indekso

28. Fake Krist

En venta oktobrotago Freddie kaj mi staris en la ĝardeno de la loĝejo de Mari Andriessen, nia stabejo. Du nigraj korvoj gaje grakis inter si, kvazaŭ ne ekzistus milito.
"Al kio vi rigardas?" demandis Jan, alvenante kun Hannie. "Aviadiloj?"
"Nigraj korvoj," respondis Freddie.

Melankolie mi rigardis la maljunajn arbojn kies senfoliiĝantaj branĉoj siluetiĝis kiel grandaj senesperaj manoj en la aero. La milito ĉiam ne finiĝis. La tagoj daŭris longe kaj mia deprimo fariĝis pli intensa. Hieraŭ vespere ni aŭdis la konsternan sciigon: Henk mortis.
Henk de Ronde havis dek naŭ jarojn. Li estis filo de markapitano, studento kaj intensa kontraŭfaŝisto. Knabo, kiu iam konfesis al mi ke lia patro estos fiera pro tio ke nun ankaŭ lia filo defendas la landon kontraŭ la nazihordoj.

“Ĉiam mi havis kveleron kun mia maljuna sinjoro," li rakontis, "sed tamen ni ŝatis unu la alian (‘maljuna sinjoro’ = patro). Mi dezirus foje paroli kun li nun, vi sciu. Mi pensas ke nun li ja komprenos min."
"Jes, aŭ vi komprenos lin," mi replikis. Li ridis iom amare. Lia nostalgio estis vera, mi vidis.
“Ĉiuokaze mi opinias ke nun ni troviĝas je la sama ondolongo," li diris. Dolorige liaj vortoj trairis min en ĉi tiu momento.

Henk, enfalinta en kaptilon. Ni sciiĝis per 'ĝustaj' policanoj kiamaniere tio okazis. Hieraŭ vespere 'granda Pier' eksplikis ĉion.
Henk estis pasiginta iom da tempo ĉe la loĝejo de Fake Krist, fifama S.D.-ano. Fifama li estis pro siaj senkompataj esplordemandadoj akompanataj de kruelaj turmentadoj kaj ĉantaĝo. Kiam, ekzemple, dum esplordemando de rezistviro, ĉi tiu ne volis diri kie troviĝas lia frato, oni iris por preni lian malgrandan filon kaj turmentis la infanon antaŭ la okuloj de la patro. Henk tre volonte deziris elimini ĉi tiun torturanton. Evidente lia atenco ne estis sufiĉe bona kaj Krist mem arestis lin en la strateto apud sia loĝejo. Henk ne havis eblon preni sian pistolon; la ruza policano estis tro rapida.
En la Euterpe-strato, kie S.D. havis sian stabejon, Henk liberigis sin perforte kaj fuĝis. Hajlo da kugloj finis lian vivon.

Ni ĉiuj estis konsternitaj pro tio. Ni, la knabinoj, ne hontis pro niaj larmoj. Ni estis preskaŭ nekonsoleblaj. Cor, nia bona Cor, prenis nin ĉe la ŝultroj kaj ĉirkaŭbrakis nin kiel patro.
"Ni donu lecionon al tiuj faŝisthundoj. Ĉu ne, knabinoj?"
Li eligis kelkajn laŭtajn blasfemojn kaj strange, tio nin senpezigis. Mi mem konjektis ke ĉe la konstrulaboro lia lingvuzo certe estis ankoraŭ pli spicita.

Kaj nun ni staris en la ĝardeno, atendantaj Frans, kiu ekhavos telefonmesaĝon kiam Krist devos esti likvidita. Freddie estis kolektonta tiutage la donitaĵojn pri tempo, ebla gardo kaj vojplano, io por kio ŝi havis specialan talenton. Ŝi vere ne pretervidis iun ajn detalon. Vespere jam ŝi perfekte elpensis ĉion.
Hannie kaj mi ekiris frue la sekvantan matenon. Cor antaŭe ekstre kontrolis niajn pistolojn. Jan estis desegninta la fuĝvojon por ni.
"Nenio plu povos malsukcesi," mi decidis optimisme. Ni ekiris, memfidaj kaj sufiĉe trankvilaj. Sur la ponto apud Wester-kanalo ni haltis. Ni babilis iomete kaj intertempe rigardis kiaj statas la aferoj. Ĉi-foje ne rajtos malsukcesi. Ni ambaŭ pensis pri Henk.
Aktorado tamen ne estis la ŝatokupo de Hannie.
"Vi ekridu de tempo al tempo," mi korektis ŝin.
"Mi ne kapablas nun!" ŝi paroleksplodis sufiĉe akre.

Momenton ni rigardis unu la alian kaj ni ambaŭ sciis ke estas pro Henk ke la tiel nomata senafekteco forestas ĝuste hodiaŭ. Subite la okuloj de Hannie mallarĝiĝis. Mi metis mian manon sur ŝian stirilon.
"Diru nenion, ili estas tie," mi diris kaj tiam: "Nu, ĉu vi biciklos iomete kun mi?"
Mi diris tion laŭte, sed tamen ne tro laŭte. Ĉio devis ŝajni normala. Hannie aspektis preskaŭ vere duba ĉu ŝi faros tion kaj kapjesis tiam abrupte: jes.
Ni biciklis renkonte al Krist kaj lia gardanto Knor - tiun nomon elpensis Freddie. Tondrante sonis pafo kaj ankoraŭ unu. Mirigite ni fiksrigardis falantan Krist. Lia gardanto estis forbiciklinta kaj faligis sin de sia biciklo. Li malriglis tuj sian pafilon. Spionante li ĉirkaŭrigardis. Ni estis tre proksimaj kaj povis senpere pafmortigi lin. La devizo tamen estis: 'Nur Krist', do ni devis toleri ke Knor kun ĉirkaŭirantaj movoj iris al sia mastro kaj akre ordonis al ni averti kuraciston.

Senmove ni estis starintaj tie.
"Jes sinjoro," mi kriegis. "Mi tuj iros."
Mi biciklis kun Hannie tuj malantaŭ mi al krieganta virino, kiu montriĝis esti la amatino de Krist.
"Eniru tuj!" mi kriis. "Oni pafas! Ni avertos kuraciston kaj la policon."
Furioze kaj konsternite pro tiu neatendita turniĝo en la scenaro ni biciklis preter Krist kiu kuŝis parte sur la trotuaro, parte sur la trotuarrando.
"Kanajlo. Malpura kanajlo," mi balbutis.

Aliaj rezistgrupoj estis transprenintaj nian laboron, ni komprenis. Henk estis venĝita de aliaj. Kunordigi estis ĉiam malfacile en la kunigo de la rezistgrupoj. Rezistgrupo en Haarlemmermeer estis ordoninta al Zwarte Kees (Nigra Kees), eksperto per la karabeno, likvidi Krist. De fenestreto de la katolika knabolernejo ĉe la angulo de Wester-kanalo kaj Lejdena kanalo, Kees mortpafis la S.D.-ekzekutiston per du celtrafaj pafoj. Sian karabenon li kaŝis en la pianon kiu staris en la gimnastikejo.

Tra la tuta homsvarmado kaj homamasiĝo kaŭzitaj de la morto de Krist, la gimnastikinstruisto penefaris al si vojon al la lernejo. La knaboj estis bruaj kaj kriemaj post ĉio kion ankaŭ ili vidis. Kiam la instruisto ektuŝis la unuajn klavojn por montri la ritmon de iu ekzerco, eksonis stranga, malbrila sono el la instrumento. La instruisto levis la kovrilon, rigardis kaj tuj mallevis ĝin ree.
"Knaboj, vi povas iri hejmen. Mi sciigos al viaj gepatroj kiam vi ree devos veni en la lernejon."
Laŭta hurao sekvis. Brumoviĝante kaj petolante la knaboj foriris, ĝojaj pro ĉi tiu bonŝanco. Ankaŭ la instruisto foriris rapidege. Li sin kaŝis tuj.

La sekvantan tagon estis multa moviĝado ĉe Wester-kanalo. En la lernejo oni jam trovis la pafilon. Kvar domoj apud la lernejo estis bruligotaj. La loĝantoj rajtis kunpreni nur kelkajn vestojn. Oni faris flamantajn torĉojn el la kvar domoj. Burĝoj, preterirantaj la katastrofan lokon, estis devigataj alrigardi kiel la detruo estas farata, sed la nazio opiniis ĉi tion ankoraŭ ne sufiĉa.

Posttagmeze Freddie, Hannie kaj mi ekhavis la ordonon iri al la ĉirkaŭaĵo de Wester-kanalo. Hannie kunportis malnovmodan fotilon. Pene ni estis akirintaj filmrulaĵon.
Freddie estis ekhavinta lokon malantaŭ la fenestro en iu domo. La fenestro estis transe de Lejdena kanalo. Mia komisio estis desegni kelkajn portretojn de la komandantaj oficiroj. En mia libertempo mi estis iomete lerta per la desegnokrajono kaj mia komandanto pensis ke mi povas fari tion simple.
La rezistmovado atendis pli da reprezalioj en la formo de pafmortigado de malliberuloj. Kune kun multaj aliaj rezistuloj ni devis noti la matrikulojn de la militistaj kamionoj alvenontaj al Wester-kanalo.

"Poste," diris la komandantoj, "poste ni responsigos tiujn oficirojn." Konscience ni faris la laboron kiel eble plej bone. Oni malpermesis al ni porti armilojn en tiu momento. Estis feliĉe, ĉar ĉe alveno Freddie kaj mi estis severe kontrolataj de la ĉeestantaj nazioj. Hannie antaŭvidis tion kaj eskapis la kontroladon per elekto de alia vojo. Ŝi havis la fotilon!
Malgraŭ nia atenteco ni tamen ne estis rimarkintaj ke veturiloj kun malliberuloj alvenis. Konsternite ni vidis ke homoj katenitaj unu al la alia estis kiel spektaklo montrataj al la kunpelitaj preterirantoj.

Ni ne povis moviĝi. Ni ankaŭ ne plu konsciis ke ni devos desegni kaj fotografi. Mi tremis sur miaj piedoj kaj pripensis ke ni estas nearmitaj. Infanoj estis malafable riproĉataj kaj malaperis kurante. Timigite ni premis nin unu al la alia. Ondo da profunda emocio ekkaptis nin vidantajn la virojn. Nerazitaj kaj maldikaj ili estis. Mizere vestitaj. Multaj el ili duonfalis kiam ili estis kondukataj al la strio da herbo.
Ni komprenis ke baldaŭ, post la pafado, por ili neniam plu venos 'poste'. Ili ne plu vidos la sunon, ili ne plu sentos la venton. Manpremo de la apuda kamarado ne estos sufiĉa por forpreni la morttimon.
Komando sonis kaj profunda silento kaptis nin. Niaj gorĝoj estis kunpremitaj kaj tra nebuleto da larmoj mi vidis ilin, niajn knabojn. Dio, kiel teruraj, tombaj minutoj estis.

En ĉi tiu harstariga silento kiu estis interrompita de plorsingulto, ekkantis maljuna, rompita virvoĉo la Wilhelmus (nederlanda nacia himno). Lia kuraĝa omaĝo al la ligitaj viroj estis superbruita de la salvo de la pafiloj. Tiu milobla eĥo kontraŭ la muroj de la Bavo-katedralo superŝutis nin kiel fatala fulmotondro.

indekso