indekso

24. La knabeto Loetje (Lutje)

La tristan historion de malgranda juda knabo mi sciiĝis unuafoje de la Zaan-regiona kurierino Rietje (ritje). La knabeto estis sinkaŝanta jam dum proksimume ok monatoj en kelo, tute sola. Kiam mi aŭdis ĉi tion mi pensis: En kelo? Ion tian do oni ne faras… Tian knabon oni ja venigu supren? La homoj kiuj loĝigis ĉi tiun sinkaŝanton estis honestaj burĝoj. Verŝajne devokonsciaj civitanoj kiuj pro kredo aŭ konvinko estis komplezaj sinkaŝigi rifuĝinton. Ho, mi ja scias, estas danĝere. Oni ne nur devis atenti pri la nazio, sed ankaŭ pri la personoj kiuj avidas sensacion, kalumniantoj, perfiduloj. Sed infano en kelo..? Mi koleregiĝis pli kaj pli, dum Rietje detale parolis pri ĉi tiu malamiko de la nazioj.

En kunscio de mia komandanto mi trovis alian adreson por li en Bentveld ĉe riĉaj, ĉarmaj homoj kiuj posedis alte ĉirkaŭmuritan ĝardenon kaj ne havis najbarojn. Kun varma kaj agrabla sento mi ekiris por rakonti tion al mia komandanto. Li estis sciiginta al la virino ke la knabeto gastloĝos sur alia adreso, pretende pro sekurecmotivoj. Bedaŭrinde la gepatroj de la knabo ekhavis sugeston pri la subita translokado de sia infano, per kio mia plano fariĝis nefirma. Ili deziris havi sian filon kun si. La seniluziiĝo ĉe la Bentveldanoj, kiuj jam sentis sin kiel nutrogepatroj, estis granda. Konfuzite mi faris mian rakonton. Malĝoje ni adiaŭis kvankam ni vere komprenis ke tiuj nekonataj judaj gepatroj sentas timon kaj indignon same kiel ni.

La sekvantan tagon mi estis kondukonta la knabeton al liaj gepatroj kiuj kaŝloĝis en Hago.
Bone, homoj estas malfortaj kaj kelkfoje fortaj. Malforta mi estis, kiam en la frua mateno mi vidis la knabeton staranta sur la granda malplena placo. Multe tro granda vaska ĉapo kaj tre malgranda valizeto estis ĉio okulfrapa pri li. Mi estis tro emociita por tuj iri al li. Damne, tie do staris malamiko de Hitler! Ho, mi devis batali kontraŭ miaj larmoj, mia kolerego kaj mia nepovo.

Tie li staris, tiel sola kaj konfuzita. Kiel plenkreskulo ĉi tiu kvinjara knabeto devis pretigi ĉi tion. Li diris al mi la sigalvorton kaj per sufokita voĉo mi diris la mian. Ĉu mi iam forgesos tiujn okulojn? Okuloj de maljuna saĝa viro en infanvizaĝo. Neniam mi malamis la naziecon tiel intense kiel en tiu momento. Li diris al mi ke li nomiĝas Wimpie De Wit. Mi sentis mian sangon elflui el mia kapo. Oni ja ne povas montri sian emocion al tia infano? Oni ja male devas kaŝi tiun tre bone - ĉu ne?

"Ha, vi, kompreneble vi nomiĝas Bennie aŭ Sammie," mi diris kun stranga mieno. Kun iomete oblikva rideto li diris al mi ke li nomiĝas Loetje (Lutje).
"Venu, Loe," mi diris, "ni foriru de ĉi tie. Oni neniam povas antaŭscii pri tiuj fi-nazioj." Ni promenis en la direkto de Hout.
Tie estis cervoparko, sed jam antaŭ longe tiuj bestoj malaperis en la kaserolon.
Kiam mi flankrigardis al Loetje, ĉio fariĝis tro emocia por mi. Mi terenĵetis mian biciklon kaj surgenuiĝis ĉe li. Li ĉirkaŭbrakis mian nukon kaj kune ni ploregis.
Sed ni ne povis daŭre ploraĉi tiel. Mi ankaŭ opiniis ke mi traktu lin alimaniere, ne tro ameme, ĉar kiel oni vidas, ni ambaŭ rompiĝis pro tiu.
"Venu, Loe, ni ekiru," mi diris.

Ni purigis iom nian vizaĝon kaj li surgrimpis la biciklon malantaŭ mi. Mi rakontis al li pri nia rezistgrupo, streĉajn kaj ŝercajn aferojn. Estis ja tre malfacile trovi la ĝustan parolmanieron por rakonti ion al kvinjara infano kiu rigardas kiel plenkreskulo.
Mi babiletis nur iomete, daŭre penante retrovi iom de mia bravuro, de mia mio. Mi sentis min treege mizere post tiu eksplodo. De tempo al tempo ni deiris kaj sidiĝis sur la vojborderon. Mi rakontis ke mi kondukas lin al liaj gepatroj. Nu, pro tio li tute vigliĝis. Li ruĝiĝis. Li eĉ ekrakontis propravole:
"Vi sciu, mi havis amiketon, tie ĉe sinjorino K."
Mi rigardis vere senparole pro miro.
"Jes," li ridis, "tie estis museto kaj ĝi venis ĉiun tagon kaj eksidis sur mian manon. Vere!" Li suprenrigardis ĝoje al mi, tre fiere. Tiel li estis vere malgranda knabeto.

Iun momenton kelkaj kamionoj kun Germanoj preterpasis. Unu el la Germanoj ĵetis panpecon al ni, kvazaŭ ni estas bestoj. La knabeto mansvingis returne... Ni manĝis de la pano laŭvice. Kiam ĝi estis formanĝita, mi ekkantis kantetojn. Mi mem havis malgrandan frateton kaj pro tio mi sciis multajn infankantojn.
"Diru," mi demandis al li, "ĉu vi ne scias iun kanton? Nu, kunkantu kun mi." Ni biciklis plue survoje al Hago. Li havis altan ĉarman voĉeton. Laŭtvoĉe ni kantis: "Polly, ons gaan perl toe," sudafrikan kanteton. Nun, post multaj jaroj, mi ne povas kanti ĝin sen aŭdi lian altsonan voĉeton kaj senti liajn manetojn en miaj flankoj, ĉar li sidis tiel plenfide malantaŭ mi. Tiamaniere ni proksimiĝis al la fabrikoj de Sikkens.

Neatendite furioza fajro tondris ĉirkaŭ ni. Grandaj truoj ekiĝis en la pavimon kaj la homoj kiuj estis biciklintaj antaŭ ni, kuŝis laŭ kaj sur la vojo kiel difektitaj pupoj. Brakoj, kruroj, sango, polvo, jes multe da polvo kaj bruo. Ni ne estis rimarkintaj ke kolono da germanaj kamionoj pasis tra sub la viadukton. Ni ne estis aŭdintaj la proksimiĝantajn anglajn bombaviadilojn. La 'tri fratinoj', kiel tiuj anglaj ĉasantoj popole estis nomataj, malfunkciigis la motorojn alte en la aero kaj plonĝe entreprenis la atakon.

Tro malfrue por serĉi ŝirmon! Tro malfrue ankaŭ por mia eta amiko. Grenado estis trafinta lin. Li falis de mia biciklo. Ankoraŭ ĉiam miaj manoj estis fiksitaj al la stirilo. Mi kriegis kaj kriegis. Kiel frenezulo mi biciklis for, hurlanta kiel vundita besto mi pedalis, for de tiu loko. Mi nur haltis kiam iu ĵetis sian biciklon antaŭ min. Li frapis en mian vizaĝon. Ĉie estis sango kaj polvo. Oni kunportis min al domo en la ĉirkaŭaĵo. Oni lavis kaj trinkigis min. Tute sensenta mi kuŝis tie.

Poste mi biciklis returne al Harlemo. Kiam mia kontaktulo aŭdis mian koncizan rakonton, li suspiris: "Jes, knabino, kaj tamen tiuj homoj tie en Hago devos scii kio okazis."

Post du tagoj mi iris la saman vojon. Duonvomante mi preterpasis la fabrikojn de Sikkens. Malsana pro mizero mi prezentis min ĉe la gepatroj de Loetje. Tre mallaŭte kaj plorante mi rakontis al ili la dramon.
La viro perdis sian sinregadon. Kriegante li batis min ĝis lia edzino kaj kelkaj aliaj homoj fortiris lin de mi. Senkontraŭstare mi lasis lin. Mi sentis min tiel kulpa. Poste, kiam li plorsingultis kun la kapo sur la tablo kaj lia kompatinda edzino devis rekonsciigi lin per akvo, mi forŝteliris tre kviete el la domo.

Post kelka tempo V-2 raketo falis sur tiun Hagan kvartalon. Ankaŭ la gepatroj de Loetje estis inter la viktimoj.

indekso