indekso

20. Hannie

Mi estis farinta kelkajn 'laboretojn' ĉe kiuj pluraj homoj vidis min kaj nun mi devis kaŝi min kelktempe. Mi ne montris min sur la strato kaj mi ne povis iri hejmen. Oni jam trovis alian adreson por mi.

La edzo de la familio ĉe kiu mi loĝis, laboris en fabriko de la Wehrmacht. Li havis 'Ausweis' (germane: paskarto) por promeni ekstere je malkonvena horo. Ni kopiigis lian Ausweis por uzi ĝin dum niaj agadoj. Li estis tre tima viro kaj lia edzino estis se eble ankoraŭ pli tima. Tamen mi sentis min sekura tie dum tiuj kelkaj tagoj. Mi provis agi kiel eble plej diskrete. Sed mi ne sukcesis agi laŭ la plaĉo de la virino.

Tiun matenon jam je la sepa Hannie staris antaŭ la pordo. Piedfingre mi malsupreniris la ŝtuparon kaj malfermis la pordon. Mi tenis la fingron sur miaj lipoj kaj gestis al ŝi eniri. Mi estis ĝojega ke mia izoleco estas trarompita. Tiun tagon mi denove estis laboronta kun la grupo. Mi estis ricevinta alian identigilon.

Hannie transdonis al mi novan F.N.-pistolon. Mi ruĝiĝis kaj rigardis ŝin.
"Ĉu ankaŭ vi havas tian?" mi demandis.
"Jes," ŝi diris serioze kaj ŝi ridetis pro la indigna trajto sur mia vizaĝo. Kiel oni pensas ke tia digna knabino kondutos se ŝi estos en granda embaraso? mi pensis.
"Mi jam havis mian fajrobapton," diris Hannie dum ŝi rekte rigardis al mia vizaĝo. "Kune kun Jan. Ni ne sukcesis tiel kiel Jan imagis, sed la perfidulo neniam plu parolos."

Mirigite mi rigardis ŝiajn malgrandajn manojn, ŝian decideman mentonon, ŝiajn okulojn. Ŝi diris la veron, mi sciis kaj mi konsciis ke je la unua renkontiĝo en la provizora malsanulejo en Ensĥedeo ni sciis nenion pri ŝi. Ankaŭ hodiaŭ, ĉi tiun streĉan matenon de rekomenco, kiam mi revidus la knabojn, ree senti min utila, ankaŭ nun mi daŭre ne scias kiu Hannie vere estas. Ŝi ankaŭ observis min. En ŝiaj okuloj mi povis legi ke ŝi komprenas mian indignan necerton, mian antipation pri denova inicito en nia grupo.

Mi igis ŝin atendi en la koridoro kaj kolektis miajn malmultajn aĵojn. Mian ĉambreton mi jam antaŭe ordigis. Hieraŭ vesperon Frans mem venis por prepari min ke iu venos por akompani min, sed mi ne havis eblon atentigi la homojn de ĉi tiu adreso ke mi foriros por ĉiam. Mi frapetis sur la dormĉambropordo kaj malfermis ĝin mallaŭte. La virino restis dormanta. Mi staris senmove kaj fiksrigardis ŝian kapon. Senhara kapo. Ŝia peruko troviĝis sur la noktoŝranketo.
Senbrue mi fermis la pordon. Subite mi komprenis ŝiajn amarajn rimarkojn pri mia sana koloro, pri mia dika hararo. Tiu virino certe estis grave malsana.
Mi skribis ĝentilan adiaŭletereton kun la mesaĝo ke mi ne kuraĝis veki ŝin. Mi dankis ŝin kaj petis transdoni miajn salutojn al sia edzo.

Mi ne estis parolema tiun matenon, Hannie jes, neatendite. Ŝi rakontis pri siaj amikinoj, pri siaj studentjaroj, sia studado, sia loĝejo.

En nia grupo ni jam ekhavis alian novulon, Henk, junan studenton. Ankaŭ li parolis iomete afekteme. Ili parolis de el tute alia mondo, ni opiniis. Estis ja strange, ke per tio la tre bruta lingvaĵo de la aliaj estis iomete moderigata. Ni reciproke adaptiĝis.

Nu, mi pensis, kia estos la renkonto kun Cor, nia konstruisto kiu ĉiam malkaŝe diras kion li pensas. Je mia miro tio okazis tute alie. Cor kaj Hannie jam konis unu la alian kaj interrilatis tre amike.

Ni estis alvenintaj en 'stabejon' kaj ĉio estis iomete nekutima. Ni ĝojis revidi nin. La ŝercaĵoj flugis tien kaj reen. Bonanime ĉiu estis primokata. Unuj provis esti ankoraŭ pli spritrespondaj ol la aliaj. Hannie ridis pri niaj ŝercoj.

Kune kun Freddie kaj mi ŝi ekiris. Ŝi akceptis afable kaj sen venĝemo ke Frans donis la gvidadon al mi. Ŝi estis proksimume tri jarojn pli aĝa ol mi kaj loĝis jam kelkajn jarojn en luita ĉambro en Amsterdamo, mi sciiĝis de ŝi.

Freddie kaj mi, devigate iri de adreso al adreso, treege deziris ree loĝi en la familia rondo. Hannie kontraŭe ne volis pensi pri tio. "Fu," ŝi diris, "tiu ĉikanetado."
"Ĉu vi do ne amas viajn gepatrojn?" demandis Freddie, preskaŭ severe.
"Jes, stultulino, nur alimaniere ol vi. Vi adoras vian patrinon, sed tio estas malproksime de mi," ŝi diris ridante.

Ni ambaŭ silentis. Momenton Freddie kaj mi erarkredis nin hejme. Flankenrigardante mi vidis palan Freddie, kiu rigardis tiel konfuzite ke Hannie metis sian manon sur ŝian ŝultron.

"Venu, knabinoj, ni ekiru," mi decidis, "kaj he..., kion signifas adori precize, Han?" Tiam estis la vico al Hannie esti mirigita. Jes, ni lernis multon unu de la alia tiutempe. Iom post iom sincera amikeco kreskis inter nia triopo.

indekso