indekso

22. ‘Ĉi tio estas speciala komisio’

La 5-a de septembro 1944 eniris la historion kiel 'Dolle Dinsdag' (‘Dolle Dinsdag’ = furioza mardo). Tiun tagon multaj Nederlandanoj travivis momentan senton de liberiĝo.
La antaŭenmarŝantaj aliancarmeoj haltis apud la grandaj riveroj. La famo pri tio tamen disvastiĝis kaj kuris antaŭ la armeoj. Multaj homoj kun ruĝ-blank-bluaj flagetoj kaj oranĝkoloraj ornamaĵoj vane atendis la Anglojn kaj Kanadanojn ĉe la alirvojoj de la grandaj urboj. N.S.B.-anoj kaj germanemaj Nederlandanoj rapide fuĝis en paniko. Ekscitita kaj gajega etoso markis ĉi tiun furiozan mardon. Dum unu momento la homoj forgesis la singardon en rilato al la perfiduloj.

El Londono venis, ankaŭ la 5-an de septembro, la dekreto ke princo Bernard fariĝis ĉefo de B.S. (‘B.S.’ = Binnenlandse Strijdkrachten: enlanda militistaro). La kontraŭleĝaj grupoj devas unuiĝi kaj estontece oni devos labori sub komandanto enoficigita de la ekzila registaro. Ne ĉiuj enoficigitaj estroj estis veraj rezistantoj aŭ honestaj Nederlandanoj. Lando kiel la nia havas larĝan gamon da religiaj kaj politikaj konvinkoj, ankaŭ en tiuj jaroj. Kelkaj personoj, kiuj pro siaj gvidfunkcioj en entreprenoj aŭ publikaj servoj estis invititaj fariĝi komandanto, estis kelkokaze malkuraĝaj, ja ankaŭ eĉ naziemaj homoj, kiuj povis senmakuligi sian pasintecon aŭ kaŝkomercadon per nuna aniĝo al B.S.

En ĉi tiu ĥaosa situacio ekestis milhoma armeo, urĝrapide kunmetita. 'Septembro-muŝoj' la veraj rezisthomoj nomis ilin, kaj inter la pli idealisme agorditaj rezistantoj de la unua horo regis amaro.
Ankaŭ nia rezistgrupo devis aliĝi. Pro tio ni ekhavis ankaŭ aliajn kontaktojn kaj estis ofte 'pruntedonitaj' dum armilfaligoj kaj armiltransportoj fare de grupoj ekster la nia. Tiamaniere ni konatiĝis kun grupo da detektivoj de la trajnesplorservo, rekte rangigita sub S.D. Ni estis kunlaborontaj kun ili dum la lasta militvintro kaj -printempo, ĉar ili volis nun oferi siajn servojn al B.S.

Ni estis rekte sub la kontrolo de la regiona komandanto, magistro Sikkel. Ni ja miris ke subite tiel multe da magistroj kaj universitataj diplomitoj troviĝas inter ni, sed nu, granda armeo ne atentas tian flankaferon, ni pensis. Krom la fakto ke en nia grupo regis dividita opinio pri la subite tro malkaŝa manipulado de adresoj kaj multe tro malzorga kontrolado de la antecedentoj de la novuloj, ni ankaŭ sentis nin nesekure. En tiu animstato de ni tiuj detektivoj venis ĝustatempe. Ni volis labori, batali kontraŭ la maljusteco, kontraŭ la senkompata teroro de la nazioj. Kaj ni ekhavis komisiojn, sed ni daŭre kontrolis kaj prikonsideris tiujn komisiojn. Precipe Freddie, Jan, Cor kaj mi iomete malfidis la novajn komandantojn.

Do regule ni biciklis en ĉia vetero de Harlemo al Hago por forporti paketojn. Oni insiste instrukciis nin protekti ĉi tiujn paketojn per nia vivo. "Tio estas speciala komisio," oni certigis al ni. Kiam mi unufoje, malsekega pro la pluvo, malvarma kaj malsata, portis leteron al magistro Engels, mi rajtis stari momenton sur la mato en la vestiblo.
"Atendu momenton, knabino," li diris kaj revenis kun kvaronguldeno(!!) kaj kvar cigaredoj...
Plorante pro la insulto ne esti prijuĝata kiel vera rezistkamarado mi ĵetegis liajn donacojn antaŭ liajn piedojn kaj ĵetfermis la pordon malantaŭ mi. Li ja estis aliĝinta al la rezistado kun tute aliaj motivoj ol mi.

Dum unu el tiuj severaj vojaĝoj Freddie diris subite: "Knabinoj, mi estas lacega. Ni haltu ĉi tie!"
Ni eksidis sur ŝtonan mureton, malsekaj pro la neĝblovadoj.
"Kial ni foje ne malfermu tian paketon?" demandis Freddie. Medite Hannie rigardis al ŝi.
"Jes, kial ne?" ŝi diris.
Kun multe da pacienco mi pene malligis la ŝnuretojn.
Senparole ni rigardis belegajn juvelojn kaj du paketojn da cigareda tabako...
"Damne, ho damne!" mi kriegis kolerege.

Mi volis ĵeti la tutan aĉaĵaron en fosaĵon, tiel mi indignis. Hannie ploris pro kolerego kaj kriis: “Estas ĉi tio, kion ni devis protekti per nia vivo?"
La sinjoroj interŝanĝis cigaredojn, juvelojn kaj aliajn aĵojn kun siaj hagaj vasaloj, per nia devokonscienco, nia idealismo, nia sindediĉo kiel rezistbatalantoj.
Kiam mi petis klarigon, oni rakontis al ni ke oni uzas la aĵojn por subaĉeti S.D.-anojn kaj tiamaniere liberigi niajn homojn...
"Jes, jes," mi diris. Estis la lasta paketo kun sia 'por-la-batalo-tiel-grava' enhavo kiun ni estis forportintaj.
"Ruzuloj ili estas, tiuj belaj knaboj kun la kravatoj," diris Cor.
"Atentu, knabinoj, estas la devizo de Cornelios. En tempo kiel ĉi tiu, ratoj profitas la okazon." (nederlanda esprimo: ratoj estas ruzegaj homoj)

indekso