indekso

29. Perfidulo

En IJmuiden (Ejmeŭjdn) kaj Velseno-norda Ko Langedijk (Langedejk) estis konata porsinjora frizisto. Li havis prosperantan butikon kaj lia stil- kaj frizmetodo estis la plej nova. Kio ekokupas tian viron, oni demandas sin, cedi tiel bonan vendejon por posteno ĉe la (malĝusta) polico!
Aŭskultante la rakontojn kaj kaŝajn kontraŭ-germanajn diraĵojn de siaj klientoj li jam baldaŭ kontraŭ-decidis doni informojn al la germana polico interŝanĝe por mono. Pro tio li ne malprofitis. Jam post nelonge li vestis sin per la malamata uniformo kaj havis ankaŭ konkubinon (Willy van der Meyde). Li forlasis la komercadon kaj lia senkompata labormetodo havigis al li baldaŭ malamatan kaj timatan nomon.
Diversfoje jam la rezistmovado, i.a. Jan Bonekamp, faris atencon al li. Bedaŭrinde sen multe da rezulto. Ankaŭ ni, Hannie, Freddie kaj mi havis lin sur la kandidatlisto por likvido.

Freddie, el nia trio ĉiam unue rekonante situaciojn kaj personojn, alvenis tute senspire por anonci al ni ke ŝi vidis 'Ko kaj lian amatinon', promenantaj en Grote Hout-strato en Harlemo. Evidente ili estis iomete senokupe promenetantaj, ĉar ili kunhavis siajn biciklojn.
Ni iris kun Freddie, kiu gvidis nin tra la tuta urba centro kaj finfine, jes, jen estis la fripono! Freddie donis nerimarkite signon al ni kaj restis mem en la proksimo por interveni se necese. Domaĝe ke ŝi havis nur 6.35 pistoleton tiun momenton. Oni ne povas fari multon per tiu. Bedaŭrinde ni havis kronikan mankon je bonaj F.N.-oj (9 mm pistoloj), kiuj estis pli trafkapablaj sed ankaŭ multe pli grandaj kaj pli malfacile kaŝeblaj. Estis ja malagrable por Freddie, ĉar kvankam ŝi estis malaltkreska, ŝi malcedis pri sia laboro. Sed nun ŝi ne povis kuniri.
"Ne, do, tio vere ne eblas, estas tro okulfrapa tia procesio," mi diris. Hannie jam senpacienciĝis: "Venu do, alie li estos denove for." (Tio okazis al ni jam dufoje.)

Ni ĉiuj estis tre nervozaj. Ĉi tio ne plu rajtis malsukcesi!
Freddie forveturis por inspekti ĉu ne estas danĝero, ne nazioj aŭ polico en la ĉirkaŭaĵo kaj ni persekutis Langedijk. Hannie sidis malantaŭ mi sur la biciklo, ĉar ŝia biciklo havis truitan pneŭon. Tio okazis multfoje, ĝi konsistis el pli da kaŭĉuktranĉoj ol pneŭo.
Apud la viadukto ni vidis la paron.
Ni devis proksimiĝi al ili ĝis du aŭ tri metroj por esti trafkapablaj kaj ni devis atendi, ĉar lernejinfanoj estis promenantaj tie kaj se tia kanajlo pafus returne, ili povus esti trafataj.

Sur la ponto, ĝuste pasinte la konstruaĵon de la Labora Konsilantaro, mi donis la ordonon: "Pafu." Tion oni imagu tiamaniere: oni sidas kune sur biciklo, pro kio oni ĉiam iomete ŝanceliĝas, mi devis stiri per unu mano, per la alia pafi. Mia brako sufiĉe alten por ke Hannie povu pafi trasub ĝin. Facile diri ĉion, sed malfacile fari!

Hannie unue pafis, sed ĉe la dua pafo ŝia pistolo rifuzis.
"Damne," ŝi blasfemis tutkore - kaj verdire ŝi neniam blasfemas. Senpere ŝi volis forĵeti sian pistolon.
"Ne faru!" mi kriis, "provu ankoraŭfoje!" Mi mem ankaŭ pafis. Hannie pafis denove kaj la kanajlo kuŝis sur la trotuaro. Lia konkubino kriegis seninterrompe. Per unu movo mi turnis la biciklon. Hannie ree saltis malantaŭ min. Kiam ni forveturis, amasiĝis la homoj. Ĉie oni pendis el la fenestroj kaj fulmrigarde mi vidis oficejan personaron elvenanta el la konstruaĵo de la Labora Konsilantaro.

Intertempe la Germana Verda Polico estis informita, kaj per la pafoj kaj ĉar ili havas konstruaĵon ĉe Kenau-parko, tuj malantaŭ Bolwerk, kie nia operaco okazis (‘Bolwerk’ = antikva remparo).
Ĉio iris tiel rapide ke ni ne havis tempon por ordigi la aferojn, t.e.: serĉi bonan fuĝvojon, reiri por vidi ĉu ni faris bone aŭ ĉu ni devus pafi finfaran baton kaj forsendi la publikon por malebligi eventualajn reprezaliojn. La nazioj nome amuziĝis ĉe tia okazaĵo devigi la homojn rigardi kiel ili terenpafas senkulpan personon el la publiko kiel fortimigan ekzemplon.

Mi ne rimarkis ke virino, staranta antaŭ la pordo de sia loĝejo, rigardis rekte en mian vizaĝon. Poste ŝi donis al la (malĝusta) polico mian kompletan personpriskribon.
Feliĉe mi ankaŭ ne vidis ke mia avino ĉeestis ĉi tiun atencon. Abomeninda sperto por ŝi, malgraŭ ke ŝi fieris pro ni en sia koro. Ŝi mem havis sinkaŝantojn en sia loĝejo kaj el sia domo la kontraŭleĝa Waarheid estis disvastigata por la sekcio Santporto.

Hannie rimarkis ke la 'Grünen' alvenas (‘Grünen’ = Verduloj). Ili alvenis per motorciklo kun kromĉaro. Zigzagante mi biciklis ankoraŭ pli rapide kaj alvenis ĉe la alia viadukto. Ni estis eskapintaj. Mi ne plu havis spiron kaj debicikliĝis. Hannie transprenis la biciklon. Mi fingromontris al la kafejo 'Spoorzicht'. Ne estis tempo por rekonsciiĝi iomete. Pro sperto ni sciis ke tuj la tuta najbaraĵo estos barita.
Hannie estis demetinta sian kaptuketon kaj skue ordigis siajn harojn. Mi demetis la frenezan ĉapon kiun mi plej ofte portis dum 'agadoj' kaj ĉirkaŭnodis tuketon. Tiamaniere ni tamen aspektis diferencaj.

Apenaŭ ni estis en la kafejo kiam la 'Grünen' preteriris kaj ekbaris la stacidoman placon. Vere strange, ke ni estis tiel ekscititaj, tiel plenaj de streĉo ke ni ankoraŭ ne konsciis ke ni estas en kaptilo.
En la kafejo estis kvar viroj kiuj kartludis ĉe tableto, kaj la trinkejestro (konata kiel kaŝkomercisto kaj nefidinda por la kontraŭleĝeco) staris malantaŭ la bufedo. Mi iris al li kaj diris: "Donu al ni brande gargaritan glaseton da akvo. Mi pagos vin sufiĉe!"
"Kial?" li demandis.
"Vidu," kaj mi aperigis parte mian pistolon de sub mia mantelo. "Memoru, kiam post nelonge nazioj envenos kaj demandos kiom da tempo ni jam estas ĉi tie, vi respondu: minimume unu horon, komprenite? Ni estas en danĝero kaj se iu devos fariĝi viktimo, ankaŭ vi estos viktimo. Ĉu vi komprenas? Silentu!"
Li ne plu diris ion. Li fiksrigardis nin, tute konsternite. Per la kapo mi donis signon kaj li prenis la brandoglasetojn. Hannie kaj mi iris al la necesejo kun ŝiaj ŝminkaĵoj. Tie ni ŝminkis nin vulgare, iomete senorduline. Tiel maskite ni ree eniris la kafejosalonon.

Ni eksidis sur benkon kontraŭ la muro. Antaŭ ni staris granda lego-tablo. La trinkejestro metis la glasetojn antaŭ nin. La viro aspektis kadavropala. Ni bruligis cigaredojn kaj komencis senti nin iomete malpli ekscititaj.
Unu el la kartludantoj rimarkis nin kaj donis signon al sia kunulo, sed antaŭ ol li povis diri ion, mi aperigis mian pistolon kaj diris: "Gesinjoroj, ni estas en danĝero. Estas plej bone ke vi kontinuu kartludi kaj ŝajnigu kvazaŭ nenio okazus ĉi tie. Mi jam komprenigis tiun sinjoron (mi kapjesis en la direkto de la ekscitita, nervoza trinkejestro) ke ni estis drinkantaj ĉi tie jam minimume unu horon. Se ni rimarkos ke unu el vi provas perfidi nin, tiam vi ĉiuj mortos! Se ni devos morti, vi kuniros!"
Pro niaj mienoj ili komprenis ege bone ke ĉi tio ne estas ludeto. Post ĉi tio tiuj kompatinduloj ludis nur laŭ la ŝajno kaj mi pensas ke ili ne plu povis distingi inter bubo kaj aso!

Subite la nazioj eniris. Kun kaskoj sur la kapoj kaj aŭtomataj pistoloj sur la brustoj. "Sub la benkon," mi flustris al Hannie kaj ni piedbatis niajn pistolojn sub ĝin. Tuj ni aktoris kvazaŭ ni estas ebriegaj. Post la glaseto da akvo ni prenis glaseton da brando. "Faru nur, Han," mi diris, "trinku, tio estas bona por niaj nervoj. Kaj ankaŭ ni devas odoraĉi kiel ĝi."
"Saluton, Heinz," mi diris al unu el tiuj viregoj, kaj ridegante mi faligis min kontraŭ lin. Li forpuŝis min de si kun naŭza mieno. Kaj ni daŭre ebrie ridis kaj intertempe atentis la kartludantojn kaj la trinkejestron. Ni ĉiuj devis montri niajn identigilojn. Post multe da serĉkaptado mi transdonis ĝin al la oficiro, ĉar la nazio kiu ne ŝatis mian karesemon kontrolis la identigilojn de la kartludantoj. Ekstere, sur la stacidoma placo, nun alvenis multe da veturilaro. Kamiono kun kaskaj nazioj kaj motorcikloj kun kromĉaroj bruegis tien kaj reen. La oficiro iris al la trinkejestro. La eksterdoma bruo superbruis ĉion, tiel ke mi nur per lia kapskuo povis kompreni ke la demando devis esti ĉu ni troviĝas ĉi tie nur mallongtempe.
Mi ree rampis sur la benkon, apogis mian kapon en mian manon kaj per la alia mano mi serĉkaptis mian pistolon.

Feliĉe la nazioj foriris. Ni svingsalutis ilin fuŝparolante.
Apenaŭ ili estis ekster la pordo kiam mi svenis. "Truus, Truus, ne faru," kriis Hannie. La trinkejestro tuj alvenis kun glaseto da akvo, eble li tamen kunsentis iomete kun ni.
Ili ankaŭ ĵetis akvon en mian vizaĝon.

Post kvaronhoro ni eliris por esplori. Iam ni devos ja foriri. Sed ĉio estis barita. Ĉie troviĝis kontrolejoj. Feliĉe por ni staris sur la angulo nia 'Heinz'. Ni kriegis: "Hu hu, Hejnzi, ni iru al la Mutti!"
Ne reago sed tamen ni faris bone, ĉar 'Heinzi' lasis nin preteriri. Li ja volis liberiĝi de ni.

Ni decidis ne iri al nia kaŝloĝejo. Oni neniam risku. Hannie diris ke ŝi havas la ĉambroŝlosilon de flegistino kiun ŝi konas. Tien ni povis iri. Mi estis lacega kaj opiniis tion bona ideo. Estis proksime.
"Mi ne kuniras," diris Hannie, "ĉar tiu ĉambroluigantino konas min kaj scias ke miaj gepatroj estis garantiuligitaj pro la atenco kiun mi faris kun Jan. Ŝi morte ektimos kiam ŝi vidos min. Kiam vi estos tie, vi enirigos min post kelka tempo. Sed faru tion silente! Ŝi devas ne vidi min!"

Mi iris tien kaj sonorigis ĉe tia malhelverda grandega pordo. Sonis babuŝoj, giĉeto en la pordo malfermiĝis kaj voĉo demandis kiu mi estas.
Mi diris tre dece: "Bonan tagon, sinjorino, mi estas amikino de flegistino H. kaj mi estas same flegistino. Ŝi donis al mi la ŝlosilon de sia ĉambro ĉar ŝi povis kompreni ke post biciklado el Groningen mi ne povos alveni ĝustatempe en Hagon. Tial mi povas uzi ŝian ĉambron dum unu nokto."
Sinjorino K. grumblis: "Mi ne scias pri tio, neniu rakontas ion al mi. Nu, do envenu."
Kvar rigliloj estis forigitaj de la pordo, la ŝlosilo estis turnita kaj ĉeno tintis malsupren. Mi rigardis ĉion iomete maltrankvile. Tio fariĝos malfacila laboro, mi pensis.

Mi povis meti mian biciklon en la domon. Sinjorino K. rigardis min tre kritikeme kaj tio ne estis tre stranga, ĉar mi ne kunportis valizeton aŭ iun alian pakaĵon. Mi havis treege putinan ŝminkon, miaj vestoj ne estis tre dignaj kaj de unu el miaj ŝuoj la plandumo pendis nefiksita. "Mi opinias iomete stranga," ŝi diris, "nu, venu kun mi."
Ni trairis longan koridoron kaj supreniris grandan larĝan ŝtuparon. Mi nombris la ŝtupojn kaj atentis la krakadon, ĉar tiuj estis aferoj pri kiuj oni devas konsideri. Sinjorino K. malfermis la ĉambron per la ŝlosilo kiun mi donis al ŝi. Mi ĉirkaŭrigardis, flaris karakterizan maljunulinan odoron kaj sidante sur la litrando ekrulfaris cigaredon por iomete ordigi miajn pensojn.

Hannie staris kaŝite en la arbustoj de la publika ĝardeno sur la Park-aleo. Ŝi certe jam staris tie tre longe, ĉar daŭris iom da tempo antaŭ ol mi kuraĝis malfermi la pordon kaj ŝteliri malsupren. Ŝvitante mi staris fine malantaŭ la pordo. Feliĉe la ŝlosilo ankoraŭ troviĝis en la seruro.
Mallaŭte mi ŝovmalfermis ĉiujn riglilojn, nur tiu ĉeno…, kion ajn mi provis fari, tiun fiĉenon mi ne povis malligi. La pordo malfermiĝis nur malgrandfende. Mi svingsalutis per mia brako ekster la pordo kaj flustris mallaŭte: "Psst, Hannie, ho hu ho, Han!!" Finfine venis Hannie. Estis ridinda situacio.
"Kion ni faru, mi ja devas eniri," subridis Hannie. Denove mi fingrumis kun la ĉeno, kompreneble kaŭzante tro multe da bruo, kaj jen tiu patrino envenis la koridoron.
"Unue ĉi tio, poste tio. Kion vi faras nun?" ŝi kriis kolere. "Nu," mi diris kiel eble plej timide, "ankaŭ mia amikino volas eniri." Tiam ŝi malligis la ĉenon de la pordo. Unue ni vidis radon, tiam aperis la tuta biciklo kaj poste ĝoja Hannie, tutsimple dirante: "Saluton, sinjorino K."
Neniam mi vidis iun senkoloriĝi tiamaniere. Estis kiel filmo. Vere rigidiĝinte ŝi rigardis al Hannie kun mieno kvazaŭ: "Ho, ho, ho, murdintino sub mia tegmento." Neniun ajn sonon ŝi povis eligi. Ŝi nur montris supren per etendita brako kaj kun grandaj timokuloj. Hannie mordis sur siaj lipoj. Alveninte supren ni ekridegis. Hannie estis nekvietigebla, mi neniam spertis ŝin tia. Ankaŭ la streĉiteco kaŭzis tion, kompreneble.

Ni ne dormis multe tiun nokton, sed ni fumis des pli. Ne estis lampo en la ĉambro, ni ne sciis kie troviĝas la necesejo kaj ni havis nur unu litkovrilon. Venis momento kiam ni devis maltrinki. Mi altrenis seĝon kaj metis ĝin antaŭ la lavujon. Por ne ŝoki sinjorinon K. mi malfermis la kranon. Bedaŭrinde iomete tro forte, pro kio la akvo supren gut-ŝprucis batadante kaj malvarmige…! Hannie ĝislarme ridegis. Poste ŝi maltrinkis el la tegmentfenestro. Ankaŭ freneze se vidi.

Matene, tre frue, ni provis foriri nerimarkite. Sed jes, tiuj ĉenoj, rigliloj, k.t.p. tamen faris tro multe da bruo. Sinjorino K. envenis la koridoron en ia Dickens-noktoĉemizo. "Nu, mi opinias tion skandalo kaj mi diros al flegistino H. ke se mi scius ĉi tion, ŝi neniam ekhavus permeson doni la ŝlosilon al iu. Vere estas skandalo, fi!!!"
"Trankviliĝu," diris Hannie, "sed mi avertas vin, sinjorino K., parolu kun neniu pri ĉio ĉi. Tamen mi afable dankas vin."
Ni foriris kaj tra ĉiaj trairejoj kaj stratetoj, kiel eble plej multe evitante la pli grandajn stratojn, ni iris al la stabejo. Tie ni sciiĝis ke Ko Langedijk ankoraŭ vivas. Sed por la resto de la milito li estas eliminita kiel homĉasanto.

indekso