indekso

3. Kampadi

La milito aĝid jam unu monaton kaj la ĉiutaga vivo pluiris, kvankam kun multaj incidentoj kaj malfacilaĵoj. Sed la plaĝo ĉe Noordwijkerhout (Nordvejkrhaŭt) estis ankoraŭ libera kaj ni kunvenis kun kelkaj junuloj por priparoli niajn feriojn. Ni ŝatis iri al kampulo De Wit, kiu posedas malgrandan kampadejon en la ĉirkaŭaĵo de Noordwijkerhout.

Kun Lou (Lu), Greet, Jan, Bram kaj kelkaj aliaj membroj de la junularmovado TEMPO, pakaĵe ŝarĝitaj ni ekveturis bicikle. Tie, ĉe kampulo De Wit (Vit), ni estis kore bonvenigitaj kaj la rakontoj eliĝis: kiamaniere ĉiu travivis tiujn kvin milittagojn. Sinjorino De Wit rakontis plorante ke juna paro, regulaj vizitantoj kaj kunkampadantoj, pereis dum la Roterdama bombado. Ni ĉiuj kvietiĝis.
Poste dum tiu tago alvenis grupeto da Hagaj kaj Roterdamaj TEMPO-anoj. Ni ĝuis revidi nin kaj ni ŝercis reciproke. Oni ridis elkore. Joop, longkreskulaĉo el Roterdamo kondutis iomete malsame ol kutime. Plejofte li kun sia Roterdama dialekto estis enorma iniciatanto. Li kaj lia fianĉino ĉeestis iomete silentaj.

Poste, kiam ni estis kuŝiĝintaj en granda kavo kaj iomete trankviliĝantaj, Joop subite senpere ekrakontis. Pri sia timo ke la mondo pereos, pri la viktimoj de la bombardado kaj kiel li estis serĉinta sian amikinon kaj finfine trovinta ŝin meze de ruboj, disflugintaj splitoj kaj dolorĝemado. Kiel ili mano-en-mane saltis kvazaŭ timigitaj ĉamoj de ruinaĵo al ruinaĵo kaj kiel ili dum la falado de fajfantaj bomboj brakuminte kuŝis en kelo, atendantaj la morton.
Longtempe li silentis kaj ankaŭ ni ne povis eligi unu vorton. Tiam li diris senenergie: “Ni naskos bebon.”
Joop havis dek ok jarojn kaj Elske dek ses. Ni diskutis pri sekseco kaj pri ĝiaj sekvoj, pri timo, pri sinŝirmado. Ĉiuj niaj antaŭaj ideoj forfalis aŭ fariĝis eblaj. Elske aĝis unu monaton pli ol mi.

Kiam post kelkaj tagoj de kampado ni ĉiuj reiris hejmen, ni aparte kore adiaŭis Joop kaj lian infanedzineton. Ni svingsalutis ĝis ili ne plu estis videblaj. Dunpintoj forprenis ilin el nia vido.
Estis nia lasta kampadekskurso. La Langerak-dunojn la Germanoj proklamis malpermesita areo. Oni konstruis tie flughavenon kun kontraŭaviadila artilerio. La familio De Wit transloĝiĝis kontraŭvole al kvartalo en Hago.
Survoje hejmen ni kantis niajn kantojn. Konvinke kaj sindone ni kantis 'De Veensoldaten' , 'protestkanton' el unu el la unuaj koncentrejoj en Germanio. (‘De Veensoldaten’ = la Marĉsoldatoj)
Germana soldato postrigardis nin medite. Poste dum la milito ni neniam plu kuraĝos publike kanti ĉi tiun kanton, sed tiun someron la persekutadoj ankoraŭ ne komenciĝis, la timo, la celkonscia subpremado estis ankoraŭ dormetantaj.

indekso