indekso

31. Sensukcesa!

La ventego estis malfortiĝinta kvankam ankoraŭ blovegis. Jam en la stabejo ni ricevis ĉiujn instrukciojn. Ankaŭ la knaboj havis ordonon: en la ĉirkaŭaĵo de Vogelenzang en direkto de Hago ili devis eksplodigi fervojlinion. Pro tio Jan kaj Cor estis irintaj al Santporto. La Velsena kontraŭleĝularo estis asigninta al ili eksplodaĵspertulon.
Ili trovis agrablan kaj amikecan etoson tie.
"Tiu virego, kiu devos instrui al ni tiun 'eksplodigon', ricevis sian instrukcion de angla oficiro," rakontis Jan. "Mi treege ridis kun tiu knabo."
La animstato estis ridema kaj nervoza. Ni pasigis la tempon per kantado kaj gitarludado. Jan, Freddie kaj mi antaŭe estis en la sama junularmovado. Ni konis multajn strangajn kaj ankaŭ bonajn kantetojn. Ankaŭ revolucikantojn - ne tro laŭte, ĉar oni ne povas scii - ni kantis. Ni estis ege mirigitaj ke ankaŭ Hannie konas 'La laboristoj de Vieno'.

Nur malfrue ni foriris. Frans estis ekhavinta karotojn kaj germanan soldatpanon de iu, do ni havis ion por manĝi.
Mallumiĝis frue ĉi tiun vesperon. Freddie estis la nura el ni kiu posedis varman mantelon. Ŝi estis tiel malgranda kaj gracila ke la vestoj de iu tro rapide kreskanta adoleskantino konformis. La nutropatrino de Freddie plezuris vesti ŝin per la vestoj de sia filineto. Ili estis bonhavaj homoj, la vestoj laŭrange… Hannie altentiris la ŝultrojn. Tion ŝi ĉiam faris kiam ŝi estis malvarma aŭ kiam ŝi opiniis ion malfacila.
Ni estis metintaj eksplodaĵojn en niajn poŝojn. Profundaj poŝoj en kiuj plej ofte troviĝis niaj pistoloj. Nur Freddie estis armita. Ŝi kunportis eĉ du pistolojn. Estis jam vere mallume kiam ni alvenis ĉe la ŝtala palisaro de la ponto. Laŭ la ordono de Frans la pikildrato ĉe la digo estis jam tratondita de unu el la knaboj. Precize je la oka ni devis kaŝi niajn biciklojn tiamaniere ke ni tuj povos forpedali ĉe danĝero. Ni metis ilin sur malluman lokon, tuj apud la fervojdigo. Mi metis mian ŝalon ĉirkaŭ la briletantajn postlumilojn. Je kvarono antaŭ la naŭa ni devis kuri al la ponto, meti la eksplodaĵon kaj forkuri kiel eble plej rapide. Hannie kaj mi devis fari la laboron, Freddie estis gardonta kaj ŝirmonta nian reiron.
"Pretaj, knabinoj?" mi demandis. "Estu forta, kaj ĝis revido," al Freddie. "Bone, bone, vi iru do," flustris Freddie responde. Ni palpserĉis nian vojon al la truo en la pikildrato. Daŭris tamen iomete tro longe, mi opiniis. Hannie rigardis sian brakhorloĝon kiu havis lumantajn radiumhavajn montrilojn. "Ankoraŭ ne," ŝi diris mallaŭte.

Ni premis nin kontraŭ la taluson de la digo. La tutan posttagmezon pluvadis, poste ekblovegis. La grundo estis malseka kaj odoris kiel tero. Mia koro bategis. Super niaj kapoj la gruzo inter la ŝpaloj knaris ritme kaj laŭte sub la botoj de la germana patrolo.
"Kioma horo estas?" mi demandis. "Precize kvin post la oka," diris Hannie. Ankoraŭ dek minutojn, mi pensis kaj la streĉiteco ekkaptis kiel malvarma mano mian gorĝon. Daŭris treege longe antaŭ ol la nazioj revenis. Antaŭ ili dancis la lumo de poŝlanterno. Kiam la paŝoj estis preteririntaj, ni surkuris la digon. Mi stumblis pro drato kaj frapfalis sur la genuojn kaj manojn. Miaj ŝtrumpoj estis difektitaj kaj miaj manoj bruletis pro doloro. Partetoj da gruzo estis sub mia haŭto. Mi kunmordis miajn dentojn. Hannie helpis min restari. Nun ni devis atendi fajfsignon de Frans, kiu estis atentonta la operacon aliflanke de la ponto. Post la fajfsigno lia komisio estos finita kaj li forlasos sian kaŝejon. Daŭris kvazaŭ jarcentojn antaŭ ol la fajfeto akre sonis en la ventega mallumo. Ni iris inter la reloj ĝis sur la ponto. Tie aperis la unua malfacilaĵo. Apud la reloj ne estis alia fundo ol la ŝtala konstruo de la ponto. Ni rigardis en la malhelan, ondomovan akvon de Spaarne. Mi kunpremis miajn okulojn. Altfobio tamen estas malsano, mi kredas.
Hannie pinĉis en mian brakon kaj mi komprenis ke mi devas komenci la knedadon de la mastiko ĉirkaŭ la relon. Mi preparis ĉion kiel Gerrit estis montrinta al ni. Mi laboris kiel eble plej trankvile kaj provis ne plu rigardi en la profundon, kie la ondoj, minacaj, nigraj kaj malhelaj, reprezentis la morton.
Subite estis, ne tro malproksime, ree la dancanta lumeto de poŝlanterno. Mi treege ektimis. "Han," mi flustris raŭke kaj fingromontris en la direkto de la lumo. Mi remetis ĉion en mian poŝon, sed mi ne plu povis kunpreni la kneditan paston en la flanĝo de la relo. Ni ne plu povis foriri! La lumo estis tro proksima.

Per kelkaj paŝoj mi estis ĉe la arktegmento de la ponto. Hannie sekvis min kaj faris kiel mi.
"Ekpendu per viaj manoj," mi siblis, "vidu, tiamaniere!"
Ankaŭ Hannie pendis. "Ne rigardu malsupren," mi ankoraŭ diris. La paŝoj proksimiĝis. Ankaŭ la lumo alvenis. Mi ne povis vidi ion, nur la nitojn de la ponto, briletantajn en la lanternlumo. Miaj manoj brulis kaj batis. Senkompate la metalo tranĉis en miajn fingrojn. Hannie dolorĝemis: "Mi ne plu eltenas."
"Tenu vin, damne," mi flustris. La paŝoj estis nun je la fino de la fervojdigo. Mi suprentiris min per malespera kuraĝo. Per la kruroj, kiuj ŝajnis sensentaj, mi forpuŝis min de ŝpalo kiun mi pene povis atingi. Mi ree staris sur la ponto.

Larmoj pro doloro kaj timo eliris senpere el miaj okuloj. Mi provis suprentiri Hannie, sed Hannie estis tiel laca, ke fakte la ĉefa afero estis mia forto. "Partizano!" mi kriegis raŭke. Sonis laŭte, kaj nereale en tiu nigra timiga nokto, sed helpis. Hannie kunsuprentiris sin. Plorante ni falis en niajn brakojn sur la malvarma kruda ŝtalo de la ponto. Dum la unuaj minutoj ni ne povis levi nin. Sensentaj pro doloro ni estis. Rampante kaj duonfalante ni atingis la digon, de kiu ni faligis nin. Mi finvenis en la arbustojn. Lame Hannie sekvis min tra la truo en la pikildrato. Ni daŭre frotis niajn manojn. Subite ankaŭ Freddie estis ĉe ni. Ni ĉirkaŭbrakis unu la alian, sed sammomente ni rigidiĝis pro ektimo. Jen ree tiu lumo! Ĝi nun lumis ankaŭ malsupren, laŭ la digo.
"Kuŝu!" mi preskaŭ kriegis. Ni faligis nin. Mi prenis la manon de Freddie kaj atendis. La paŝoj preteriris. La nazioj suriris la ponton. Ni kaŝiris al niaj bicikloj. Pene mi antaŭenvenis. Ankaŭ Hannie preskaŭ ne povis pluiri.
"Singardu, knabinoj!" diris Freddie. "Ni povas ankoraŭ renkonti naziojn."
"Haltu unu momenton," ploris Hannie.
"Ne," mi diris, "ni devas hejmeniri."

Kiel volonte mi estus haltinta por mildigi la doloron de miaj mizeraj manoj en flako de pluvakvo! Sed unue ni devis esti sendanĝeraj.
"Ni malsukcesis," plorsingultis Hannie, "ni ne povis finfari."
"Silentu, hejmen!" mi kriis.
Je la sinkaŝadreso de Freddie ni iomete trankviliĝis. Ni kaŝiris al ŝia ĉambreto. Feliĉe troviĝis lavabo tie. Ni fluigis la malvarman akvon sur niajn pojnojn kaj manojn. Freddie konsolis nin. Trankviliĝinte iomete mi subite vidis mian etan fratinon. Pala vizaĝeto, grandaj okuloj, malhelaj pro malfeliĉo kaj senprecedenca timo.
"Venu do," mi diris kaj tiris ŝin al mi.
"Ho Truus, mi tiel timegis. Estis viro kun hundo kaj tiu hundo flarumis min." Ŝi ankoraŭ tremis pro timo. "Kaj tiam mi aŭdis tiujn naziojn kaj vi daŭre ne venis..."

Hannie ekkuŝis kun fermitaj okuloj sur la liton de Freddie. Ni estis tre malpuraj kaj havis kotkovritajn ŝuojn. Ni ne plu havis forton por demeti ilin. Ni nur volis dormi, dormi kaj forgesi.

indekso