indekso

39. Klopodo liberigi Hannie

Kompreneble ni klopodis liberigi Hannie.
La kvinan aŭ la sesan de aprilo mi biciklis al Hago kun letero de miaj B.S.-komandantoj por kontakti ilian komunikulon L. Ĉi tiu L. laboris ĉe S.D., sed laŭ niaj komandantoj li transdonis multajn donitaĵojn al la kontraŭleĝularo.
"Kiom da jaroj li jam faras tion?" mi demandis kiel eble plej afable.
"Ho," diris Arend, "estas proksimume unu aŭ du jaroj."

Mi okulis miajn ungojn kaj diris preteratente, ke tiuj S.D.-anoj estas grupo da stultuloj ĉar L. jam longtempe liberigis homojn kaj neniam bezonis zorgi pri kompenso. La sinjoroj silentis.
"Hm, ĉu vi volas transdoni ĉi tiun leteron? Jes aŭ ne!" diris Arend. Kiam li koleriĝis, lia norda prononcmaniero tamen iomete reaperis. Mi kapjesis unumove kaj ekiris, necerta kaj duboplena, survoje al Hago. Mi sentis kiel Arend kaj la ĉefo, Maarten, postrigardas min. Kees ne ĉeestis. Lin mi renkontis biciklante. Li demandis kion mi faros.

Mi rakontis pri la letero kiun Maarten skribis al L. por klopodi liberigi Hannie. Kees staris kurba, la kapon al la tero.
"Forton," li diris subite, "kaj atentu bone tie!"
Li tuj forbiciklis. Tio faris min ankoraŭ pli alerta. Mi komprenis ke estas riska entrepreno.

Post longa laciga vojaĝo tra la bulbregiono kaj post pluraj haltigoj mi alvenis en Hagon. Mi volis fari ĉion por savi la vivon de Hannie, malgraŭ ke la timo kaj necerteco pligrandiĝis horon post horo. Kiam mi preterpasis la fabrikojn de Sikkens, miaj kruroj ne plu volis funkcii. La teruraj memoroj pri la dramo kun mia amiketo Loetje ĉi tie, sur ĉi tiu loko, estis iom tro multe por mi. Mi devis vomi, sed mia stomako enhavis nenion por tio. Larmoj pro sufokiĝo iris laŭ miaj vangoj. Timante ke ili fariĝos veraj larmoj mi reprenis kuraĝon kaj suriĝis ree sur mian biciklon.
ĉe L. oni ne malfermis la pordon, do mi iris al la malantaŭa flanko kiel Arend estis dirinta. La germana edzino de L. rigardis surprizite kiam mi trairis la ĝardenon, frapis sur la malantaŭan pordon kaj rakontis kiu sendis min. Ŝi alrigardis min akre kaj iris en la domon kun mia letero. Ŝi tuj revenis: "Mein man telefoniert. U mus eben warten im achterkammer." (german-nederlandlingve: Mia edzo estas telefonanta. Vi atendu momenton en la malantaŭa ĉambro) Ŝi enirigis min en mucide kaj aĉguste meblitan malantaŭan ĉambron. Mi sidis tie kaj mi aŭdis mallaŭte sed klare: 'judoj' kaj 'Anjelier-strato'.
Ankaŭ la domnumero estis dirita. Senhezite mi elpensis elturniĝon pri aĉeto de cigaredtabako ĉe kaŝkomercisto kies adreson mi ja konis, kaj saltis sur mian biciklon.

"Kie estas la Anjelier-strato, he vi?" mi demandis senspire al knabeto desegnanta hopirejon.
"Nu, fraŭlino, vi ne estas tiel malproksime de tiu," li diris kun ĉarma haga prononcmaniero. Kelkajn stratojn pli fore mi alvenis spiregante al la koncerna adreso. Kiam oni ne malfermis la pordon post mia sonorigo mi kriis (ne tre kontraŭleĝe cetere):
"For, foriru… oni venos por kunpreni vin!"

Mia mistoniĝanta voĉo certe alarmis eventualajn preterpasantojn, ĉar subite ankaŭ la strato estis malplena. Mi ne atendis kaj resaltis sur mian biciklon. Reire al la loĝejo de la S.D.-viro.
"Mi havas," mi vokis al la germana edzino. “Ĉu via edzo jam finis la telefonadon?" Mia koro bategis el mia gorĝo.
Ho, mi pensis, eble oni tute ne intencas forigi ilin kaj nun tiuj mizeruloj ekiras sur la straton kun la samaj seriozaj sekvoj kiel tiuj pri kiuj mi avertis ilin…

Sed kiam mi post nelonge sidis en la antaŭĉambro ĉe L. kaj ni fumante parolis iomete unu kun la alia, preterpasis motoroj kaj polickamionetoj. Ĉiu koloro foriĝis de mia vizaĝo. Mi rigardis al la viro kontraŭ mi. Lin mi devus demandi fari ion por Hannie - de ĉi tiu terura homo mi devus atendi kunsenton??
Mi rulfaris cigaredon, nervoze kaj kun tremantaj manoj. Mi enspiregis profunde. De la virino mi ekhavis tason da bongustega supo. La odoro de petroselo, la grascirkletoj, la avena kaĉo kiel aglutinilo, ĉi tio estis rava regalaĵo. Preskaŭ sincere mi kore dankis ŝin. En miaj pensoj mi vidis antaŭ mi la maldikegan hopantan knabeton en la strato. Fiularo, mi pensis, kaj mi esperis ke la homoj en la Anjelier-strato povis fuĝi.
L. donis al mi alian tajpitan leteron por transdoni al iu (la ĉefo?) de S.D. kaj rakontis al mi kie mi povos trovi tiun viron.
Nigraj S.S.-anoj gardostaris apud la pordoj. En miaj malriĉaj vestoj mi certe ne impresos tre fidinde la S.D.- kaj S.S.-kanajlaron!
Kun tremantaj genuoj mi donis la leteron kun la nomo de la koncerna S.D.-oficiro al unu el tiuj viregoj. Senemocie li akceptis ĝin. Alia nigra fripono akompanis min al granda oficejo.

Mi ekstaris fronte al mallonga, dika nazio. Mi donis al li la leteron kiun mi estis rericevinta de la eksterdomaj S.S.-anoj. Leginte la leteron la nazio forsendis la ĉeestantajn S.S.-anojn. Li fingromontris al seĝo antaŭ sia skribtablo, forŝiris folieton de skriblibro kaj ekskribis rapide. Tiam li donis al mi la skribitan leteron en fermita koverto, rigardis al mi longtempe kaj akre, kaj diris germane ke mi agis tre impertinente, 'frech' aŭ io tia. Li ree telefonis al la nigruloj kaj kriegis: "Heil Hitler!"

Akompanate de du S.S.-anoj mi estis kondukata eksteren. Mi prenis mian biciklon kaj provis turni la pedalojn. La ŝvito ŝprucgutis en mian nukon. Returne al L., kiu feliĉe oferis al mi kafon, surogatan tamen, sed agrable varman.
Li legis la leteron, ridis iomete kaj eksidis malantaŭ sian skribtablon por fari leteron al Arend kaj la aliaj B.S.-komandantoj.
"Kio estas skribita en ĝi, sinjoro L.?" mi demandis. "Mi celas en la letero de S.D.?"
"Aĥ, ĉu vi ne scias? Ĉu li ne rakontis tion al vi?" demandis L. "Nu, ni oferis al li paspermeson interŝanĝe de Hannie. Li skribas ke Hannie ne plu troviĝas en Nederlando laŭ lia scio. Sed unue li informiĝos en Amsterdamo." Li ekbruligis dikan cigaron; unue li detondis la pinton kaj tiam li ekbruligis ĝin senhaste.
"En ĉi tiu letero mi skribis ĉiujn viajn spertojn al viaj komandantoj. Formetu ĝin bone, ĉar ni devas esti singardaj," li ridis.
“Ĉu mi estu same singarda pri ĝi kiel pri tiuj paketoj?" mi demandis. "Jes, vi sciu, je la aliro juveloj estis en ili kaj returnvoje ĝino kaj tabako." Mi diris tion formale kaj mi treege ruĝiĝis.
"Jes, infano, tiujn mi uzas por subaĉeti la S.D.," li diris iomete indigne. "Nu, ĝis revido." Kaj li ellasis min.
"Dankon," mi povis eligi, sed kiam la pordo batfermiĝis, mi diris tutkore: "Krevu!"

Mi iris preter la malantaŭan flankon por preni mian biciklon. Per afabla (mi esperis) mansvingo mi salutis la edzinon de L. kaj biciklis returne. Tre malfrue mi alvenis ĉe Maarten, Arend kaj Kees.

Maarten legis la leteron, kunfaldis ĝin kaj forlasis senvorte la varman ĉambron. Demande mi rigardis al Arend kaj Kees, la brovojn suprentiritaj. Maarten revenis kun botelo da vino. Li plenigis la glasojn kaj levis la sian je la proksimiĝanta liberiĝo. “Ĉar," li diris, "tion mi legas ĉiaokaze en ĉi tiu letero."
"Sed Hannie…," mi balbutis, "Hannie, ĉu ŝi liberiĝos? Ĉu ŝi restos viva?"
Li metis sian glason, prenis min je la ŝultroj kaj diris: "Ni scias nun, ke ŝi troviĝas en la Weteringschans-malliberejo. Tio estas la nura kiun ni scias."
Tio, kion L. rakontis al mi, do ne estis vera.

En ĉi tiu grupo da homoj kiujn mi tamen ne tute fidis, kie mi neniam spertus la komprenon kaj la amikecon kiun mi trovis ĉe Cor kaj la aliaj de la unua horo, mi ne povis montri miajn sentojn tiumomente. Mi fuĝis al la ĉambreto kiun ordigis nia gastigantino por mi.
Pli detala informo montris ke vere estis surprizatako en Anjelier-strato. La homoj estis eskapintaj.

indekso