indekso

25. La likvido de H.

Silento ekestis en la grupo post tondra parolado de Frans. La perfidulo de multaj Harlemaj rezistanoj eskapis nin.
"Stultaĵo!" kriegis Frans. "Senokupe vi pasigis la tempon ĉi tie anstataŭ atenti! Mi damne ne povas foresti dum kvin tagoj sen ke ĉi tie regas agrabla pasiva etoso!"
Estis vere. Regis granda senkuraĝeco en la grupo la lastan tempon. Multaj laboretoj kiujn ni entreprenis, estis malsukcesintaj aŭ malsukcesontaj. Aŭ ni ne havis la ĝustajn informojn aŭ la gvatsekvado misiris. Ni havis tre malbonan semajnon post ni.

La milito daŭris tiel longe. Henk estis enamiĝinta kaj spiritforesta. Freddie estis ridema kaj kolerigis nin ĉiujn per sia ĝene ĝusta analizo de nia malsukceso.
Hannie estis medite rigardanta al Freddie. Cor esprimis tute novan blasfemon kaj rulfaris cigaredon. Li cirkuligis tabaksakon kaj cigaredpaperon. Malafable Frans malakceptis lian tabakon.

"Nu, geknaboj, kion ni faru?" demandis Ksander, "daŭre tede ripetadi ĉi tie estas senutile." Li palpebrumis al mi. Sed la malbonhumora etoso ne volis foriri.
Cor rakontis troigitan rakonton pri rezistgrupo en Kromenio. La temo estis, ke en iu urbdomo en la Zaan-regiono oni rulvolvis la malfidindan urbestron en lian propran tapiŝon, buŝoŝtopis lin kaj foriris kun ĉiuj stampiloj, kuponaroj, identigaj paperoj, k.t.p.
Grandega bravuraĵo! Ĝi donis al ni vigliĝon!
"Jen, homoj, ni devas kunordigi multe pli bone," diris Frans. "Freddie devos paroli kun Annie por sciiĝi kie troviĝas la fripono. Annie havas kontaktojn en la tuta Nederlando, ŝi povas ekhavi la informojn." Frans diris tion kun tiom da konvinko ke ni ree ekhavis esperon kapti ĉi tiun murdiston.

Ni devis atendi ankoraŭ longtempe. Semajnoj forpasis. Intertempe la nazioj pliseverigis siajn aranĝojn. La fervojstriko de la 17a de septembro estis la okazaĵo instiga al tio. Nederlando devis esti punata pro tiu amasa rezistado. Oni ekmalgrandigis la nutraĵporciojn. Burĝoj estis forprenitaj de siaj loĝejoj kaj devis gardi ĉe pontoj, konstruaĵoj kaj stacidomoj. Ili devis fosi truojn laŭ vojoj kaj fervojlinioj, tiel nomataj 'logs'. Estis tre malfacile manumi la fosilon kun maldika, malsata korpo. Tiujn, kiuj rifuzis, oni transportis al Germanio.

Nia popolo estis turmentata kaj malestimata kaj nun ankaŭ la malsato kiel nevidebla fantomo krom la timo kaj necerteco eksuferigis la homojn. Kaj ekzistis la perfido.
Perfido pro mono, pro rivaleco, pro malgrandanima kalumnio. La S.D. havis ĉie siajn kunlaborantojn.
La fantomo de la timo estis ĉie. La kontraŭleĝa gazetaro provis kuraĝigi. Kurierinoj portis la gazetojn al malproksimaj distriktoj, en ĉia vetero, laŭ la kontrolejoj de la nazioj, tra paflinioj kaj bombadoj.

Ĝuste en tiu tempo de mizero kaj manko la fortika amikeco de nia grupo estis des pli firma kaj des pli batalpreta.
Finfine Freddie alportis la sciigon ke oni rimarkis kvaron da S.D.-viroj en la ĉirkaŭaĵo de Driehuis. Unu el ili havigis al si amatinon en Sud-Harlemo. Freddie ekinformiĝis. Ŝi malkovris ke la fripono koncernas iamaniere la proviantadon. "Ni donu al li kuketon de propra pasto, la fripono," ŝi diris.

La listo de viktimoj estis fariĝinta pli granda kaj ni ĉiuj hontis iom ke ni lasis okazi tion. Li devis malaperi. Per Kees, polica esplorservisto, ni sciiĝis proksimume kiuhore la fripono estas hejme. Freddie estis aranĝinta la tuton. Ĉiun agadon kaj ĉiun adreson kiun la perfidulo vizitis, ŝi notis ĉiuhore, tiel ke Hannie kaj mi sciis precize la horon por viziti lin.
“Ĉu li havas infanojn?" mi demandis al Freddie.
"Kompreneble ne, tiu fripono ne havas tempon por io tia," ŝi diris malestime.
En nia ĉambreto ĉe familio Elsinga Hannie beligis sin. Amare mi rigardis al ŝia brosado kaj pudrado de la vizaĝo. Neniam okazo agrable eliri, neniam okazo danci, neniam ŝanco esti ĉirkaŭbrakita de knabo. Ĉio ŝajnis tiel senutila, la ŝminkado, la beligado. Por la morto, mi pensis. Post nelonge povus veni la fino.

Malafable mi donis la signon por foriri. "Ni alvenos tro malfrue por tiu fripono, se vi daŭrigas tiamaniere."
Sed oni ne povis kolerigi ŝin.
"Truus, mi mortos pura kaj bela, mia kara," ŝi diris dramece. Ŝi prenis sian pistolon kiun mi jam estis kontrolinta por ŝi. "Preta!" ŝi diris, "ek al nia S.D.-amiko, ni sentigos lin kion signifas esti perfidulo, homĉasanto."
Decideme ŝi prenis sian tekon kaj ni iris malsupren. La familio Elsinga sidis ĉirkaŭ la lernejtasko de la filo Ruud.
"Saluton, ĝis baldaŭ!" diris Hannie. Mallerte mi svingsalutis en la direkto de la familio. Mi ne estis en la animstato por esti afabla.

Ni biciklis al la loĝejo de H. Freddie estis sur sia posteno. Ĉiam oni povis esti certa pri tio. Se Freddie dirus: "Mi estos tie je la kvina," ŝi estus tie.
Kun pala vizaĝo pro la streĉiteco ŝi atendis nin. Ni ŝajnigis kvazaŭ ni ne vidus ŝin kaj iris rekte al numero dek kvar. Hannie sonorigis. Antaŭe ni estis ripetintaj kion ni diros. Kiam virino malfermis la pordon, Hannie demandis pri H.
"Rilate al nutraĵtransportado el Frislando," ŝi postkriis la virinon, kiu jam trenmarŝis internen. Ni aŭdis H.-on grumblanta ke oni ne ekĝenu lin ekster labortempo, post kio li envenis la koridoron kun mieno de mishumora infano.
Samtempe ni ambaŭ pafis. "Murdinto!" mi kriegis al li. Ni prenis niajn biciklojn kaj forrajdegis kiel frenezuloj.
"For! For!" mi kriegis al Freddie, kiu havis la taskon protekti nin kontraŭ eventualaj persekutantoj. Senspire ni alvenis sur la fiksitan lokon ĉe Spaarne.

La vespero estis silenta kaj la arboj laŭ Spaarne staris kiel delikataj akvafortoj konturitaj en la akvo.
"Ni sukcesis, infanoj," flustris Hannie. "Estas denove unu kanajlo malpli."

indekso