indekso

40. Vizito al Weteringschans

Mi daŭre cerbumis kiamaniere ni povus liberigi Hannie.
Ĉie la nazioj estis venkataj. Ĉu ni kun la grupoj el Hoofddorp kaj Harlemo ne povus kurataki la malliberejon? La alproksimiĝanta liberiĝo de Nederlando ja devus ebligi tion!

Mi sentis min maljuna kaj kelkfoje ankaŭ tre amara pri mia perdita junaĝo. Ĉiuj miaj rezistkamaradoj havis iun por kunesti: Jan havis sian Rie por dividi la timon kaj necerton, Frans havis sian sekretariinon, kiu imagis iri al malproksimaj landoj, brako-en-brake kun tiu ĉarma, heroeca viro. Li revis la revon de heroo. Mi ne povis ne pensi pri liaj edzino kaj geinfanoj.
Cor havis Annie kaj la infanojn. Li imagis sin post la milito kiel konstruiston de grandaj konstruaĵoj.
"Ni refaros el Nederlando belaĵon, knabinoj," li ofte kriis. "Ni instruos tiujn kapitalistojn kiel oni tamen povas vivi sen ekspluati aliajn! La laboristoj certe lernis finfine ke tiuj grandaj sinjoroj ĵetegis nin en ĉi tiun mizeron. Iam ni laborigos tiun grupon."
Jes, tiu Cor, tiel bonega viro. Li diris kion li pensis, li vivis kiel li opiniis ke homo devas vivi.

Kiam mi priparolis kun miaj amikoj kiel savi Hannie, neniu fakte sciis respondon. La B.S.-komandantojn mi ne volis konsulti. Mi sciis instinkte ke ĉi tiuj Velsenaj policistoj neniam prenas nin seriozaj. Pli grave, ili misuzis nin kaj ankaŭ multe da rezisthomoj el Velseno.
Kiam je tiu pluvema mateno de la dudeka de aprilo mi biciklis laŭ la Lejdena kanalo, mi subite ekvidis la grupon el Velseno kaj Santporto. La bonvenigo estis tre kora. Ĉi tiuj estis la knaboj kun kiuj Hannie kaj mi eksplodigis la fervojon apud Santporto. Ili venis por preni armilojn en Hoofddorp - danĝera entrepreno.

Iu havis tabakon kaj mi rulfaris cigaredon.
Estis tri junaj knaboj en ĉi tiu grupo: Jantje, Japie kaj Hans. Knaboj de dek ses aŭ dek sep jaroj, farantaj bonan laboron kaj subtenantaj la gajecon. Plue estis Willem, granda, bela IJmuidenano (Ejmeŭjdenano).
Wout (Vaŭt), maldikega, kun okulvitroj plenaj de veldaj difektetoj miope fiksrigardis en mia direkto. Poste mi sciiĝis ke li estis nomata la indiano, kapabla kaj memfida viro. Malantaŭ li staris Piet. Ne tre parolema, laŭ la aliaj, sed kiam li malfermis la buŝon, oni ne povis fermi ĝin eĉ per martelo. Piet estis la senpasia, relativiganta forto en la grupo. Kiam la planoj fariĝis iomete tro spektaklaj, tiam estis ĉiam Piet kiu vetois.

Mi rakontis ke mi klopodas kunigi grupon por savi Hannie.
"Pri ni vi povas esti certa," ili ĉiuj diris. Per manpremo mi adiaŭis. Momenton mi fariĝis sinĝena pro la akraj okuloj de Piet. Se li ne estus portinta ringon sur sia fingro, mi penadus ĝui lian favoron, mi pensis. (La ringo tamen ne estis geedziĝa aŭ fianĉa ringo, mi rimarkis poste!)

Mi biciklis al Amsterdamo, ne bone sciante kion fari.
Mi portis flegistinan uniformon. Ĉe Kees van Stam en Hoofddorp mi bonŝance estis ekhavinta ĉapon kaj bluzon de la germana Ruĝa Kruco. Mi estis alte butonuminta mian mantelon kaj mi havis la ĉapon en mia poŝo.
La pluvo ĉesis. Kiel mortaj okuloj la montrofenestroj fiksrigardis min. Maldikaj homoj ĉie. El tramtrako kiun mi preterpasis ĉiuj lignaj ŝpaloj estis malaperintaj. Forbruligitaj por hejtado. Troviĝis odoraĉantaj rubejoj, en la parkoj kaj tie kie oni forrompis la domojn. En la rubo serĉumis homoj kaj solhundo (kelkfoje oni manĝis ankaŭ hundojn…) kaj la malgajeco estis sentebla.

Sur Weteringschans mi anstataŭiĝis mian nederlandan ĉapon per la germana kaj malfermis iomete mian mantelon por ke la germana ŝildeto, la kostumo kaj la orient-fronta insigno estu klare videblaj.
Decideme mi iris al la granda bruna pordo. Mi sonorigis, malagrabla laŭta sono. Ĉiuj miaj muskoloj streĉiĝis. Kiam la giĉeto malfermiĝis, mi diris per stranga voĉo kiu ne estis mia: "Heil Hitler." En mia plej bone germana (sed verŝajne de Hannie dekoble plibonigita), mi demandis pri la deĵoranta gardokomandanto.

La pordo malfermiĝis kaj oni enirigis min. Ĉenoj tintis.
Kiam la gardokomandanto alvenis mi denove kunklakiĝis, tre germane, miajn kalkanumojn kaj mia ‘Heil Hitler’ jam sonis multe pli konvinke.
Laŭ lia garnaĵo mi vidis ke li estas nederlanda S.S.-ano. Nederlandlingve mi rapide rakontis al li ke mia patro estas ŝtata germano, sed bedaŭrinde eksedziĝinta. "Neniam mia prononcado de la germana lingvo estos perfekta," mi aldonis laŭ vero.
"Envenu, flegistino, envenu," li diris afable kaj bonmaniere.

En la pordego niaj paŝoj sonis laŭte kaj militiste. Fanatika, mi estu fanatika, mi pensis.
Mi vidis la karcerofenestrojn kiel ege grandan mielĉelaron. Preteririnte tiun inferon kaj enirinte fuman atendejon mi sentis ke mia koro ree batas normale. Mi ekhavis veran kafon, kiu falis kiel ardanta briko en mian stomakon, mi fumis cigaredon kaj parolis gaje kun la ĉeestantaj nederlandaj S.S.-anoj. Ne unu momenton mia sinteno de Germana Ruĝa-Kruc-flegistino malfervoriĝis.
Dum mi faris mian rakonton la viroj silentis. Pro emocio? Mi rakontis pri marbatalo antaŭ la nederlanda marbordo. Kiel kuraĝe kondutis 'niaj' viroj. Ke malgraŭ tio tamen ekestis multaj viktimoj kiujn oni portis al ni en la mararmean hospitalon. Mi parolis pri germana matroso, severe vundita kaj dekoraciita per la Fera Kruco, havanta fianĉinon kiu, je la ektimo de mia komandanto, estas teroristino, kiu estas en ĉi tiu malliberejo.

Mia komandanto igis min demandi ĉu oni pretas kunirigi ĉi tiun knabinon, akompanatan de du soldatoj, por plifaciligi la mortohoron de ĉi tiu juna germana heroo (mi purigis laŭte mian nazon).
Larmo gutis laŭ mia nazo. Ke tiu estis pro timo kaj streĉo neniu sciis, sed ĝi ja faris mian rakonton pli kredebla.

En tiu momento mi eĉ ne konsciis ke mi ne posedas ian oficialan dokumenton. Se la gardokomandanto estus preninta la aparaton por telefoni al la markomandanto, mi estus surprizkaptita.
Sed li diris: "En ĉi tiu malliberejo ne troviĝas virinoj, tiam vi devos iri al Amstelveen-vojo." Momenton mi sentis malaperi ĉiun kuraĝon, ĉiun esperon el mi. Poste mi regis min denove. La ruĝ-blanke striita vestaĵo memorigis min ĝustatempe pri mia rolo. "Ni ja transportos vin al Amstelveen-vojo," diris la afabla S.S.-ano.
"Bonege," mi diris kaj kun ektimo mi pensis pri mia biciklo, kiun mi estis metinta kontraŭflanke de la strato. Ja ŝlosita, sed tio donis malmulte da garantio.

Mi trinkis ankoraŭfoje tason da kafo, ekhavis bongustegan panpecon kun fromaĝo! kaj rakontis al la viroj ke ankaŭ mia fratino kaj mia amikino laboras en la mararmea hospitalo, ke sekvontan sabaton ni aranĝos feston kaj ke ni ŝatus ke ankaŭ nederlandaj knaboj ĉeestu por la dancado. Tio faris furoron. Mi skribis kelkajn fikciajn nomojn sur pecon da papero kaj adiaŭis rideme.
Ekstere mi sentis la emocion pro la mizero de la homoj interne kiel strangolan ŝnuron ĉirkaŭ mia kolo, sed per multe da sinregado mi povis bremsi min kaj ridis kaj ŝercis kun la S.S.-anoj.

Kiam mi elaŭtiĝis sur Amstelveen-vojo kaj mane adiaŭis la aŭton mi sentis la rigardojn de la Amsterdamanoj malamplene direktitaj al mi.
En portiko mi ree ĉifis la holandan ĉapeton sur miajn harojn. En spegulvitro mi fiksrigardis al stranga, pala vizaĝo kiu estis la mia. Mi havis paketon da subvestoj en mia sako kiun mi ekhavis de tolaĵobutiko en Harlemo. Se nenio alia sukcesus, mi almenaŭ volus transdoni tion. En la orloj troviĝis cigaredpaperoj sur kiuj Freddie kaj mi estis skribintaj kuraĝigajn vortojn.

Diversaj viroj kaj virinoj sidis atendantaj kun saketoj da lavotaĵo. Mi anoncis min ĉe la pordisto, kiu diris: "Tiel vi ne povas transdoni ĝin, flegistino, ĝi devas esti en lavsako kun ŝia numero sur ĝi."
"Sed mi ne konas ĉi tiun knabinon," mi diris. "Mia direktorino sendis min."
Li montriĝis afabla, trankvila viro.
"Eksidu momenton tie, eble la 'Aufseherin' (germane: estrino) volos paroli kun vi."

Mi sidiĝis apud maljunan viron. Apud sin li estis metinta saketon da lavotaĵo kun infane grandaj numeroj sur ĝi. Liaj blue vejnaj manoj kuŝis trankvile kaj senkuraĝe sur liaj genuoj. Li fiksrigardis antaŭen. Pro kiu estas tiu viro ĉi tie, mi pensis. Filino? Edzino?
Miaj nukharoj ekstaris kiam mi aŭdis miajn kunatendantojn demandi al la pordisto kia estas la humoro de la 'Aufseherin' hodiaŭ.
Nu, ne tro malbone, laŭ la pordisto. Fivirino, mi pensis.

Viglaj paŝetoj anoncis ŝian alvenon. Ĉiuj leviĝis. Ankaŭ mi. ‘Heil Hitler,’ ŝi diris akre al ni. Kelkaj el ni respondis ŝian saluton per murmurata: "Bonan tagon, sinjorino." Kun ĉikana rideto ŝi rigardis nin. Unu post la alia ni devis veni al ŝi kun la lavotaĵo. Kiel la lasta - mi lasis ĉiujn iri antaŭ mi - mi iris. Mi rakontis ke mi venas pro Jannetje Johanna Schaft, ke mi ne konas la numeron kaj ankaŭ ne la personon mem. Ŝi malfermis grandan libron.
"Ist nicht mehr da, (germane: ne plu estas ĉi tie)" ŝi diris kaj mi ankaŭ vidis strekon tra la nomo de Hannie.
"Also… (germane: do)" Ŝi malaperis tra la barilo kiun la pordisto tenis malfermita por ŝi.
Mi aŭdis ĝin batfermiĝi.

Mi retrovis min antaŭ la malliberejo, apogiĝanta kontraŭ la muro. Estis kelkaj homoj ĉirkaŭ mi.
"For, knabino, foriraĉu diablen!" diris voĉo.
Mia pistolo duonpendis el mia poŝo. La pordisto eble metis ĝin en mian poŝon aŭ ĉiuokaze li vidis ĝin kiam mi svenis.
Dum longa tempo mi vagis tra Amsterdamo, sen kompreno pri tempo aŭ malvarmo.
Ĉio estis farita vane.

indekso