indekso

41. Liberiĝo

Estis frue en la mateno kaj la mallonga dormo kiun mi ĝuis estis tamen sufiĉa por senti min satripozinta. Post ĉiuj serĉadoj kaj klopodoj por trovi kaj liberigi Hannie, min estis okupinta obtuza sento de forlasiteco kaj rezignacio.
Je tiu frua horo mi klare aŭdis kantata de multaj: ‘Oranje boven.’ (Oranĝa supre: 'Oranje' estas la nomo de la reĝa familio) ĉu mi bone kaptis? Estis ankoraŭ preskaŭ mallume. Mi malfermis la tegmentfenestron kaj jes, mi aŭdis ĝuste.

Neniam antaŭe mi vestis min tiel rapide kiel nun.
"Ellitiĝu!" mi kriis al Freddie.
"Ili venos, la angloj. Aŭskultu, ekstere!" Mi krivekis la tutan familion. Ni trinkis iom da akvo kaj iris en la straton. En la duonmallumo oni povis vidi eĉ en ĉi tiu silenta kvartalo de sud-Harlemo grupetojn da homoj. Ekscitite kaj gajege la homoj parolis unu kun la alia. Senpere diri kion oni pensas, estis jam tre liberiĝa sento por ĉiuj burĝoj. Ĉe sinjorino Limpers la antaŭpordo estis malferma.
“Ĉu estas vere?" mi kriis supren.

Granda kaj solena ŝi staris tie.
"Jes," ŝi diris trankvile, "ni estas liberigataj, sed tio ne estas destinita por mia filo. Mi ĵus aŭskultis la radion, estas vere ĝuste."
Unuafoje mi vidis ŝin plori kaj mi konfuziĝis pro tio, mi sentis min necerta.
"Freddie kaj mi iros al la granda ĉefo por demandi kion ni faru!" mi kriis.
Ni fermis la pordon malantaŭ ni kaj ni alvenis en ekscititan grupon da homoj. El ĉiuj flankoj oni aŭdis la informojn, kie oni rimarkis Anglojn (poste montriĝis ke ili estas Kanadanoj.) Iu sciis ankoraŭ pli bone ol alia. Ankaŭ ni fariĝis ekscititaj kaj nervozaj pro tio.
En la granda stabejo la ĉefo, la regiona komandanto, ne ĉeestis. Kees kaj Arend ja estis tie. Ili konsilis al ni akompani ilin por manĝi kaj trinki ion. Ni ne ŝatis tion. Ni volis fari ion, fari ion utilan, uzi nian energion por tiu neatendita liberiĝo. Ni plubiciklis ĝis Freddie vidis amikon de la kontraŭleĝa 'Waarheid'.
"Mi eklaboros iomete," ŝi kriis al mi.

Mi daŭrigis mian rajdadon kaj jam longtempe preterpasis la Amsterdaman Pordegon, kiam mi konsciiĝis ke mi estas survoje al Amsterdamo. Ĉiam pli da ruĝ-blank-bluo ekaperis sur flagstangojn, antaŭ la fenestrojn kaj supre sur preĝejojn. Malgranda knabo estis senpere svinganta grandan flagon, faritan el littuko. Estis literoj sur ĝi kaj kiam mi atente rigardis, mi legis:
‘We are free.’ (angle: Ni estas liberaj')
ĉie estis malfermaj fenestroj kaj pordoj, kvazaŭ oni volus malaperigi la malfreŝan etoson esti enfermita kaj sklavigita.

Mi pedalis kaj pedalis. La ŝvito spruĉgutis de mi. En Halfweg mi ricevis tason da teo ĉe tute nekonataj homoj. Entuziasme ni ŝultrofrapis unu la alian. "Ni estas liberaj!" ni kriis, sed mia entuziasmo estis ludita. Profunde en mi estis nedifinebla doloro, enfermita tristo kiun oni ne povas montri ĉar estas neeble vortigi ĝin. Estis kvazaŭ iu alia turnus miajn pedalojn, kvazaŭ iu alia afable ridantis al la ekscititaj homoj ĉirkaŭ mi.
Ĉe Filine, kiu kaŝloĝis ĉe Marie Korts, mi iomete kvietiĝis. Senvorte ni ĉirkaŭbrakis nin. Marie estis ŝovmalferminta la kurtenojn. Mi konsciis ke tio nun eblas. Filine povis ree esti montrata al la popolo. Ŝi povis ree esti homo.
Ĉu tio vere ankoraŭ eblas? mi pensis konfuzite. Esti ordinara homo? Ridi, danci, forgesi?
Ĉu Filine kaj la koncentrej-homoj, Freddie, Jan kaj mi simple povos turni la butonon? Iel kiel: hop, for estas la milito, la subigo, la insultado de la homeco?

Medite mi observis la bruantajn homojn sub mi en la strato. Ekaperis ĉiam pli da flagoj. Ankaŭ la homoj mem ornamis sin. Mi turnis min for de la fenestro kaj, sendemande ĉu tio eblas, mi akceptis taseton da supo, kiun Marie estis irpreninta ĉe la popola manĝejo. Kviete mi trinkis mian supon dum Marie per sia grave germana prononcmaniero rakontis pri la strato, la popola manĝejo, la homoj.
Ĉi tiu bonega virino, germannaskita, estis helpinta Filine dum la tuta milito. Kiel arda kontraŭ-nazio ŝi konis la grandan aflikton esti ekskluzivita de la 'bonaj Nederlandanoj'. Esence ŝi faris pli da efektiva rezisto ol multaj.
Filine kaj mi decidis iri al la Amstelveen-voja malliberejo por tamen eltrovi ĉu eble Hannie estas 'postrestigita'. Oni aŭdas tiel strangajn rakontojn.
Mi tute forgesis ke por Filine eble estas strange kaj nekutime en la strato. Strange, libere iri en la strato, sen esti arestata.
Estis longa vojo. Ni preterpasis la mortpafejojn kie oni estis metinta florojn kaj rapide pendiginta grandan ruĝ-blank-bluan flagon sur senfenestran muron. Momenton ni haltis kaj silente ni daŭrigis nian liberiĝveturon sen ĝojo. Kiam ni diris ion reciproke, estis pri negravaj aferoj. Ni ambaŭ timis niajn emociojn.

Ĉe la malliberejo staris dekoj da homoj. Preskaŭ ĉiuj havis florojn. Filine, por kiu la longa veturo certe estis turmento pro nekutimo kaj multjara deviga restado en la domo, restis ĉe la malliberejo. Mi revenis kun granda bukedo da ruĝaj tulipoj.
Surdiga 'hura'-vokado eksonis kiam la grandaj pordoj malfermiĝis. En la pordaperturo aperis unu post la alia virinoj fremde fiksokulantaj en la sunlumon. En la homamaso ili serĉis parencojn kaj amikojn. B.S.-ano voĉlegis la nomojn de la eksmalliberuloj, laŭte kaj kuraĝe en la libera aero. Ĉiu nomo estis sekvata de tondra aplaŭdo kaj hura-vokado. Malgrandaj virinetoj, dikaj, grandaj, ankoraŭ knabinoj, ili ĉiuj preterpasis nin, ĉirkaŭate de kisantaj, ĉirkaŭbrakantaj parencoj. Neniu hontis pri siaj larmoj.

Kiam la lasta aperis el la bastiono de timo kaj humiligo kaj evidentiĝis ke ne estas parencoj por ŝi, Filine donis niajn florojn al ŝi. Ni demandis ĉu vere ĉiu forlasis la malliberejon. “Ĉu estas ĉi tie eble malsanuloj aŭ mortintoj?" mi demandis.
Post negativa respondo ni turnis nin. Ni promenis al Weteringschans kaj eniris la malliberejon.
Kanada oficiro akceptis nin. Filine parolis. Mi subite devis iri al la necesejo. Kiam mi vidis malgrandan pistolon malantaŭ la necesujo mi ekmiris. 7 mm. Certe de S.S.-kanajlo, mi pensis, kompreneble li volis liberigi sin de tiu objekto.
Pro la vizaĝo de Filine mi jam komprenis ke ankaŭ ĉi tie Hannie ne troviĝas. Raŭke pro emocio kaj seniluziiĝo mi rakontis fanfarone pri la pistolo. "Nu," mi ekkriis, "ni tamen havas ion!"

Ege malfeliĉa mi estis pro la grandaj seriozaj kapreolokuloj de Filine. Ni reiris tra la brua, ekscitita, festa urbo. Returne al Marie. Mi ne restis por dormi. Mi pedalis la longan vojon returne al Harlemo, en unu tede ripetiĝema ritmo: Neniam plu.., neniam plu.., neniam plu...

indekso