indekso

23. Lastmomente...

Tiun tagon ni estus donontaj krudan baton al S.D.
Dense kunigataj ni ĉeestis en la malgranda domo en H. Rozen-aleo. Frans dividis la taskojn, denove kontrolis la pistolojn kaj priparolis kun ni la fuĝvojon. Hannie ekiros kun Cor, Freddie kun Frans kaj mi kun malgranda Jan.
Frans maltrankviliĝis iomete. Ni ekiris antaŭ kontortempo.

Ni iris en la direkto de la rivero Spaarne. Ni havis la komision doni la perfidulan meritaĵon al la nederlanda S.D.-ano Smit.
Por ne kapti la atenton ni ludis la konatan rolon de enamiĝinta pareto.
Jan estis multe malpli granda ol mi kaj nia amindumado pasis iomete penige.
Nervoze subridante mi rigardis de tempo al tempo al la antaŭpordo tra kiu Smit estis eksterironta.

Subite tio okazis.
Li surhavis flavgrizan pluvpalton kaj diris ion al sia edzino. Ni rekomencis nian intiman ĉirkaŭbrakadon, kiel eble plej konvinke. Mi sentis ŝpruceton da ŝvito juki laŭ mia dorso.
Smit ĉirkaŭrigardis spionante kaj suriĝis sian biciklon. Mallonge ni atendis kaj tiam, man-en-mane ni postbiciklis lin je sufiĉe da distanco.

"Nun," diris Jan kaj ni pedalis pli rapide. Kiam ni estis proksime de li ni ambaŭ prenis niajn pistolojn. Mi pafis kaj la pafo de Jan eksonis samtempe. La S.D.-ano falis, sed li ankoraŭ ne estis morta. Ni preterpasis lin. Jan turnis sin fulmrapide kaj pafis denove. La virego returnpafis kaj trafis la kruron de Jan. Lame li venis al mi.
Mi levprenis lian biciklon.
“Ĉu vi povas bicikli, Jan?" mi demandis time.
"Jes, jes, foriru!" li kriis.
"Sed li vivas ankoraŭ..!"
Li ne rajtis paroli. Ni denove reiris kaj de sufiĉa distanco Jan celis al lia kapo. Estis trafe. Fulmrapide ni estis ĉe lia korpo, malplenigis liajn poŝojn kaj Jan prenis la pistolon.
De ĉiuj flankoj alvenis homoj.

"For," diris Jan kaj pafis en la aeron. Ni biciklis kiel eble plej rapide, sed fariĝis por Jan ĉiam pli malfacile turni la pedalojn. Mi puŝis lin kaj daŭre postrigardis ĉu oni ne sekvas nin. Feliĉe tio ne okazis.
Mi kondukis Jan al bonaj amikoj, kiuj konsultis amikan kuraciston.

Poste ankaŭ Hannie montriĝis vundita. Mi trafis ŝin ĉe Annie sur la divano, kun neĝblanka vizaĝo. Ni kunportis ŝin sur la biciklo al nia propra kuracisto, mi timis ke ŝi mortos pro sangelfluo kaj forgesis mian kutiman singardon.
"Kie estas la kuracisto?" mi parolis krude al mirigita virino staranta en la koridoro. Ŝi rigardis timigite la pistolon de Hannie kiu elŝvelis el la mantelpoŝo kaj fingromontris supren. Spiregante mi suprenportis Hannie.
Ne estis tre grave, ni alvenis ĝustatempe ĉe la kuracisto.
Post kelkaj semajnoj da ripozo ĉe la afabla familio Ter Horst, Hannie ree estis la sama.
Ankaŭ Jan baldaŭ rebonfartis.

indekso