraj agoj streĉe faritaj kiuj fakte ne harmoniis kun mia karaktero.
Ŝi demandis min pri la tempo antaŭ mia agado en la rezisto, pri mia eduko, pri mia familio, k.t.p. Dum horoj ni babilis. Mi tre ŝatis tion. Tre timeme mi konfesis al ŝi ke mi vizitis nur la elementan lernejon, ke mia fratino kaj mi opinias malfacila, kiam oni faras diskuton superantan nian komprenon. Tiam ni sentas nin lasitaj ekster la afero, ĉar ni ne komprenas la malfacilajn vortojn.
Ŝi demandis min, ĉu mi ŝatos lerni la germanan kaj anglan lingvojn de ŝi. “Nu,” mi diris, “al mi la germana ŝajnas malagrabla lingvo! Eble mi povas lerni la anglan.” Ŝi ekridis kaj diris ke mi lernu ĝuste la germanan tre bone, ĉar mi povos uzi ĝin iam.
Kaj tiamaniere miaj lecionoj komenciĝis. 'Avinjo' diktis kaj intertempe senŝeligis la terpomojn - se ŝi havis tiujn - kaj tranĉis la ruĝan aŭ blankan brasikon. Miaj progresoj kaj la sento tamen ne esti tiel stulta, kaŭzis ke mi ĉiam tre volonte iris al ŝi. Kiel kompenso mi kunprenis por ŝi multe da legaĵoj. Bob kaj Annie ne posedis librojn.

Malsekega kaj malvarma ĝis la ostoj mi frapis la konatan signon. Kiam finfine la pordo malfermiĝis, mi vidis plorantan Annie, tute konsternita. Ŝi plorsingultis kaj ne povis eligi unu vorton.
Intertempe mi staris tie kun mia peza, renversiĝanta biciklo. “Unue helpu min, anstataŭ ploradi,” mi kriis, “mi damne ne povas resti staranta ĉi tie. Kaj mi estas malsekega!”
Subite mi ektimis pro ŝia rigardo.
“Jesuo,” mi siblis, “ĉu estas nazioj supre?”
“Ne, ne,” ŝi plorsingultis. Mi puŝis la aĵojn en ŝiajn manojn kaj apogis la biciklon al la ŝtupara balustrado. Spiregante ni brumoviĝis supren kun la pezaj sakoj.
“Nu, An, trankviliĝu, mi petas!” Mi puŝis ŝin konsole al mi.
“Nu, rakontu al mi...,” mi diris kiel eble plej trankvile. Tamen mi estis tremanta sur miaj piedoj. Pro la ĉielo, kio okazis, trairis mian kapon.
Subite ŝi eligis: “Avinjo mortis.”
Malfermbuŝe mi rigardis al la konfuzita Annie. Dum minutoj mi ne povis eligi unu vorton. La malvarmon, la malsekegajn vestojn, nenion mi sentis. Ĉiuj vizitoj al ĉi tiu domo fulme pasis mian memoron.
Neniam plu ridi pro ŝia flandra prononcmaniero, neniam plu: “Bone, knabino, vi ja lernos ĝin”, neniam plu: “Kiam la milito estos finita, mi volos konatiĝi kun via patrino.”
Raŭke mi demandis, kie troviĝas Bob kaj la malgranda knabo.
“Ili iris al konato de ni en la nordo,” Annie plorsingultis. Ŝi estis tute sola. Annie kondukis min al avinjo. La zorgema kapeto estis falinta flanken kaj la grizaj haroj ĉirkaŭis ĝin senorde. Dum mi ordigis ĝin iomete, mi pensis ke ŝi similas la mortan birdeton kiun mi kiel morttimema infano tenis en la manoj. Mi nur staris tie kun kunpremita gorĝo. Mi adiaŭis karan, kompreneman, saĝan virinon.
“Kiam ŝi estos entombigita?” mi demandis senpripense.
“Tio ja ne eblas, knabino,” ploris Annie. “La S.D. tuj arestus min.”
Konsternite mi alrigardis ŝin.
“Ho, dio, ni ne povas entombigi ŝin,” mi balbutis. “Kion ni faru?”
“Ho, Truus, mi tre ĝojas ke vi nun estas ĉi tie. Vi ĉiam scias solvon,” diris Annie.
Mi tordiĝis. Solvo, jes, tiu devus veni. Ho, mi deziris forfuĝi de ĉi tiuj aferoj, ne pensi, ne preni decidojn, resti en la varma lito kaj dormi, dormi...
Plori kiel Annie kun iu apud mi kiu karesus miajn harojn...
Mi stariĝis kaj iris en la kuirejon. Mi lavis mian vizaĝon sub la krano. Mi kombis miajn harojn; mi sciis ke harkombado kelkfoje povas helpi, kiam oni sentas sin necerta...
Mi kombis kaj kombis kaj subite vidis mian propran vizaĝon en la spegulo. Tiel stranga, tiel diferenca. Konsternita mi vidis ke estas maljuna vizaĝo.

Ni senvestigis la avinon. Per mola sapo ni povis forigi ŝian ringon. Mi decidis tiel por ne postlasi rekonon por la germana polico. Volvita en hundkovrilo ni portis ŝin malsupren. La griza kapeto moviĝis je ĉiu ŝtupo. En la infanveturilo mi portis ŝin eksteren. Annie fermis la pordon malantaŭ mi. Sola mi devis plenumi ĉi tiun abomenindan komision. Ĉar ŝi ne povis esti entombigita, la kanalo estis la nura ebleco. La malhelo ne estis kompleta, la luno brilis tra la nubŝiraĵojn kaj faris ĉion ekstre timtremiga.
Mi ne kuraĝis uzi la kanalon antaŭ la pordo. Multe tro danĝere kaj tro emocie ankaŭ por miaj rezistamikoj. Do mi devis iri plue kaj plue. De tempo al tempo mi rigardis la avineton, tiun bonegan amikinon.
Subite mi faris tion kio estis farenda. Mi renversis la veturilon kaj mian 'ŝarĝon' faligis en la kanalon. La lumo fariĝis tiel hela ke ŝajnis dumtage. La cirklo en la akvo fariĝis pli kaj pli granda. Mi ne foriris, sed restis fiksrigardanta la centron de la cirklo. Kaj tiam aperis kiel ventumilo unue ŝiaj grizaj haroj.
Ŝia kapo suprenvenis trifoje...
La grandega streĉiteco, la tuto de tiuj retenitaj larmoj eksplodis en senprecedencan teruran ploradon. Duonvomante mi foriris de la kanalo kaj plorskuiĝante mi malplenigis mian stomakon ĉe arbo.
Reveninte ĉe Annie mi firmigis la veturileton sube al la balustrado. Mi sentis min kvazaŭ mi mortigis iun.
En tiu sendorme pasigita nokto, dum kiu mi ne povis varmiĝi, mi ripetfoje vidis ĉiam pligrandiĝantan cirklon ĉirkaŭ malgranda griza kapeto. Kaj dum senfine multaj longaj noktoj mi daŭre estis vidonta ĉi tiun bildon.

indekso