indekso

32. Malsana

Ŝi estis ellitiĝinta frue, mia nova nutropatrino. Ŝi estis aminda virino, ankaŭ kuraĝa. Ŝia edzo estis ŝipestro, ŝipveturanta sur la mondomaroj. Eble li estis englutegita de la ondoj jam antaŭlonge. Kvankam la anoncoj estis malmultaj, ni distilis eĉ el la nazinovaĵoj la mizeron de la aliancaj maristoj. Minoj, torpedoj, aeratakoj al malrapide irantaj konvojoj, ankaŭ sur la maro oni suferis multe en ĉi tiu abomeninda milito. Sinjorino Schakel postrestis sola kun sia filineto, kiu estis lernantino en mezgrada lernejo. Ni vivis bone ĉe ŝi.

Ĝi estis mia kaŝadreso, sed ankaŭ Hannie kaj Freddie foje dormis tie. Sinjorino Schakel estis loĝinta dum jaroj en Indonezio (tiutempe Indonezio estis ankoraŭ (nederlanda) Orienta Hindujo). Ŝi kuiris bonguste. Eĉ la tulipbulboj kaj pulpo fariĝis tre manĝeblaj per ŝia kuirarto. Mi ricevis sufiĉon. Mi pensas, ke hodiaŭa ĉevalo rezignus pri ĉi tio, sed mi vere manĝis ĉevalporciojn.

Tiun matenon tamen mi ne povis pasigi ion tra mia gorĝo. Mi sentis min terure malbone kaj miaj kruroj estis pezaj. La kare oferitaj bongustaĵoj sur mia telero preskaŭ duonvomigis min. Malespere mi rigardis al sinjorino S. Ŝi ja vidis kaj forprenis mian teleron.
"Estu singarda, mia infano," ŝi diris kore. Mi kapjesis. Ĝuste hodiaŭ la tuta grupo, Jan, Ksander, Freddie, Hannie kaj mi, estis forigontaj fifaman S.D.-agenton kaj spionon. Mi enŝaltis mian biciklolanternon, sed mi ne povis vidi multon pro la nigrumŝildeto fiksita antaŭ la lampo. Mi biciklis for, laŭ la Aleo de Heemstede.

Subite mi veturis senpere inter la krurojn de germana soldato, kiu kune kun germana kamarado de la mararmeo post festeto reiris hejmen.
Muĝante lamis kaj hopis la Germano tien kaj reen, kun sia mano sur la pantalonforko. La matroso kriegis pro rido kaj mi kunridis dolĉacide. La ridanta matroso puŝis min al mia biciklo kaj gestis: foriru! Mi ne bezonis multe da insistado. La nazio prenis sian pistolon kaj postpafis min, dume mi saltis sur la biciklon.
"Nein, nein, Karl!" mi aŭdis krii la matroson. Mi biciklis zigzage sur la vojo. Feliĉe ankoraŭ ne estis vera taglumo kaj mi povis foriri. Alveninte ĉe miaj amikoj mi rakontis pri tiu nevola germana biciklotenilo. Ili ĉiuj ridegis.

Nia grupo devis dividiĝi por ne tro kapti la atenton. Do mi staris kune kun Freddie ĉe angulo kontraŭ senfenestra muro. Ni estis kaŝintaj niajn biciklojn kaj ni faris ekpreĝeton ke ili restu tie, ĉar biciklo estis tre alloga objekto eĉ por honesta burĝo.

Mi staris kun la dorso kontraŭ la muro, sed subite mi glitis surteren. La lasta kion mi vidis, estis la timigita vizaĝo de mia fratino.
Freddie rakontis al mi poste, ke ŝi vokis viron kun puŝĉareto por helpi. Ili suprentiris min sur ĝin, apud mia biciklo, kaj tiel ni iris al 'de Baan', kie loĝis amika dentisto. Tiu mizera Freddie devis elteni mil timegojn, ĉar iu viro preterbiciklis ĉiam. Li veturis malrapide kaj fiksrigardis nin. Li povis esti 'malĝusta'. Freddie iris kun ambaŭ niaj pistoloj ĉe si. Mi estis tute senkonscia. Ĉe la dentisto mi estis portita en la domon de la tieaj homoj. Kiam mi rekonsciiĝis iomete, la dentisto enverŝis glason da vera portvino.
"Bonvolu, knabino," li diris kore, "estas fakte nia bone konservita botelo por festi la liberiĝon, sed ni jam nun trinku pro tio!"

Malantaŭe sur mia propra biciklo, la filo de la familio portis min kun Freddie kiel ĉirkaŭrigardanta gvidantino, al la familio Groustra. Ni ofte kaŝis nin tie, kiam nenie aliloke estis kaŝejo por ni. Panjo Groustra enlitigis min. Mi sentis min bonege inter la malvarmetaj litotukoj, sed la febro fariĝis tiel grava, ke la bona paĉjo Groustra cedis sian liton al mi. Lia edzino volis esti kun mi tage kaj nokte. Ĉiutage la 'kontraŭleĝa' kuracisto Roorda venis por viziti min. Mi estis vere tre malsana kaj mi deliris. Malfeliĉa panjo, mi pensis, ŝi certe eksciis ion! En mia timo mi kriegis, en ne tre bela lingvaĵo, ke la nazioj estu ekstermataj kaj la perfiduloj estu pendigataj.

Kiam mi ree homiĝis iomete kaj Hannie kaj Freddie venis por viziti min, montriĝis, ke multo okazis ekster mi. La tagon post mia malsaniĝo la S.D.-ano estis mortigita de aliaj el la grupo.

Tuj kiam mi povis stari sur la piedoj, mi ree kuniris kun la grupo, postlasante kapneantan panjon Groustra. La kamaradoj estis bonkoraj kaj prizorgemaj por mi. Ili forprenis de mi la plej pezan laboron.

La batalo plidaŭris.

indekso