indekso

37. La aresto de Hannie

Iun vesperon Freddie kaj mi estis atendantaj Hannie. La sekvantan matenon tre frue ni estis biciklontaj al Aerdenhout kaj per mangrenado perturbi la faŝistfeston ĉe fifama bunkrokonstruisto.
Proksimume je la tria en la nokto ĝi devis okazi, sed Hannie ne alvenis.

Ni sidis ja varmaj ĉirkaŭ la forno ĉe la familio Andriessen sed nia maltrankvilo pligrandiĝis ĉiun horon. De tempo al tempo Mari rigardis min atente kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi ne povis respondi lian demandan rigardon. Mi ne rajtis paroli pri la danĝera laboro kiu atendis nin. Mi ankaŭ ne povis montri mian timon. Freddie estis ekdorminta en la granda seĝo. Ŝia maneto kuŝis malfermita kaj senkulpa apud ŝia vizaĝo. Tio kortuŝis min. Tiel, en sia dormo, ŝi ŝajnis ankoraŭ pli infana kaj tamen jam tiom da plenkreskaj ventegoj ŝi spertis.
"Ni enlitiĝu," diris Mari emfaze.
"Jes, jes," mi diris sinĝene. Mi deziris al ĉiuj bonan nokton, vekis Freddie kaj ni iris al niaj mansardetoj en tiu bela malnova domo.

“Ĉu Hannie ne alvenis?" demandis Fred. Senparole mi malvestis min. "Ni ne iros," mi decidis. "Unue ni devas scii kie estas Han." Mi rampis sub la litkovrilojn. Malgraŭ la mallumo ni sciis unu pri la alia ke ni ne povas ekdormi. Ĉe ĉiu ventopuŝo la domo dolorĝemis mistere kaj ŝajnis kvazaŭ iu plorsingultus. Ni ambaŭ sciis ke la kaŭzo estas la malnova domo, sed la timo pri Hannie faris la bruon tiel timtremiga, ja preskaŭ ĝis vera plorado.
"Truus, ĉu ni ekserĉu Hannie?" mi aŭdis la timeman voĉon de Freddie el ŝia ĉambreto apud mi.
"Ne agu tiel stulte," mi kriis malafable. Mi sciis ke mi reagis maljuste, sed tiu damna atendado, tiu necerteco estis pereiga. Tamen post kelka tempo ni ekdormis maltrankvile. Je la kvina Freddie vekis min.
"Ni serĉu nun, Truus," ŝi diris, kiam mi apenaŭ malfermis la okulojn. "Jes, ni iros," mi respondis kaj tre rapide ni vestis nin, ŝteliris malsupren laŭ la ŝtuparoj kaj prenis niajn biciklojn.

Ekstere ĉio estis ankoraŭ malluma. La maljunaj arboj ŝajnis minacaj figuroj. Ni tremis pro malvarmo kaj streĉiteco.
"Ni iru unue al familio Elsinga," proponis Freddie.
"Ne, ne, estas nur la kvina," mi diris, "ili ektimos treege."
"Eble ŝi iris al Ksander kaj restis por dormi tie," pensis Fred.
"Jes, sed ni devas trairi la tutan urbon; iri ĉirkaŭe estas ankoraŭ pli danĝere," mi diris, "kaj baldaŭ ni eble ĉiuj estos kaptitoj!"
"Ho ne," kriis Freddie, "ĉu oni arestis ŝin?" Timigite ŝi elparolis tion pri kio ni ambaŭ ne kuraĝis pensi.
"Unue ni nun iru al kelkaj adresoj, Truus."

Mi biciklis rapide, sencele direkte al la urbo. Ni ankoraŭ ne rajtis esti ekstere. Nur je la sesa finiĝos la tempo de malpermeso. Malgraŭ la streĉiteco pro Hannie ni bone atentis la vojojn. Je la kvina kaj duono ni sonorigis ĉe Rie, kie Jan sin kaŝis. Ni havis specialan signon kaj fajfis ĝin kune por sciigi al Jan kaj Rie ke estas ni. Dormema, timigita Rie rapide malfermis la pordon. Samtempe ni vidis ke Hannie ne estas tie. Ion tian oni rimarkas tuj. Kune ni dividis nian timon kaj priparolis ĉiujn eblojn kie ŝi eventuale povus esti. Ni restis tie en la Papo Leo-strato ĝis la sesa. Senspiraj ni alvenis ĉe la adreso de Ksander. Tie ĉiuj jam vekiĝis kaj oni tuj malfermis la pordon. Annie havis ruĝajn okulojn pro plorado kaj rakontis al ni ke ŝia kuzo vidis Hannie ĉe la 'Maŭermuro' sur la Jan Gijsenvaart. Oni estis arestinta ŝin; la kuzeto vidis ŝin vigle gestante parolanta kun kampĝendarmo. Batite kaj paralizite ni eksidis ĉe la tablon.
"Bonvolu knabinoj, trinku ion varman," diris Annie kaj ŝovis tason da surogatkafo al ni. Kiam ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ miajn ŝultrojn, miaj fortoj rompiĝis. Fred kaj mi ekploris nekonsoleble kun la kapo sur la tablo.
"Ni devas iri al la stabejo en Bentveld," mi iom poste diris raŭke kaj treme. Proksimume je la deka ni alvenis kun plororuĝaj okuloj ĉe la B.S.-komandantoj Arend kaj Kees.

Kia diferenco kun la reago ĉe Annie!
Alkoholodoro venis al ni renkonte. Kun dika cigaro en la kapo Kees malfermis la pordon por ni.
"Jes, jes, ni jam scias!" li kriis, "oni arestis Hannie, sed jes, tio estas ja la risko de nia laboro."
Tiu 'nia laboro' trafis min kiel pugnobato. Sen atenti nian konsternon Kees daŭrigis: "Jes, Arend jam diris, ni ĉiuj devos foriri de ĉi tie, sed ni daŭrigos la batalon, ni laboros laŭ la intenco de Hannie."
Kolerege kaj balbutante kriis Fred: "Vi faros kion? Certe drinki kaj fumi, dum duona Nederlando pereas, tion vi celas. Vi ne malĝojas pri Hannie, vi damne jam amortizis ŝin!!" Ŝi ŝustampfis sur la tero.
"Vi kaŝu vin, ne mi, ne mi, ĉu vi aŭdas tion, mukbuloj, mi fidas Hannie! Ŝi silentos. Restu sidantaj sur via dika postaĵo. Ni mem provos fari ion por ŝi, kanajloj, kanajloj!"
Senvorte mi prenis ŝin kaj ni eliris.

Sur benketo en Aerdenhout ni elploris. Malespere kaj konsternite pro tiom da nekompreno kaj kruda pensmaniero.
Tamen la sekvan tagon Kees venis por priparoli kun ni kiamaniere liberigi Hannie. Ni sciiĝis intertempe ke ŝi troviĝas tiun nokton en 'Dreefzicht', restoracio ĉe Dreef en la suda Harlemo. 'Dreefzicht' estis farita oficejo de Wehrmacht (germane: kampĝendarmaro) de la nazioj.
Laŭ Kees, Hannie estis transportota proksimume je la deka matene al Euterpe-strato en Amsterdamo. Ĝojaj ke ni momenton povas esti aktivaj, Fred kaj mi ekiris por mobilizi niajn rezistamikojn. Kune kun Frans ni faris planon por surprizataki la malliberulan veturilon en kiu ŝi estos sidanta. Senprokraste gardistoj estis dislokitaj, kaj ĉe Dreefzicht kaj sur Park-aleo, kie la Harlema S.D. havis sidejon, kaj sur la Amsterdama stratvojo, kie la transporto estis preterpasonta.
Nenio okazis kaj nur longtempe poste ni sciiĝis ke Hannie estas forportita jam en la nokto.

Je la 26-a de marto 1945 Hannie kun la kontraŭleĝa 'Waarheid' en siaj biciklosakoj falis en kaptilon de la Germanoj ĉe la 'Maŭermuro'. Tie oni arestis plurajn. Ankaŭ Hannie estis unu el tiuj. La nazioj trovis ne nur la pakon da kontraŭleĝaj gazetoj - la plej granda kapto estis la pistolo kiun ŝi portis kun si. Post multaj esplordemandadoj kaj konfrontadoj kun naziemaj burĝoj kiuj iufoje vidis Hannie laboranta, ŝi finfine konfesis pro tio ke ĉe la harradikoj de siaj nigrefarbitaj haroj ŝia propra ruĝa koloro estis videbla. Tiam la nazioj sciis ke ili kaptis la 'knabinon kun la ruĝaj haroj'. Laŭ eksmalliberuloj oni torturis Hannie. Oni aŭdis ŝin kriegi. Oni ankaŭ sciiĝis ke la S.D. minacis pafmortigi ŝin sur la korto de la malliberejo sur Amstelveen-vojo. Kun la pugnoj premitaj kontraŭ la korpo Hannie provis kolekti ĉiun kuraĝon kiun ŝi postulis de si mem. Oni faris foton de ŝi servanta nur por la arkivo. La timo sur ŝia vizaĝo komprenigis ke la torturistoj sukcesis sugesti ke ŝi vere estos ekzekutata ĉi tie.

La 17-an de aprilo 1945a, tri semajnojn antaŭ la liberiĝo, ŝi estis mortpafita en la dunoj de Bloemendaal.
En la aŭto kiu portis ŝin al la mortpafloko troviĝis ŝoforo, la S.D.-ulo Ruhl kaj germana soldato kun fosilo. Malantaŭ tiu sekvis alia aŭto kun pluraj S.D.-uloj.
Kiam la Germano Lages pafis, la pafo nur pretertuŝis ŝian tempion.
"Mi pafas pli bone," ŝi kriis (laŭ Lages kaj Ruhl dum postaj esplordemandadoj).
Salvo el la aŭtomata pistolo de la nederlanda S.D.-agento Maarten Kuiper definitive finis ŝian vivon.
Tute sola inter siaj torturistoj, Hannie Schaft, dudek tri jarojn aĝa, lastfoje vidis la fruan printempon, la svingiĝantan amofilon, la nubojn, la sunon.

indekso