indekso

18. La testo de Hannie

Hannie Schaft diversokaze alvenis en la armitan rezistgrupon de la Harlema R.V.V.. (Raad van Verzet = Konsilantaro de Rezisto) Ŝi rakontis al mi poste kiamaniere tio okazis.

Henk, la fortika kaj trankvila interligulo de la konsilantaro transportis ŝin de Amsterdamo al Harlemo. Ŝi estis sciiginta al amika Amsterdama rezistulo ke helpi la sinkaŝantojn nur per mono kaj kuponoj ne estas sufiĉe por ŝi. Ŝi volis rezisti pli aktive. 'Se necese, per armiloj,’ ŝi estis dirinta fiere. Nu hodiaŭ ŝi do devos fari fajroprovon por pruvi ke ŝi estas vere kapabla. Henk ankoraŭ donis trankvile kaj amike kelkajn sugestojn kaj bonan konsilon al ŝi. Per sia basa voĉo li provis trankviligi ŝin. Pro sperto li sciis ke ĉi tiu novulino estos en malfacila situacio, sed ke ŝi ne estos 'forkuranto'. Li postrigardis ŝin dum momento. La ondiĝantaj malhelruĝaj haroj dancis laŭritme de ŝiaj paŝoj supren kaj malsupren. Iom ŝultrolevante ŝi paŝis al Cor, kiu jam atendis.

"Tiu viro tie, antaŭ la cigarbutiko, estas via celo," Henk estis dirinta. "Vi diru: "Ho, kiel mallume estis tie," nu, tio estas la signalvorto kaj tiam vi ja vidos."

La klakado de la kalkanumoj de Hannie sonis laŭte kontraŭ la altaj muroj de la konstruaĵoj ambaŭflanke de la strato. Cor rigardis kvazaŭ kvalitkontrolisto la 'materialon' kiun oni lin ĵus altrudis. Laŭ sia diro li pli volonte laboras kun pli fortikaj, pli plenkreskaj homoj. "Ŝi estas tiel gracila sinjorineto, ankaŭ tiel digna," li asertis al ni poste.

Kiam Cor prezentis sin kaj transdonis la pistolon al Hannie, li demandis ĉu ŝi bone komprenis ĉion.
"Ĉu Henk instruis vin kiamaniere manipuli ĉi tiun objekton?" li demandis. Intertempe li observis ŝin atente kaj serioze.
"Ho, jes," diris Hannie, "kaj mi ankaŭ scias kiel mi ŝargu ĝin."
"Bone," diris Cor, "ni esperu ke tiu S.D.-ano iros laŭ ĉi tiu vojo. Ni kune biciklos malantaŭ li. Vi unue pafu, kaj trafe, komprenite?" Hannie kunpremis siajn lipojn kaj kapjesis. Silente ili kune atendis la viregon, kiu devos esti pafmortigita.

Subite la momento ekestis. Cor ĉirkaŭbrakis Hannie kaj premis ŝin al si. Ŝi krietis mallaŭte, sed Cor diris ke tiamaniere ili havas la plej bonan kamuflon. Kiam la virego estis preterpasinta, Cor kriis: "Nun!"
Hannie direktis la pistolon al la Germano kaj pafis. Anstataŭ pafo sonis klako. Ŝi ree provis kaj ree.

"Bonege," ŝi aŭdis Cor diri, "vi eltenis bone. Formetu tiun objekton nun."
La S.D.-ano kriis al Cor: "Ĉu sukcesis?"

Tiam li proksimiĝis al ili. Rigida pro timo Hannie estis travivinta ĉion.
"Saluton," diris la S.D.-ano. "Ĉi tio estis testo de kapableco kaj fidindeco. Mi estas Frans, via komandanto."

Hannie estis furioza. Ŝi ne volis doni la manon al Frans. Larmoj pro indigno fontis en ŝiaj okuloj. La du viroj eksplikis al ŝi, kial ili unue faras tian teston kaj nur poste donas la verajn ordonojn.
Tion ŝi ja komprenis, sed kiam ŝi rakontis tion al mi, ŝi diris ke ŝi estis same kolerega kiel Freddie kaj mi post nia testo.

indekso