indekso

34. La virino kun la sledeto

"Estas fiulino, tiu sinjorino Cheval, ŝi perfidis jam multajn homojn," sciigis Kees. (La franca namo ‘Cheval’ signifas ĉevalo) "De la regiona komandanto venis la ordono ke ŝi estu likvidita. Ŝajne ŝi loĝas ĉe numero 12 en Twijnders-aleo (Tvejnders). Estas bone vestita, bela virino kaj ŝi loĝas tie kun virino kiu faras la mastrumadon por ŝi, kaj kun sia infano, knabeto de proksimume 4 jaroj. Freddie estas la malplej okulfrapa, ŝi senokupe pasigu la tempon en la najbaraĵo. En la sportvendejo ĉe la fino de Twijnders-aleo estas fidinda virino. Mi jam parolis kun ŝi kaj estas bone ke Hannie kaj Truus tie supre de malantaŭ la fenestro atentu tiun inaĉon de Cheval."
Kees estis finparolinta, kapsalutis kaj malaperis tra la malantaŭa ĝardeno. Freddie rigardis al Hannie kaj akre tordis siajn lipojn.
"Tion ni ja simple faros, sinjoreto! Sed mi rifuzas se ili ne donas al ni pli ampleksajn informojn," ŝi diris decideme. Kolerege ŝi rigardis al sia pistoleto.
"Jen, per tia malnova pafilaĉo ni devas labori!"
Ni ĉiuj sciis ke la ĉefoj de la regiono posedas bonegajn armilojn. (Ili neniam uzis ilin…)

La sekvantan tagon Hannie petis interparoladon kun la regiona komandanto. La nura rezulto estis ke ni estis informitaj pli amplekse pri Cheval. Almenaŭ ni sciis nun, kial oni opinias ŝin danĝera kaj pri kio ŝi kulpas.
Plurtage observinte la tutan Twijnders-aleon el la nevarmigita supra etaĝo de la sportvendejo, ni tamen opiniis tro danĝera resti tie pli longe. La virino de la sportvendejo estintis tre afabla por ni kaj serioze ŝi donis al ni la manon kaj ruĝ-blank-bluan insignon.
"Feliĉon kaj revenu sekuraj el la milito," ŝi diris. Ni nur ridetis kaj foriris rapide, timaj pri tro multe da emocio kaŭzita de homoj bonvolaj al ni. Intertempe Freddie ne estis senokupa. De najbaroj kaj transaj najbaroj ŝi sciiĝis kelkajn informojn. Sinjorino Cheval iris regule al adreso sur Park-aleo kaj ofte iu uniformita policisto venis al ŝia domo por akompani ŝin.
"Ŝi estis unu el la amatinoj de Krist," Freddie rakontis. "He, ni povos observi ĉion rekte el la kontraŭa numero de 12. Tie loĝas 3 needziniĝintaj fratinoj kiuj estas tre rojalistaj. Treege fidindaj, mi aŭdis de aliaj. Ankaŭ sinjoro Elsinga konas ilin. La nura malfacilaĵo estas, ke unu el tiuj fratinoj mense ne estas tute sana."
"Nu, ni akceptu tion," diris Hannie, "ni sencele promenas ĉi tie jam tro longtempe laŭ mia opinio; kiam ni likvidos ŝin, tro multaj homoj konos niajn personpriskribojn."
"Vi pravas," mi diris, "ni prenu la riskon, tie ĉe la fratinoj."

Post kelkaj horoj ni sidis triope en ilia antaŭĉambro. Frostegis kaj dika tavolo da neĝo kovris la stratojn. La fenestroj ege frostiĝis. Freddie spirblovis rondan trueton en la glacion tra kiu ni unu post la alia observis la domon. Niaj gajaj paroladoj silentiĝis jam post nelonge. La malvarmo estis tiel grava kaj tranĉa ke ĉiu energio foriĝis el la korpo. Unu el la fratinoj portis por ĉiu el ni lanan litkovrilon. Apatie ni lasis ŝin volvi ĝin ĉirkaŭ nin. La malsato ekposedis nin. Feliĉe la virino venis por porti al ni tason da varmega surogatteo.
Post tuta horo da silento subite eksplodis bruego.
"Ŝi alvenas, ŝi alvenas," kriis ege ekscitita kaj agitita fratino (la ne tute normala fratino). Ŝi brumoviĝis malsupren de la ligna ŝtuparo kaj staris tuj ĉe la antaŭpordo. Mi kuris al ŝi kaj treege dankis ŝin.
"Dankon, dankon, ankaŭ nome de la Reĝino," mi diris, "sed nun ni ĉiuj devas esti trankvilaj kaj silentaj. Kiam la milito estos finita, vi rajtos rakonti tion al ĉiuj. Bone?"

Mi prenis ŝin kun mi al la ĉambro kaj silentigis la mizerulinon per glaso da akvo. Ŝiaj fratinoj nun ankaŭ estis ĉi tie kaj parolis admone al ŝi.
"Lasu nur," mi diris, "ni jam interkonsentis ke nur post la milito ni ree parolos pri tio, ĉu?"
Mi donis al ŝi kuraĝigan ŝultrofrapeton, dankis la fratinojn pro ilia dediĉo kaj kun bateganta koro ni forlasis la domon.
Nun ni certe povis fari nenion, ĉiu estas ja alarmita, ni pensis. Kaŝe ni rigardis transen kie la sinjorino, vestita en peltmantelo, kune kun sia servistino portis sledeton eksteren. Malgranda mizeraspekta etulo estis portata sur ĝin.
"Saluton, saluton," li kriis kaj mansvingis per sia gantkovrita maneto al la postrestanta servistino.
Hannie piedfrapis la neĝkovritan teron pro kolerego pri tiom da malbonŝanco.
“Ĉi tion ni denove povas forgesi, aŭ ĉu ni tamen faru?" ŝi diris al mi hezitante.
"Ne, ni ja sekvos ŝin, sed kun la infano ĉe ŝi ni ne pafu," mi ordonis.
Ŝtonigite pro la dumhora sidado en tiel terura malvarmo ni postsekvis malgaje la virinon kun la sledeto. Ŝi iris al diversaj adresoj kiujn ni notis kaj tiam ni reiris hejmen, nenion atinginte.

Sinjorino Elsinga kiu laŭ nia vizaĝo ja povis vidi ke ni sentas nin malbone kaj seniluziiĝinte preparis kelkajn varmkruĉojn kaj varmegan surogatteon. Tiel, ĉirkaŭ la provizora forneto en la ĉambro kun varmkruĉo sur la piedoj, litkovrilo surĵetita kaj taso da varmega teo en la manoj mia humoro ree pliboniĝis.
"Kaj nun ni kantu 'Ouwe taaie' (‘Ouwe taaie' estas konata kanto; signifas: iu kun multe da eltenpovo) hago-lingve (hago-lingve = iomete afekta parolado)," mi kriis. "Nu knabinoj, kantu!"
Ni ĉiuj ekridis. Paultje, la 9-jara filo kaj Ruud de 13 jaroj ridegis. Malgraŭ nia malbonŝanco ni havis agrablan vesperon.
Freddie restis por dormi. Ŝi povis kuŝi sur la benko en la ĉambro. La maniero en kiu nia nutropatrino kovris ŝin, igis min foriri rapide. Tiu malgranda kuraĝa Fred en tia kruda mondo. Ankaŭ Hannie diris kiam ni estis supre: "Malfeliĉa Freddie, ŝi malhavas la patrinon, ĉu ne?"
Mi kapjesis. "Bonan nokton," mi diris kaj tiris la litkovrilojn super mian kapon.
La sekvantan tagon ni pli bonŝancis. Malgraŭ la tranĉa malvarmo brilis pala suneto.
Sur la vojo oni ne disĵetis salon, kvankam oni estis devigita purigi kaj teni senglacia la trotuaron kaj parton de la strato.
Malgraŭ tio la sinjorino suriris sur la biciklon. Subite ni finfaris niajn planojn. Freddie jam biciklis el la aleo, ŝi estis veturonta al ni renkonte kaj intervenonta se necese.

Kiel belega ekzemplero de novspeca urso la peltmantelulino biciklis antaŭ ni. Ĉe la angulo mi vidis Freddie, kiu gestis ion direkte al ni. Ĝuste en tiu momento mi donis la ordonon 'pafu'.
Hannie pafis unue. La sinjorino desaltis de sia biciklo. Ankaŭ mi ellasis pafon al ŝi. Laŭte kriegante ŝi staris kontraŭ arbo.
En fulmo mi vidis kial Freddie donis signon al mi. Je distanco de malpli ol 3 metroj venis el post la angulo grupo da infanoj.
"For," kriis Freddie, "nazioj!"
Ankoraŭfoje mi pafis al la malamata virino, sed tiam mi veturis treege rapide post la aliaj. Tra malgrandaj stratetoj kaj stratoj ni alvenis spiregante ĉe amikoj. Ni restis tie ĝis la vespero kaj tiam ĉiu iris al sia propra adreso. De Kees ni sciiĝis ke la sinjorino estis nur malgrave vundita. Ŝia peltmantelo kaptis la kuglojn.
"Tiu stulta, stulta ĉevalo!" saltis de la lango de Hannie.

Nia agado estis sensukcesa.

indekso