indekso

36. La infanoj de Sejs Inkvart

La adreso ĉe kiu Kees kaj Arend de la K.P. planis renkonti nin, estis en Aerdenhout. La biciklo de Hannie denove havis truitan pneŭon. Freddie, kiu havis la reputacion ke ŝi povas rapide ripari pneŭon, helpis ŝin. La ĉeesto de Hannie ne estis tre valora. Estante nelerta en tiaj aferoj, ŝi pli ĝenis ol helpis. Frostrigida en la vintromalvarmo ŝi rigardis senhelpe nian penegadon. Mia mano sangis, pro forglitinta deprenilo kaj mi ege malŝatis ke ĉio iras tiel malrapide. Sed Freddie sukcesis kaj ni ekiris triope.

La vilao situis rave apud aleo kun maljunaj arboj. Por ne altiri la atenton ni eniris unu post la alia kun intertempoj de kelkaj minutoj. La granda ĉefo ankoraŭ ne ĉeestis. Kees oferis al ni cigaredon. Tiuj knaboj estas tamen bone provizitaj je ĉiaj vivbezonoj, mi pensis. Mi treege indignis pro la diskutoj pri manĝaĵo, mono kaj estontecorevoj de la sinjoroj inter si. De la gastigantino ni ricevis tason da surogatkafo kun bongustaj lakto kaj sukero. Corrie estis ĉiam same bonkora. Ŝi estis vidvino kaj havis filineton, kun kiu ni ĉiuj plezuris. Ŝi estis komika infano, kiu laŭte ridegas kaj regajigas ĉion en tiu evidenta virmondo de tia tipa fuma stabejo. Nur viroj kunvenadis tien. Ni estis escepto, same kiel dum multaj kunvenoj de la kontraŭleĝularo. Nur ĉi tie, en Aerdenhout, regis pro Corrie klare pli agrabla etoso ol aliloke.

Hannie parolis kun Arend pri la pozicio de la virino post la milito. "Oni bezonos multe pli da virinoj en postenoj kiuj estas gravaj," ŝi diris.
"Jes," opiniis ankaŭ Corrie. "Ordinaraj bonaj virinoj, mem havantaj infanojn, devos labori ĉe la infanpolico."
Kees kaj Arend treege protestis.
"Vi ne duone scias kia friponaro kaŝas sin inter tiuj malgrandaj infanoj," asertis Arend. "Vi babilas tro multe, knabinoj!"
Mi koleregis.
"Nu, atendu nur. La tempoj ŝanĝiĝos," mi diris sufiĉe akratone. Freddie plifortigis tion: "Pu, kiam la milito estos for, mi iros en la politikon kaj eble mi fariĝos ministro de eksterlandaj aferoj," ŝi diris.
Ni ĉiuj ekridis. Freddie kun la harligetoj kaj la infanfigureto - tio ŝajnis tre malproksime!

En tiu momento eniris Maarten E.. La ĉefo portas multekostan kostumon, mi konstatis silente.
Ni prezentis Hannie al li, ĉar por ŝi estis la unua fojo ke ŝi renkontis la ĉefon de ĉi tiu policrezisto. Ĝentile li klinis la kapon kaj faris latinlingvan rimarkon, pri kiu ili kune subridis. Ĉi tio pligrandigis mian agresemon kaj mi demandis malice ĉu ni, kiam la ceremonioj estos finitaj, eble povos agi energie. Moke rigardis Maarten al mi.
"Ho, pardonu min, sinjorinoj, sinjoroj," kun kapjeso al Arend kaj Kees, "nova kaj speciale ĉarma vizaĝo ĉiam reportas min al miaj studentjaroj," li diris per ekstre troigita kaj afekta voĉo.
"Bone, bone, ni agu (kapjeso al mi) celtrafe." Li ĉirkaŭrigardis. Corrie estis foririnta kun la malgranda knabino.

Estis freneze ke venis en nin iu streĉiteco. Antaŭe jam oni sciigis al ni ke la ĉefo havas gravan komision por ni.
Hannie, la manon sub la mentono, observis lin nerimarkite.
"Unu guldenon por viaj pensoj," mi flustris al ŝi.
"Sinjorinoj," diris la ĉefo, "la Germanoj ree arestis dekojn da rezisthomoj kaj la surprizatako al la Weteringschans-malliberejo lernigis nin ke ni devas elpensi ion alian por liberigi ĉi tiujn homojn."
Parolante li desegnis ĉiajn kvadratojn kaj cirkletojn kiujn li zorge paŭsis kaj paŭsis. Atendoplene ni triope levis la okulojn al li. Liberigi kaptitojn estis por ĉiu rezistkamarado la kompenso por ĉiuj filaboroj, ĉiu mizero kaj psikaj streĉoj. Ĉirkaŭbraki liberigitan kaptiton, kune iri for de certa morto, tio estis grandioza.
"Ni elpensis planon por fari premon sur la Germanojn," rakontis Maarten. "AŬskultu, ni sciiĝis per amika konato, kiun lernejon vizitas la infanoj de Sejs Inkvart. Vi devos ekloĝi ĉe adreson en Hago kaj ekzakte sciiĝi je kioma horo ili ekiras de la domo, kiam de la lernejo k.t.p. Tiam vi ricevos la komision kapti tiujn infanojn. Ni devigos 'Ses-kaj-kvaronon': aŭ liberigi la kaptitojn, aŭ mortos liaj infanoj."
Maarten rigardis triumfe al ni post la ekspliko.

Hannie estis la unua kiu diris ion: "Kiamaniere ni kunirigu tiujn infanojn? Kiun aĝon ili havas? Ĉu ni uzu niajn armilojn? Kaj kion ni faru se oni ne liberigos la kaptitojn?" ŝi demandis akre.
Tuj Freddie reagis intense: "Jes ja, ni uzu infanojn en la batalo. Nu, vi sciu, sen mi!"
Ŝi estis leviĝinta kaj rigardis kolerege al ni.
"Kial vi fiksrigardas al mi? Mi ne faros tion. Se vi volas, bone. Mi ne faros. Infanojn, ne, ne! Kial vi mem ne faros tion?" ŝi ekkriis. "ĉi tio estis ja via plano!"
"Sed la kaptitoj?" kriis Maarten, "ĉu ili ne estas gravaj?"
Ankaŭ li estis leviĝinta kaj rigardis indigne al Freddie. Ni ĉiuj estis silentaj pro ĉio. La kaptitojn, Dio, kiel volonte ni volis liberigi ilin, sed en tia maniero?

Mi metis la brakon ĉirkaŭ Freddie.
"Ŝi pravas, ankaŭ mi rifuzas esti devigita pafmortigi infanojn se la intenco de la plano malsukcesus. Vi devas vere elpensi ion alian, aŭ fari mem." Ni ĉiuj estis stariĝintaj. "Kaj vi, fraŭlino Hannie?" demandis la ĉefo.
"Nu," diris Hannie, "alia plano estus pli bonvena. Ankaŭ mi opinias tion malagrabla komisio kaj mi unue volas priparoli ĝin kun Truus kaj Freddie."
Ni adiaŭis la sinjorojn kaj foriris. Tamen ni malŝategis la situacion. Laŭ nia opinio ni agis bone, sed la agaca sento restis, ke niaj knaboj estas enŝlositaj kaj ni estas liberaj. Ni sentis nin necertaj kaj malĝojaj. Komandantoj havas facilan postenon, ni diris. Ili elpensas la planojn kaj aliaj devas plenumi ilin.

Ili lasis nin foriri kun niaj kulpsentoj kaj nia emo al agadoj. Kun planoj por liberigi ĉiujn kaptitojn. Sed infanoj ne konvenas en tiuj planoj. "Ni ne estas hitleranoj, rezisthomoj ne mortigas infanojn," diris Hannie.
Ni kapjesis kaj ni silentis longtempe.

indekso