indekso

21. Hannie kaj Jan

Hannie ree kunlaboris kun Jan Bonekamp. Ili forestis, nun jam kelktempe. Ni sciis ke ili faras 'taskon', sed kion precize neniu sciis. Kaŭzis ja indignon, ke unu el ni povas labori sen Frans.
Per Katja, nia kurierino, kiu ĉiam ĝoja kaj gajhumora biciklis de adreso al adreso sur sia peze ŝarĝita biciklo, ni sciiĝis ke ili ankoraŭ ĉiam bivakas en la Zaan-regiono. Katja ekhavis teleron da akveca supo kaj Cor donis al ŝi pecon da pano. Ŝi restis ĉiam afabla, malgraŭ sia malsato kaj laceco.

Ni, Freddie kaj mi, parolis kun Cor pri Hannie. Speciale ŝia studenteco kaj ŝia karaktero estis temoj de nia parolado. Komence ni ĉiuj estis iomete kritikaj pro ŝia digna prononcado, ŝia silenta ĉeesto, ŝiaj tamen iomete akraj paroleksplodoj se io ne estis kiel ŝi deziris.
"Sed laŭ mia opinio ŝi estas tre afabla kaj kara!" diris Freddie.
"Ŝi estas bonega knabino kaj rapidresponda," opiniis Cor, "sed tamen ŝi estas de alia speco, mi diru, same kiel Henk."
Maĉinte ion li sputis ĝin trafkapable en la karbujon. "Jen," li diris, "mi volas diri, se tia knabino estos kaptita, kio do postrestos de tiu ‘partizaneco’?"
"Pri tio vi scias nenion, frato," mi enmiksiĝis sufiĉe akre. "Vi atentu foje ŝiajn okulojn, tiuj estas okuloj de unu el ni!" Kaj mi prenis la cigaredan tabakon kaj rulfaris cigaredon. Tiu stulta ruĝiĝado ĉiam, mi pensis, estas ja strange diri ion tian kaj mi klinis la kapon.

Dum la mallonga tempo kiam Hannie estis ĉe ni antaŭ ol fari propran laboron kun Jan laŭ ordono de distrikto Zaan-regiono, ni ĉiuj ege ekŝatis ŝin. Evidentiĝis ke ŝi, same kiel Henk, tamen harmonias en nia skipo. Pli evidente, la diskutadoj fariĝis pli solidaj, pli interesaj. Ilia kontribuo al la reciproka interrilato estis vere pozitiva.
La trafaj rimarkoj de Henk kaj la sekvantaj diskutadoj konsciigis nin pri niaj vidpunktoj.

La plejmulto el ni ne konis Jan Bonekamp. La fojojn kiam mi renkontis lin oni povis nombri per la fingroj de unu mano. (nederlanda esprimo pri ‘malofteco’) Malgranda, fortika laboristo kun agrabla, iomete impertinenta mieno. Brunaj bukloharoj, spitema mentono kaj paro da malmolaj manegoj. Mi tre bone memoris lian sufiĉe fortikan manpremon. Dum du tagoj mi ne povis ludi gitaron... Por ĉiuj komandantoj en la Zaan-regiono kaj Kennemerlando li estis malfacila knabo. Tre opinitrudema, sed ankaŭ tre kuraĝa.

Ja bona virego por kune ekvojiri, mi pensis. Tamen mi opiniis la kombinon de Hannie kaj Jan ne ideala. Tiu silenta Hannie kaj tiu trokuraĝa, decidema Jan. Sed certe ili agos energie.
Mi iris ‘hejmen’: Wagen-vojo 24, la loĝejo de Nettie kaj Mari Andriessen.

Tiun vesperon Nettie frapetis sur mia ĉambropordo.
"Truus, alvenis knabino por vi."
Mi estis dormetinta kaj ekstaris dormebrie en la pordaperturo.
"Ha, Han," mi kriis entuziasme, "vi ĉi tie, kiel bonege!"
Mi tiris ŝin en mian ĉambron.
Sed Hannie ekploregis.
"Mi ne agis bone, Jan estas kaptita," ŝi plorsingultis.
"Silentu do," mi kriis timigite. Mi prenis glason da akvo por ŝi. Ŝi klopodis trinki, sed la tuta akvo fluis sur la vestojn pro ŝia skuado.
“Ĉu Jan vere estas kaptita?" mi tiam demandis.
"Mi biciklis for kaj Jan estas paftrafita," mi aŭdis ŝin rakonti intermite.
"Ho ne...!" Plue mi restis senvorta.
Iom post iom Hannie sin reregis iomete. Mi karesis ŝiajn harojn kaj esperis ke ŝi denove regos sin.
"Vi helpos min, ĉu ne?" ŝi kriis subite, "vi prenos lin el la manoj de la nazioj, ĉu, Truus?"
Mi kapjesis iomete stulte. "Jes, sed kiamaniere?"
Hannie rakontis ĉion. Pri la S.D.-ano Ragout (Ragu) biciklanta en Zandamo. Unue ŝi pafis kaj poste Jan.
"Ni estis interkonsentintaj ke post la pafo mi tuj biciklos for kaj tion mi ja faris," ŝi diris malsonore, ankoraŭ postsingultante.
"Ho, Truus, oni terenpafis Jan kaj mi ne reiris por savi lin."
"Vi ja ne povis scii ke li estas vundita? Morgaŭ ni vidu kion ni povos fari," mi decidis.

Per la rezistgrupo de Zaan, kiu havis propran bonegan informservon, ni sciiĝis ke Jan, grave vundita, estas operaciota en Wilhelmina Hospitalo. Ankaŭ la Zaan-regiona grupo konsideris liberigi Jan.
Tiun koncernan tagon ni gardestaris kiel eble plej neatentate en la najbareco de la hospitalo. Je ĉiu okazaĵo, je ĉiu nova ambulanca transporto ni rapidis por ne maltrafi ion de lia alveno. Post longtempe ambulanco haltis. Du forte armitaj S.S.-anoj eliris kaj du flegistoj enportis brankardon. Ni vidis la malhelan buklohararon de Jan super la litkovriloj. En tiu terura momento mi komprenis ke ni povas fari nenion, absolute nenion. Kien ni devus iri kun tiu grave vundita viro, ankaŭ se ni pafmortigus la du S.S.-anojn kaj devigus la flegistojn veturigi la ambulancon en la direkto de Harlemo?
"Ho, Jan, Jan," mi aŭdis Hannie flustranta.

Kiam la pordoj sin fermis mi kunprenis Hannie per delikata puŝo al niaj bicikloj. Kaŝe mi ĉirkaŭrigardis. La eblo ke S.D. enfaligis nin en kaptilon vere ne estis tre imaga. Hannie lasis liberan kuron al siaj larmoj.
Pli rapide, pli rapide, mi pensis. Mi pedalis mian veturilon en la direkto de Harlemo. Survoje sur la Amsterdama stratvojo ni estis kontrolitaj. Hannie surhavis kaptukon, ĉar ŝiaj okulfrapaj ruĝaj haroj devis resti kaŝitaj. Oni neniam povis antaŭscii. Ni povis pluiri, ĉar ni havas nenion, ili opiniis. La F.N.-pistolo troviĝis simple en nia poŝo...
Kune ni iris al Frans kaj tiu portis la tute konfuzitan kaj malsanan Hannie al Lien kaj Harm Elsinga. Post kelkaj tagoj mi sciiĝis ke ŝi ekhavis parotiton. Ŝi estis vere morte malsana kaj restis daŭre en sia ĉambreto, sola kun sia malĝojo.

Poste, longtempe poste, ni sciiĝis kiamaniere finiĝis la vivo de Jan Bonekamp.
Kiam post la atenco li, kun ventropafo, tamen provis fuĝi, li frapetis sur la pordo de kelkaj maljunaj virinoj. Ĉi tiuj informis la policon!! Kompreneble tiu alvenis tuj. La tiama polico estis plej ofte 'malĝusta'. La terenpafita Ragout estis policoĉefo kiun la rezistado atencis jam multfoje. Li estis fifama ne nur en la Zaan-regiono.
La malĝusta polico tuj informis la S.D. Tiu provis esplordemandi Jan. Pro tio ke li silentis oni venigis ĉe li dum la sekvinta nokto pretenditan rezistflegistinon, kiu flustris al li ke se li volos averti iun aŭ ion, ŝi povos fari tion. Ankaŭ la vertebraro de Jan estis trafita, li jam estis blinda kaj mortanta.
Li menciis la nomon de Hannie, supozante ke li parolas kun fidinda persono.
Li mortis sub neelteneblaj doloroj.

Tiun saman matenon la S.D. invadis la loĝejon de la familio Schaft. Per granda skipo ili traserĉis la domon. Jam longtempe Hannie ne plu loĝis hejme kaj la sinkaŝantino Filine estis reirinta al Amsterdamo. La gepatroj de Hannie estis arestitaj kaj kiel garantiuloj transportitaj al Vuĥto, kie ili restis malliberaj dum naŭ monatoj.
La haroj de Hannie estis tinkturitaj por preventi rekonadon.
Kiam ŝi ree prezentiĝis ĉe la skipo, ŝi estis tute alia Han ol antaŭe. Maldika, kun malbelaj, malbrile nigraj haroj kaj pala vizaĝo. Neniu tuŝis la temon Jan.

Kiam ni, fremde kaj senkonsile pri nia sinteno, faris la laborpriparolon kun Frans, Hannie petis la plej neeblan taskon. La plej danĝeran laboron oni devis rezervi por ŝi. Ni ĉiuj silentis por ne plimalfaciligi ĉion por ŝi.
Ekstere sur la strato, survoje al unu el tiuj abomenindaj 'taskoj', kiuj bedaŭrinde devis esti farataj, mi flankenrigardis al Hannie. Mi vidis la obstinan vizaĝon de nekonata Hannie.
"Haltu," mi ordonis subite. "Jen, jen mia pafilo! Finu do ĉion nun, damne!"
Mi kriis senpere meze sur la strato.
"Partizanoj ne estas sinmortigantoj, ili almenaŭ pensas pri siaj kamaradoj sen endanĝerigi ilin je tia sensenca maniero."
Sensaĝe ŝi staris sur la strato kun mia pistolo en la mano.
"Aĥ, sufokiĝu," ŝi ekkriis, ĵetegis la pistolon sur la straton kaj biciklis for.
Plorsingultante mi postbiciklis ŝin kaj ni repaciĝis en la jam senfoliiĝanta Haarlemmerhout.
Longtempe ni sidis sur benko apud la ŝildo: ‘Malpermesata por judoj’.

indekso