indekso

30. Eksplodaĵo en Haarlemmermeer

Hannie, Freddie kaj mi trankvile biciklis laŭlonge de Spaarne.
Ni estis survoje al la Haarlemmermeer-poldero, kie ni volis klopodi akiri iom da ekstra nutraĵo de la kampuloj. Duono el la Amsterdamanoj ekiris por satigi sin en la kamparo. Por la plej multaj ĉi tio estis nefarebla laboro: oni devis posedi multe da mono por 'nigre' aĉeti manĝaĵon, aŭ povi proponi oron, arĝenton, antikvaĵojn aŭ tolon. Ni havis nenion de tiaj aĵoj. Sed ni konis kelkajn kampulojn en 'Meer' (la poldero) pri kiuj ni estis certaj ke ili helpas la rezistadon.

Ni estis optimismaj kaj, kvankam pluvis iomete, la vetero estis tamen agrable milda laŭ la sezono.
"Ho," kriis Freddie subite, "jen Frans."
Ni haltis kaj rakontis al li ke ni volas irpreni manĝaĵon en 'Meer'.
"Tute ne," diris Frans, "vi kunbiciklu kun mi, mi devas priparoli ion kun vi."

Konfuzite ni rigardis nin. Jen foriris nia satiga veturo!
Frans havis la ŝlosilon de iu domo en Park-aleo. Po du, kun intertempo de kvin minutoj, ni eniris. Frans atendis Hannie kaj min; Freddie kuŝis kiel kato en grandega leda seĝo, apud fajrejo. La domo estis riĉe kaj digne meblita kaj ni ĉirkaŭrigardis. Libroŝranko kovranta la tutan muron vekis la intereson de Hannie. Mian atenton altiris granda pentraĵo - mi provis malĉifri la subskribon.
"Sufiĉe rigardintaj, sinjorinoj?" demandis Frans. "Mi volis montri al vi ion alian," kaj li malfaldis ian labordesegnon.
Estis desegno de ponto, la ponto trans Spaarne liganta la urbocentron kun la fabrikterenoj aliflankaj.
Frans diris: "La nazioj ne nur forprenas nian manĝaĵon, sed ili eĉ malkonstruas tutajn fabrikojn kaj transportas tiujn al Nazilando. Tion ni malebligos ekde nun."
“Ĉu ni eksplodigu tiun ponton?" demandis Freddie ruze.
"Hm, jes," diris Frans, iomete blufite pro ŝia tuja reago.
"Kiamaniere?" mi demandis, sed Frans diris ke unue ni devas lerni kiel manipuli eksplodaĵon. Krome ni devis observi la situacion ĉe la ponto kaj fari notojn pri la momentoj kiam la trajnoj pasas, la kontrolistoj alternas kaj la patroloj preteriras. Estis farende en kelkaj tagoj.
"Kiel vi pensas," demandis Hannie singarde, "ke ni faru tion sen frapi la okulojn?"
"Nu," diris Frans, "tio estas via afero. Priparolu tion inter vi." Li prenis sian ĉapelon.
Ni komprenis ke irpreni manĝaĵon ne plu eblos.
"Mi ekrigardos iomete ĉe la ponto," diris Freddie kaj ŝi saltis sur sian biciklon kaj malaperis.
Iom malpli rapide ni sekvis ŝin.

Hannie estis notonta la horojn de la patroloj kaj mi ĉirkaŭrigardis iomete. La fervoja digo estis alta, sur ĝi kreskis dornaj arbustoj kaj oni instalis pikildraton. Tio ne estos facila tasketo, mi pensis. Mi metis mian biciklon ŝlosita kontraŭ arbo kaj provis kiel eble plej nerimarkate puŝmalfermi la pikildraton.
Mi ege dolorigis mian manon kiam la drato resaltis. Mi blasfemis enbuŝe, forlekis la sangon kaj provis tordi min tra la baraĵo.
"Ho, rigardu tiun knabinon!" subite kriis unu el la knabetoj ludantaj tie.
Mi tuj kapruĝiĝis kaj faris kvazaŭ mi volis levpreni ion de malantaŭ la pikildrato. Mi pretendis meti ĝin en mian poŝon, malŝlosis mian biciklon kaj forveturis trankvile. La knaboj postvokis min. Stulte! mi pensis kolere kaj seniluziigite.
Apud la ponto ne estis alie: ĉie estis pikildrato. Ni bezonus tenajlon. Kial Frans ne donis skizitan planon al ni? Mi ege malbonhumoriĝis. Nenie mi vidis Hannie kaj Freddie. Mi surprizkaptis min pri enviaj pensoj: certe ili iris al Cor kaj Annie! Tie estis ĉiam io manĝebla kaj tie estis agrable varme...
Mi ja ŝatis ankaŭ iri tien, sed la devo vokis. Mi kaŝis mian biciklon en arbusto apud la pilieroj de la ponto. Subite mi aŭdis super mia kapo la ritman piedfrapadon de botoj. Nazibotoj! Ili iris kvinope sur la fervoja ponto. Mi okulis mian brakhorloĝon. Kvin minutoj post la kvara. Mi memortenu!
Mi malkovris ke oni povas uzi iom pene la deklivajn pilierojn de la ponto kiel ŝtuparon. Post precize unu kvaronhoro la soldatoj revenis. Mi ne vidis eblon atingi la ponton dumtage.

Ie en la mezo de Haarlemmermeer-poldero troviĝis terpombarako; ĝi apartenis al la farmejo de iu Gerrit, sed estis tute aparta tiel ke ni povos rimarki de ĉiuj flankoj la proksimiĝantan danĝeron.
"Estingu la cigaredojn," ordonis Gerrit. El pako kiun li prenis de sub la tablo, aperis ĉiaj strangaj aferoj.
“Ĉi tio estas eksplodŝnuro kaj vi nomu tion 'mastiko', kaj tio," singarde li levis metalan skatoleton, "tio estas pikrata acido."
"Ho jes," mi pensis kaj sciis ankoraŭ nenion.
En malgrandaj vitraj tubetoj troviĝis kolora fluidaĵo.
"Kun ĉi tiu oni ĉiam devas agi tre precize, alie oni ekĉieliros frutempe," diris Gerrit simple. Ni lernis multon dum tiu mateno. Gerrit estis kvieta Nordholandano, kiu faris ĉion tre trankvile kaj eksplikis ĉion tre klare.
"Venos fivetero," li anoncis iun momenton.
Hannie demandis kiel oni povas scii tion. "Rigardu, knabino, estas mevoj sur la kamparo kaj ili kriegas nun tiel diboĉe laŭte, tiam ni ekhavos ventegon."
"Jes," diris Hannie medite. Ni rigardis la rapidegantajn nubojn kaj la kriegantajn mevojn. Ilia nostalgiveka krio malĝojigis kaj malvarmigis min.
Momenton Gerrit rigardis al mi.
"Nu venu, knabinoj, ni prenos tason da kafo," li diris tiam.

En la granda farmeja kuirejo estis agrable varme kaj en la surogatkafo troviĝis vera lakto. Mi fariĝis dormema pro tio.
Sed ni foriris kun la eksplodaĵo kaj gajhumore ni svingsalutis al Gerrit kaj lia edzino. Kliniĝinte super niaj stiriloj ni batalis kontraŭ la ventego. De tempo al tempo ni deiris momenton por respiri. La Haarlemmermeer havas malmultan ŝirmaĵon. Longaj, rektaj vojoj, rektaj arbovicoj laŭ larĝaj kanaloj kaj de tempo al tempo granda farmejo.
En Harlemo ni adiaŭis nin. Post kelkaj tagoj la ponto estis 'eksplodonta'. Tio estis okazonta alie ol ni esperis...

indekso