indekso

2. La 10-an de majo 1940

Mirigite kaj samtempe konsternite ni fiksokulis la aerbatalon super nia kvartalo tiun dekan de majo tre frumatene. Ĉiuj najbaroj estis kungrupiĝintaj. Najbarinoj kun frizopaperaĵoj en la haroj, najbaroj en longa kalsono aŭ en piĵamo. Kelkaj estis surmetintaj jaketon super la noktovestoj. Ankoraŭ neniu komprenis kion okazas. Oni ne kredis la gravecon de la situacio, ĝis unu el la grizverdaj aviadiloj kun nigra krucsigno fumante malaperis malantaŭ la horizonton.

Maljuna viro, ankoraŭ ne tre longe loĝanta en la strato, suprenŝovis sian fenestron. Li metis la laŭtparolilon de sia radio sur la fenestrobreton. Laŭte kaj nereale sonis la voĉo de la anoncisto, kiu transdonis fremdajn kodmesaĝojn. Tiam venis deklaracio de la registaro: “Nederlando invadita de la germanaj hordoj.”
En la malvarmeto de la frua mateno ni kune, silente, preskaŭ ceremonie, aŭskultis ĉi tiun abomenindan anoncon.
“Jesuo, kien ni iru?” kriis unu el la virinoj.
Plorsingultante ŝi falis en la brakojn de sia edzo.

Subite kaj surprize eksonis la voĉeto de mia frateto, kiu duonkantante vokis: “Al la bulboj!”, la kanteton de Louis Davids (Lui Davic) pri la bulbkampoj, tiutempe konatan de ĉiu en Nederlando. La korpremiteco rompiĝis kaj ĉiu ekridegis.

Ni ĉiuj ree enhejmiĝis. Mi enŝaltis la radioaparaton kaj aŭdis la timigajn informojn: pri trupkoncentriĝoj, pri perditaj pozicioj. La antaŭa trankviliga mesaĝo de la registaro: “Vi povas ekdormi trankvile. Ni gardas,” estis erariga kaj senbaze optimisma. Kelkajn tagojn antaŭe oni transdonis ĉi tiun mesaĝon al la nederlanda popolo. La certigo de la germana ambasadoro, Graf von Zech, ke se Nederlando restos neŭtrala, Germanio ne atakos, aperis esti fia mensogo.

La kvin tagoj de milito estis unu granda teruraĵo. La bombardado de Roterdamo plenigis la mondon per abomeno. Estis miloj da mortintoj. Dudek kvin mil homoj fariĝis senhejmaj. Utreĥto estis minacata per sama sorto. Nederlando kapitulacis, la tankoj enruliĝis Nederlandon.

La sekvantan matenon mia patrino kun plororuĝaj okuloj rakontis, ke ŝia amiko, ŝia fianĉo, la milda Dave (Dejf), kune kun siaj filino, bofilo kaj ĉarma buklobebo Bennie (Beni), sinmortigis. La edzino de Dave mortis tri jarojn pli frue. Mi ne povis eligi eĉ unu vorton por konsoli la patrinon. Ŝiaj bluvejnaj manoj kuŝis sur la sino kaj lante la larmoj gutis malsupren.

Mi devis iri al mia laboro. Unue mi iris al la ĵurnaloficejo, kie vicoj da funebraj anoncoj rakontis pri la dramoj kiuj trafis multe da judaj familioj. Mi laboris aŭtomate tiun tagon. La sinjorino ĉe kiu mi tiam servis, estis afabla kaj ankaŭ tre silenta. Ankaŭ inter ŝiaj konatoj falis viktimoj. La filo de ŝia plej intima amikino mortis dum aerbatalo.

Reirante mi pasis Grote Markt (Ĥrote Markt). Ĉi tie regis ekscitita etoso. Ĉiuj staris laŭlonge de la trotuaro. Ĉirkaŭ la monumento de 'Loetje' (Lutje) , staris centoj da homoj. (‘Loetje’ estas Laurens Janszoon Koster, la eltrovinto de la presarto) Subite ekestis agitado en la Grote Houtstraat (Ĥrote Hoŭtstrat), la alirvojo al Grote Markt. Vibrosonante kaj knarante la unuaj germanaj tankoj alturniĝis sur Grote Markt. La Harlemanoj gape rigardis ĉi tiun modernan armilmaterialon. Transe mi aŭdis subite: “Heil, heil!” Grupeto da homoj bonvenigis la Germanojn per etenditaj brakoj. Oni ĵetis florojn al la 'nazioj', kiel oni nomis ilin.

“N.S.B. -kanajlaro,” murmuris voĉo malantaŭ mi. (N.S.B. = Nationaal Socialistische Beweging [Nacia Naciisma Ligo, faŝisma]) Antaŭ ni haltis ruliĝanta monstro. El la kirasturo leviĝis kapo kun timiga kasko. Fikse kaj sen rido la soldato rigardis antaŭen. Sur la flanko de la tanko estis glufiksita sango. Eble la tanko estis veturinta trans katon, sed tiu sango efikis kvazaŭ fajro je la homamaso ĉirkaŭ mi.
Granda virego ekkriegis: “Murdintoj, murdintoj!” Subite multaj partoprenis la kriegadon. La polico ekaperis. Ni ĉiuj disiris.

Deprimite mi alvenis hejmen. “La kanajloj estas ĉi tie kaj mi timas ke ili restos dum jaroj,” mi kriis al mia familio kaj al la judaj gastoj. Mi forte pugnobatis sur la tablon. Silente ni manĝis kune. Mi ekhavis aldonan parteton da viando.
La ĵurnaloj, la radio, la paroladoj..., ĉio kaŭzis ke mi trapasis la tagon silente kaj triste. “Murdintoj, murdintoj!” postsonis en mia kapo kiel tremiga signalvorto.

indekso