indekso

35. Tio eksplodu

Ni sciiĝis ke ni, kune kun la knaboj el Santporto kaj Velseno devos eksplodigi la fervojon inter IJmuiden (Ejmeŭjden) kaj Harlemo. Ni estis entuziasmaj, ĉar ni pensis ke la buŝumitaj burĝoj revigliĝos pro tio. Buŝumitaj pro la senkompata agado de la nazioj. Eble ili ree povos kredi ke iam la nazioj estos venkitaj.

Ni kunvenis ĉe To, fraŭlino ekspluatanta tabakvendejon en Santporto. Ŝi estis bonkora, kuraĝa virino, ĉiam preta helpi aliajn. Unu post la alia la knaboj eniris; la plejmultaj tra la malantaŭa pordo por kiel eble malplej tiri la atenton. Hannie kaj mi jam konis multajn el ili pro antaŭaj komunaj agadoj: Jantje kaj Hans, ambaŭ ĵus dek-sepjaraj, Peter, bela, malhela knabo, Auke kaj Bertus, ambaŭ marinfanterianoj kaj frotitaj kaj poluritaj rezistmovadanoj, kaj Frans B., la komandanto. Plue ankoraŭ Piet, Willem kaj Jaap, tri fratoj, kaj Frits, pastorfilo. Estis ankaŭ kelkaj knaboj el Nord-Harlemo.
Unu el la viroj el Santporto cirkuligis sian cigaredtabakon. De To ni ekhavis tason da supo. Komforte ni sorbis tiun.
Hannie kaŝe ĉirkaŭrigardis. Por ŝi ĉio iris tro malferme, tro facile.

Piet estis sterninta ĉiujn 'substancojn' sur la tablon. Prajmoj, knedpasto, batalŝnuro kaj meĉo. Subite li turnis sin kolerege al Frans B.: "Igu tiujn stultulojn estingi tiujn cigaredaĉojn. Estas vivdanĝere." Malvarmete Frans rerigardis: "Trankvilu do, tion mi ja decidas."
Li ŝovis la molan feltĉapelon malantaŭen.
"Ili devas estingi la cigaredojn, aŭ mi foriros," diris Piet, trankvile ŝovante sian seĝon malantaŭen.
"Bone, bone," kriis kelkaj kaj faris tuj kion oni petis.

La malgranda ĉambreto estis plena. Ni sidis sur la planko, atendante la esploranton kiu jam dum horoj estis kuŝanta en la seka fosaĵo apud la fervojo. Aliaj estis laborantaj en la 'bunkro'. Tion lastan Hannie kaj mi ne bone komprenis. La bunkro montriĝis memfarita rifuĝkelo, kiun oni fosis en la Netel arbaro, proksime de la loĝejo de To. La inĝeniaĵo de tiu estis la aerumado tra kava arbo; la enirluko estis kovrita per musko kaj branĉoj. Estis akvokondukilo kaj rezervujo servanta kiel necesejo, estis provizeto da nutraĵoj kaj armiloj. Koncize dirite, bonega kaŝejo. Post la agado ni ĉiuj restados tie. La longa atendado, la streĉiteco kaj la fakto ke verdire ni estis tie tro multope, kaŭzis de tempo al tempo malagrablajn kverelojn. Laŭ mia opinio ĉi tiu Frans ne estris tiel bone kiel dezirinde. Feliĉe la humuro de Willem, kiu estis komandanto de malgranda eminenta grupo de sabotantoj, estis la kaŭzo ke okazis nur malgrandaj bataletoj. Li rakontis kelkajn fiŝercojn kiujn ni ne ege aprezis sed pri kiuj la knaboj rideksplodis.

Finfine la granda Jan envenis. Li estis la esploranto. Per mallaŭtigita voĉo li raportis.
ĉirkaŭligitaj per maŝinfusiloj ni eliris post momento, postlasante To maltrankvila. Ankaŭ Hannie kaj mi ne sentis nin tre trankvile ĉe ĉi tiu fanfaronado de Frans B. Ni nur bezonus renkonti patrolon kaj jen la problemoj. Niaj paŝoj sonis laŭte kaj ritme sur la strato.
"Ni similas preskaŭ naziojn," subridis Hannie apud mi. Super niaj kapoj estis belega stelĉielo. La luno estis unu granda lumglobo, kion ni ĝuste nun en ĉi tiu nokto abomenis. Estis tombsilenta nokto. La arboj staris senmovaj. Tempon por malfeliĉaj pensoj mi ne havis.
"Ŝirmiĝu!" sonis subite.

Ni malaperis en la krepuskon kaj senpere faligis nin. Kio okazis precize, ni ne sciis. Ĉe la signo: "Pluiru!" ni paŝis al nia celo. Mi ne kuraĝis montri ke mi ege dolorigis min pro tiu subita falo sur la teron. Mia genuo bruldoloris kaj ardis. Mi provis ne lami. Tio impresus tiel stulta.
ĉe la fervojo Frans dividis sian trupon. Piet ekiris kun la granda Jan por serĉi la lokon kie ni fiksos la eksplodŝargon. Kune kun Willem, Peter kaj Hans kaj iu kies nomo montriĝis Wout, ni kuŝiĝis en la fosaĵeton. Iomete pli malproksime je la transa flanko de la fervojo, la aliaj estis 'enfosiĝintaj'. Ni devis atendi patrolon de proksimume kvin nazioj kiuj kontrolis la fervojon de tempo al tempo. La paŝoj sur la gruzo inter la reloj sonis pli kaj pli laŭte same kiel mia korbatado. Zumis en miaj oreloj kaj mia haŭto pikis. Mia maŝinfusilo gluiĝetis en miaj varmegaj manoj. Ni ĉiuj ne moviĝis. La akra lumo de poŝlanterno pli kaj pli proksimiĝis. La lumo glitis trans nin kaj en reflekso mi fermis miajn okulojn. Momenton mi timis, morte timis, sed la mano de Wout estis sur mia ŝultro. Mi tuj rekonsciiĝis! Agrabla, tiu kamaradeco, mi pensis. Kiam la paŝoj formortis ni povis respiri normale. Piet laboris febre pri la fervojo. Liaj trankvilaj manoj, lia rekta dorso donis al ni la trankvilon kiun ni ĉiuj bezonis. Finfine venis lia signo: 'Tasko plenumita!'

Frans ordonis iri al la bunkro en malgrandaj grupetoj kaj unu post la alia. Wout, konata pro sia nekredeble akra aŭdokapablo, ekhavis la ordonon posteniĝi supre apud la luko. Malsupre en la bunkro ni sidis sur pajlaj matracoj. Cirkulis varmbotelo kun teo. La atendado je la eksplodo nervozigis nin ĉiujn. Timo ke ĝi tamen malsukcesos, sufokis la grupon. Feliĉe ni rajtis fumi. Hans rakontis kelkajn bonegajn Hitlerŝercojn. La sinteno ree pliboniĝis.
Subite Wout donis la signon esti kvietaj. Ni silentis. Tre malproksime ni aŭdis la spiregadon kaj dolorĝemadon de vaporlokomotivo. Daŭris nekredeble longe, antaŭ ol la sono proksimiĝis. La nokto antaŭsendis la sonon multe pli rapide ol la tago. Ĉio estis tiel silenta, tiel senmova.

Blua lumo ekbrilis. La bruo de la eksplodo trairis la nokton tondre kaj kriege. Ŝtalo sur ŝtalon, tintado, vibrosonado de la tero montris, ke nia sabotado sukcesis. Ni gratulis nin kaj la streĉiteco falis de ni. Frans malŝtopis kelkajn botelojn da vino konservitajn speciale por ĉi tia momento. Kiam poste ni ekdormis, staris kontraŭ la muro maŝinfusiloj, fusiloj, karabenoj kaj eksmoda mitralpafilo. La sperto esti kune kun kamaradoj sen senti sin malfacile inter ili, estis io grandioza, io nekonata.

"Mi sentis min kiel partizano," diris Hannie dum la reiro.
“Ĉi tiuj Velsenaj knaboj tamen tre diferencas de la sinjoroj de Velseno, kiujn ni de tempo al tempo renkontas," mi diris iomete amare gaje.

Poste ni eksciis ke la renovigado de la fervojo estis daŭronta semajnojn. Sukcesa agado!

indekso