indekso

17. Infantransporto

Ĉu perfido, stulto aŭ nescio: neniu sciis la detalojn pri la afero, sed en iu adreso en la poldero ĉiuj sinkaŝantoj devis foriri senprokraste. Per amika policisto la rezistmovado ekhavis la averton ke oni estas faronta invadon en la domon de 'onklo Han'. Tie troviĝis multaj sinkaŝantaj judaj infanoj. Ankaŭ de multaj aliaj adresoj la sinkaŝantoj devis foriri; la nazioj faris ĝisfundan serĉadon.
Ĉiu estis kunlaborigata. Ĉiu devis serĉi adresojn por loĝigi la homojn kiel eble plej rapide. Mia tasko estis akompani infanojn al Dordreĥto kvazaŭ germana Ruĝa-kruc-flegistino.

La trajnoj funkciis ankoraŭ tiutempe, sed estis ofte surpafataj de el la aero. La infanoj - dek du en la aĝoj de tri ĝis dek kvar jaroj - devis iri en transporto, t.s. kun steloj, nomkarto k.t.p. Mi ekhavis oficialan dokumenton kun la destino: hejmo kie la infanoj estos ekzamenataj.
Medicina deklaro estis aldonita. Por esti honesta, tiuj paperaĵoj ne multe interesis min. Mi nur konfidis ke la tuto de tiuj germanaj stampoj kaj oficialaj paperaĵoj min protektos dum eventuala kontrolo. Pli harstariga mi opiniis la fenestroŝildon 'Nur für Wehrmachtsanlage' (germane: nur por militistaro) kaj sub tio: 'Krankentransport' (germane: transportado de malsanuloj) aŭ io tia.

La infanoj estis transportitaj per ambulanco al la Centra Stacidomo, kie mi estis atendanta. Apud mi staris nekonata 'germana oficiro' (granda, maldika, serioza viro de la Amsterdama rezistado). Rigide li militiste salutis kelkajn preterpasantajn naziojn. Mi tiam kunklakigis miajn multe tro malgrandajn ŝuojn.
Ne unu minuton mi rajtis forgesi mian sintenon kiel naziino. La plej ĝena mi opiniis ke la uniformo kiun mi surhavas ne estas lavita aŭ vaporpurigita kaj ke ĝi tenas ankoraŭ la odoron de la antaŭa proprulino. De tempo al tempo 'la oficiro' turniĝis al mi kaj diris ion bagatelan por klare montri al la ĉirkaŭaĵo ke ĉi ĉio estas tre militiste-afereca.

Kiam la grupo da infanoj alvenis, mi ektimis pro mia fortega kaj subita emocio. Brue mi purigis la nazon, saltis en la teniĝon kun 'Heil Hitler’ kaj transprenis la dokumentojn kaj la infanojn de la blankvestita flegisto kaj la akompananta germana soldato. Ĝentilriverence la soldato donis al mi sian manon kaj nia kurta 'Heil Hitler’ estis tre konvinka.
Kiam mi iris kun la infanoj al la kupeo mi malafable faris la geston de 'foriru’ al proksimiĝantaj germanaj soldatoj, kiuj kvazaŭ serpentmordite tuj granddistance ĉirkaŭiris nin. Estis tia malmoderna vagono. Alta enirejo, pordoj je du flankoj, du longaj sidbenkoj ambaŭflanke. Per rimeno oni povis mallevi la fenestron.

Mi ankoraŭ ne kuraĝis paroli kun la infanoj. Mi ekstaris kaj flankenrigardis tra la fenestro. Kiel timemaj birdetoj la infanoj sidis rigide unu apud la alia. Mi devis daŭrigi mian germanan aspekton ankoraŭ kelktempe kaj rigardis akre al la preterpasantaj vojaĝantoj.
Subite mi ekskuiĝis. Grupo da viroj kun ĉapeloj trabatis al si vojon al la trajno. La S.D., mi sciis, la homĉasantoj de la nazioj. Mi malfermis iomete mian pluvmantelon, por ke la germanaj dekoracioj estu klare videblaj kaj rigardis fanatike aliaflanken. Ili preterpasis kaj post unu momento ili revenis kun viro inter si. La viro portis nigre striitan kostumon kaj grizan ĉapelon. Unu momenton mi forgesis tiun stultan uniformon kaj mian sintenon kiel naziino. 'Unu el ni' iris tie preskaŭ certe survoje al morto...

Mia akompananta oficiro kaj la soldato flustris ion reciproke kaj foriris subite. Mi tremis pro timo. Estis la intenco ke la soldato kunirus kiel gardisto. Duobla elreviĝo, ĉar la virino kiu kune kun mi forportus la infanojn, ankaŭ vestita en germana flegistinuniformo, forestis lastmomente.
Ĉi tio devos sukcesi, mi pensis, sed mi malbenis miajn kamaradojn, kiuj forlasis min ĝuste nun.
Poste mi komprenis ke ili ne forfuĝis sed volis sendanĝerigi la aliajn kunlaborantojn.
Tuj mi ree malkonsterniĝis, batfermis la fenestron kaj eksidis apude. Finfine ni ekveturis.
Fulgonuboj preteriris la fenestron. La lokomotivo ekmoviĝis. Kun knarado kaj pepado la trajno glitis laŭ la kajo.

Ĉiu streĉiteco, timo kaj nenatura kuraĝo defalis min. Miaj genuoj tremis kaj la ŝvito ŝprucgutis de mia vizaĝo. Mia korpo fariĝis malsekega kaj ege ektremis. La tutan tempon mi kunpremis la okulojn. Mi ne permesis al mi plori. Flustrado de la infanoj rekonsciigis min. Du fratetoj estis ekscitite parolantaj duonvoĉe unu apud la alia. Ĉiuj aliaj infanoj alrigardis interesite. Per pura germana naztuko (ĉio sur mi estis germana, ĝis miaj subvestoj) mi sekigis iomete mian vizaĝon. Nur tiam mi sentis la streĉitecon de la infanoj. Mi ekrakontis kiu mi estas, kial mi portas ĉi tiun fikostumon kaj kial mi tenas ilin je maldanĝera distanco de ĉiu. Laŭpretende ili estas malsanaj kaj eble tre infektaj kaj nun mi esperas, ke ĉiuj nazioj kredos tion.
"Vi devas kunludi iomete," mi diris.

Dek du paroj da malhelaj, grizaj kaj bluaj okuloj rigardis serioze al mi. Mi konsciis jam en tiu momento ke estas la okuloj de plenkreskuloj. Mi rakontis pri nia laboro, daŭre rakontis, sed mi ne vidis kredon en iliaj okuloj. Eble nur ĉe la plej malgrandaj el ili. Knabino de dek jaroj fabrikis por Roos, la plej juna de tri jaroj, el naztuko ian pupeton. La etulino karespremis ĝin kaj metis la dikfingron en sian buŝon. Reveme ŝi rigardis la preterflugantajn fostojn, arbojn kaj nubojn. Ŝi estis tro malgranda por vidi ĉion kio preteriris la fenestron. Mi pensis: ĉu mi prenu ŝin sur la genuojn? Sed kiam mi tuŝis ŝin, ŝi ekhavis tiel grandegan timreagon ke mi mem implikiĝis en panikon. Malespere mi rigardis al la infanoj ĉirkaŭ mi.
"Vi do ja kredas min? Mi vere devas agi kvazaŭ mi estus naziino, ĉu vi kredas tion?" Mi preskaŭ kriegis pro mia nepovo. Dio, kia firolo, mi pensis.

En Roterdamo ni devis trajnŝanĝi. En la trajno al Dordreĥto (mi kunprenis la ŝildon 'Krankentransport') mi ree kondutis kiel vera naziino kaj ĉaspelis la infanojn: “Schnell! schnell!” (germane: rapide, rapide), ĉio en mallongaj frazoj. Fanatike kaj nazie, kiel decis. Stumblante kaj dormebrie la malgranda Roos provis marŝi samrapide kiel la grupo. Liesje, la knabino kiu faris la naztukpupeton, revenis kaj prenis ŝian manon. Mi reagis pretende kolerege per gesto: "Kio okazas nun?" Mi sentis la rigardojn de malamo en mia dorso.
Maljuna virino provis proksimiĝi. "For, for," mi kriis kaj eniris la trajnon. La ŝildon mi metis en la pinĉilon kaj mi insiste rekomendis al la infanoj esti tre silentaj.

La malplej juna knabo, eble dekkvarjara, observis min per riproĉaj okuloj. Mi fariĝis vere nerva pro tio kaj tia mi ĝuste ne devus esti. Mi devus esti flegma kaj senemocia. Nenia sentimentaleco, alie mi ne sukcesus.
Mia koro preskaŭ trabatis la gorĝon kaj mi provis kontraŭi la tremadon de miaj manoj. Kial oni ne akompanigis al mi tiun ŝajnigitan germanan soldaton? Tiam almenaŭ mi estus trovinta subtenon en niaj komunaj timo kaj kuraĝo, devigantaj ludi la rolon de nazioj.
Mi ne estis atentinta sufiĉe bone. Subite la pordo malfermiĝis abrupte kaj nazio, armita per aŭtomata pistolo, eniris. Mi saltleviĝis, bojis "Heil Hitler" kaj rigidiĝis en la teniĝo.

Malantaŭ la soldato oficiro engrimpis la kupeon. Mi komprenis ke oni deziras pli multe de mi.
"Aufsteh'n. (germane: leviĝu) Heil Hitler, heil Hitler," mi kriegis al la infanoj. Konsternite ili etendis la brakojn antaŭen kaj imitis min. Escepte de la malplej juna knabo. Vakspalvizaĝe li restis sidanta. Liaj lipoj kunpremitaj. Liaj okuloj nigraj pro retenita malamo. En reflekso mi donis al li fortan baton en la vizaĝon, dum mi daŭre bojis: "Heil Hitler, heil Hitler!" La larmoj aperis en liaj okuloj. Li levis sian brakon kaj kriis: "Heil Hitler!"
La oficiro grimacis aprobe. Mi transdonis al li la akompandokumentojn. Li redonis ilin kun korekta riverenco kaj rapide foriris prezentinte al mi cigaredon.

Mi restis sur mia loko kvazaŭ frostiĝinta, ankaŭ kiam ili estis jam longtempe foririntaj. Kiam la brulanta cigaredstumpo bruligetis mian ungon mi konsciiĝis. Mi ree konsciis pri la infanoj kiuj brumoviĝante sidiĝis kaj nur en tiu momento mi vidis la ruĝan vangon sur la palega vizaĝo de la plej aĝa knabo. Mi fiksokulis ĝin, konsternite ke mi faris tion. Li alrigardis min malestimplena. Plorante mi provis ekspliki al li, kial mi devis fari tion sed li ne kredis min. Li ne diris unu vorton, sed liaj okuloj parolis des pli klare.
Mi ree sidiĝis sur mian lokon ĉe la fenestro. Grava kapdoloro ekis kaj mi faris mian eblon sidi tre trankvile kaj ne alrigardi la infanojn. La fratoj ree ekflustris. Mi ne volis provi aŭdi ion de tio.

Roos estis ekdormiĝinta. Tra miaj okulharoj mi observis miajn malgrandajn pasaĝerojn. Fimondo, fivivo, finazioj, mi pensis. La vango de la knabo fariĝis pli malhela. Mi sentis min krima kaj mizera.

En parko apud la stacidomo mi postlasis la infanojn, ĉar mi devis iri al najbara fotobutiko kie mi ricevos la planon de la plua transportado.
Ĉe la vendotablo oni transdonis al mi la vojplanon, sur kiu estis indikitaj la minbaritaj terenoj kaj la loko kie troviĝas platpramo. Tre precize oni skizis kiamaniere ni povos trairi inter la minoj.

Laŭ la plano de la rezistmovado la pikildrato de la interdiga herbejo estos jam tratondita de la tieaj kunlaborantoj.
Kiam mi kun miaj infanoj alvenis, montriĝis ke la trairejo ankoraŭ ne estas liberigita. Ni estis tre okulfrapaj pro tiel granda grupo, tial mi kaŝis kelkajn en la arbustaĵon kaj lasis la aliajn sencele promeni unu kun la alia.
Intertempe fariĝis preskaŭ mallume. Daŭris tre longe antaŭ ol mi trovis la truon en la pikildrato. Ili faris ĝin vere tre malbone, tiel ke mi devis fari multe da laboro antaŭ ol ĉiuj infanoj povis trairi.
Mi kolektis ilin ĉirkaŭ min kaj rakontis ke ni devos rampi tra tre danĝera teritorio. Mi iros antaŭe kaj la plej aĝa knabo je la fino. Ni devos rampi unu tuj post la alia, tiel ke ni restos en unu linio. Mi insiste rekomendis al ili fari precize kion mi diris, ĉar se ni volas sendanĝere alveni transe, ni devas tre precize fari kion la dokumentoj mencias.

Malgraŭ la malbonŝanco ke la amikoj ne estis farintaj precize kion ni interkonsentis, mi tamen ekhavis pli kaj pli da konfido pri la bona rezulto. Per poŝlanterno mi ree bone rigardis la mapon kaj gravuris ĉiujn lokojn kun minoj profunde en mian memoron.
Unu malgranda eraro kaj ni ĵetiĝos en la aeron. Mi provis ne pensi pri ĉiuj harstarigaj konsekvencoj kaj ekiris. Mi vundis min iomete per elstaraĵoj de la pikildrato kaj retenis ĉiujn blasfemojn kiujn mi volis diri laŭte. La infanoj kondutis bonege. Ankoraŭ neniu el ni estis manĝinta. La knaboj povis pisi ie aŭ tie, la knabinoj estis urinintaj malantaŭ la arbustaĵoj. Mi mem preskaŭ krevis, sed mi ne kuraĝis forlasi la infanojn.
Kiam neatendite ie serĉlumo traserĉis la ĉirkaŭaĵon, mi sentis miajn krurojn spontane varmetiĝi. Estis granda senpezigo.
Ankoraŭ ĉiam ĉio iris bone. La infanoj estis promesintaj al mi ne flustri aŭ tusi kaj ili kondutis tiel, bonege!

Mi sentis la varman maneton de la plej juna fidplene en mia mano. De tempo al tempo ni devis halti momenton. Estis sufiĉe dolorige tiamaniere rampi sur la genuoj. Kelkfoje ŝtonoj aŭ pikiloj de iu malmola planto aŭ bulo troviĝis sur la tero. Speco de vesperroso kuŝis sur la herbejo. Nenature, kvazaŭ tra tulkurteno, ni vidis la serĉlumojn ŝvebantaj super la ĉirkaŭaĵo. Kiam la lumoj venis en nia direkto ni ekkuŝis plate sur la tero en longa linio. Miaj oreloj zumis. Ĉe ĉiu metro antaŭen mi atendis la teruran eksplodbruon. Minoj antaŭ, malantaŭ kaj flanke de ni.

Finfine ni alvenis sur la parton de la herbejo pri kiu la dokumentoj indikis ke ĝi estas senmina. Nur kiam ĉiuj estis alvenintaj sur tiun lokon, la grandega streĉiteco defalis de mi. Mi faligis min antaŭen kaj ploris per kriantaj plorsingultoj. Ke la infanoj aŭdas tion, ne ĝenis min tiun momenton. Ĉio doloris min. Kiam mi iomete trankviliĝis, mi konsciis ke mi forlasis la infanojn dum mallonga tempo.
Mi kolektis ĉiujn infanojn ĉirkaŭ min. Ĉiuj treege malsatis. La sola maniero por forgesigi al ili la malsaton, estis rakonti ion streĉan. Rakonti mi ja povis. En estintaj tempoj, kiam mi gastloĝis ĉe parencoj, la kuzoj kaj kuzinoj opiniis miajn tremigajn kaj fantomajn rakontojn tre interesaj. Mi devis teni la intereson de mia aŭskultantaro ĝis la momento kiam ni povos eniri la boaton por transveturi. Tiu momento dependis de tajdo kaj fluo. Mi estis ricevinta lumantan brakhorloĝon. La horoj malrapide pasis, la tempo ne progresis. Mi rakontis kaj rakontis, ĝis mi fariĝis raŭka.

De tempo al tempo iu devis pisi aŭ feki. En la ekkrepusko tio estis ja ebla, sed la serĉlumoj estis direktataj ĉiam pli ofte al la bordoj kaj multfoje ni kuŝis kun niaj vizaĝoj premitaj en la malseka malvarma herbo.
Ni ne plu povis sidi rekte kaj kuŝante mi rakontis kiel malbonkonduta mi estis en la lernejo kaj kiajn ludetojn ni faris. Rakontetojn mi ne plu faris, mi nur plenbabilis la tempon.

Mi diris ke ni pisu aŭ feku en la kalsonoj; ni ne plu rajtas forlasi niajn lokojn.
La malgrandaj ekploris. Ili estis malvarmaj kaj volis manĝi.
Ankaŭ ĉe la pli grandaj infanoj mi ne plu havis aŭtoritaton. Ili fariĝis malfacilaj, ekturmentis unu la alian, kiel: "Ha, kiel vi odoraĉas, malpura fiodorulo."

En tiu ĉiam pli prema horo sen povo plu regi la aferon, horo de ĝismorta laceco kaj de nepriskribebla timo, mi decidis eniri la boaton pli frue ol ni planis. Se ili fariĝus ĉiam pli bruaj ni estus baldaŭ malkovritaj de la nazioj. Mi prenu la riskon nun, mi pensis.
Post mia: "Geknaboj, nun serioze dum unu momento, ni eniros la boaton," ili refariĝis iomete manipuleblaj.
Unu post la alia ni eniris la platpramon. Estis, feliĉe, kvar remiloj. Mi metis ilin kiel eble plej senbrue en la forketojn. Ĝis mia talio en la malvarma akvo mi puŝis la platpramon for de la bordo. Estis sufiĉe malfacila laboro ĉar ĝi estis preskaŭ ne antaŭenmovebla. La grandaj geknaboj remis kiel frenezuloj kaj mi daŭre puŝis. Fine ni alvenis en pli profundan akvon. Mi levis min per multe da peno en la boaton.

La remiloj terure bruegis. Mi prenis la poŝtukpupeton de Roosje kaj mian propran germanan poŝtukon kaj metis ilin inter la forketojn kaj remilojn. Tio ne utilis multe. Subite ĉie eklumis serĉlumoj kaj tuj ni estis kaptitaj en la lumon.

La knabo, la plej aĝa, kiun mi estis frapinta, maltenis la remilojn, leviĝis kaj kriegis: "Pafu do, damnaj finazioj!"
Hajlo da kugloj traboris lian gracilan korpon. Pro tio ke li falis eksterŝipen, la pezo en la boato fariĝis malegala. Ni ĉiuj kriegis.
"Ekkuŝu!" mi kriegis, sed la boato renversiĝis. La forta fluo disdrivigis nin.
Mi provis ankoraŭ kapti knabinon, mi sentis ŝian kruron laŭ mia korpo.
Ĉio okazis tre rapide kaj la bruo de la mitraloj estis fortega. Mi ne plu scias, kiamaniere mi alvenis sur la bordon. Kriegante pro mizero mi ree eniris la akvon. Ĉie mi aŭdis la kriegantajn infanojn. Ankaŭ la nazioj kriis super la akvo.

Ĉiufoje mi ree alvenis sur la bordon kaj ĉiufoje mi eniris la akvon malgraŭ la neeblo savi iun infanon.
Subite mi kaptis ŝin, mi tenis ŝin, provis teni la kapeton super la akvo. Estis Roosje kaj ŝi vivis ankoraŭ!
Mi pumpis per ŝiaj brakoj, puŝis sur ŝia stomako. Nur kiam ŝi ekploris, mi sciis ke ŝi estas en ordo.
Ni rampis returne. Intertempe motorboatoj venis sur la riveron kaj iliaj lumigiloj preskaŭ tuŝe pasis super la akvo.
Mi trenis la dolorĝemantan Roosje malantaŭ mi. Mi ne povis pensi pri minoj aŭ pri iu alia danĝero.

Kiam mi travenis la aperturon en la pikildrato sur la vojon, mi enstumblis la unuan domon kun Roosje en miaj brakoj.
Se ili estus germanemaj homoj, batus nia lasta horo. Sed mi ne plu povis pensi. Senĉese mi aŭdis la kriegon kaj kriadon de la infanoj. "Helpu, panjo!"
postsonis en miaj oreloj. Mi kredas ke mi ankaŭ diris tion, kiam la pordo malfermiĝis kaj mi svenis.

Kiel ĉio pasis tiun nokton, mi ne plu scias. Mi nur scias ke kiam, rekonsciiĝinte, mi ne vidis Roosje, oni ne povis trankviligi min, ĝis ŝi sendanĝera rampis apud min. Pro tio ke ni ambaŭ estis malsaniĝintaj, ni restis kelkajn tagojn tie. Per la virino mi sciiĝis ke ŝia edzo ree alimetis niajn postsignojn en la direkto de la herbejo kaj ke li disĵetis pipron por erarigi la spurhundojn.
Ili promesis al mi serĉi bonan kaj afablan adreson por Roosje. Post diversaj tagoj mi reiris. La gastiganto prizorgis ke mi povu kunveturi malantaŭe sur kamiono al Diemen.

Mi sentis min ne malvarma aŭ varma kaj mi manĝis aŭtomate de la sekalpano kiun la virino donis al mi por kunporti.
Dum ĉiuj sekvantaj noktoj mi havis terurajn inkubsonĝojn kaj kriegante mi vekis min.
Vespere mi timis enlitiĝi. Mi ne plu povis plori, nur en la dormo mi ploris. Sed ĉiam estis la okuloj kaj la ruĝa vango de la malgranda, kuraĝa juda knabo, kiu ne volis diri: "Heil Hitler."

indekso