indekso

27. La leciono

"A glass of water," Hannie igis Freddie kaj min laŭte kaj klare postdiri kaj ripeti la anglajn frazojn. Ĉiujn liberajn horojn kaj ĉiujn eblojn ni uzis por ekscipovi la anglan lingvon.
"Vere, vi estas sufiĉe inteligentaj por lerni," asertis Hannie.

De la kaŝadresa patro de Hannie ni ekhavis paperon kaj krajonojn. Li mem estis instruisto kaj li plezuris ke ni spitas la malvarmon en la mansardo de Hannie por povi lerni kun eble plej koncentrita atento. Post kelkaj monatoj ni jam povis kune kun nia severa instruistino tralegi la anglan libreton ‘Ten days that shook the world’ (= dek tagoj skuintaj la mondon.) Kelkfoje Freddie kaj mi devis kaŝe ridegi. Kiam ni vere ne komprenis ion pro la tro politika lingvaĵo, kiu certe en ĉiu lingvo kelkfoje estas tre malklara, ni ricevis malmildan riproĉon: "Ne tiel infanece! Vi ridu poste, nun ni studas," estis la komentario de Hannie.

Tamen ni malkovris ke lerni estas agrable kaj dum unu el tiuj malfacile trastudeblaj lecionoj, Freddie donis senpere spontane al nia instruistino membakitan buterpanon, kiun ŝi estis konservinta ŝpareme.

"Jen, pro ĉiuj viaj penadoj pri ni," ŝi diris kaj metis la buterpanon ĉe Hannie.
"Ha, freneza Freddie, tio ja ne necesas," diris surprizita Hannie, "sed kiel ĉarme vi agas."

Triope ni formanĝis la buterpanon; Hannie ĉiam dividis ĉion. La buterpano estis bongusta ĉe la surogata teo kiun sinjorino E. estis suprenportinta al ni sur pleto.
"Kial vi volas instrui al ni ankaŭ la germanan?" demandis Freddie.
"Nu, vi do bezonas tion," respondis Hannie. "Cetere," ŝi daŭrigis, "estas ankaŭ la lingvo de Heine."
Kaj vidante niajn demandajn vizaĝojn: "Kaj de Karl Liebknecht, Rosa Luksemburg, Telemann, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Vi ne pensu tiel nigre-blanke. Pro tio la mondo difektiĝos."

La sekvantan tagon ni komencis la unuajn germanajn lecionojn...

indekso