indekso

42. Rememoro

Estas novembro 1951. La malvarma milito furiozas. Estas milito sen kanontondrado, sen generaloj kaj soldatoj. Plumarmitaj ĵurnalistoj kaj politikistoj ĉerpas sian venenon el malamo, kalumnio kaj suspektigoj.
En tiu tempo de senbriligo kaj nereala pensado, en la mezo de tiu malvarma militetoso, la junularo de la komunista partio volis organizi Hannie Schaft-rememoron.

En 'Waarheid' kaj en la magazino 'Jeugd' estis enpresigitaj alvokoj amase partopreni en ĉi tiu rememoro. (‘Jeugd’ = Junularo)
Laŭ la ekzemplo de francaj manifestacioj kontraŭ reviviĝanta faŝismo, oni estis pligrandiginta portretojn de Hannie kaj metinta ilin sur ŝildojn. Ŝajnis al mi tre ne-nederlande kaj mi ne estis tre entuziasma pri tio, sed mi ne protestis. Mi sentis min maljuna inter ĉiuj ĉi junuloj, kiuj kiel infanoj ja spertis la militon, sed tute malsame ol mi.
La malvarma milito estis alpreminta la komunistojn kontraŭ la muron kaj, kalumniitajn kiel ili estis, kuniginta ilin pli firme. Pli arde kaj ankaŭ pli emocie ili defendis siajn principojn. Ili daŭrigis sian reziston kontraŭ ĉiuj imputoj.

La 27-an de novembro 1951 kuniĝis proksimume 5000 eksrezisthomoj, junuloj kaj komunistoj ĉe la komenca ekstremo de Zee-vojo en Bloemendaal.
La antaŭan vesperon la rememoro al Hannie Schaft estis, buŝe de urbestro Den Teks de Bloemendaal, malpermesita.
Fariĝis ambaŭflanke politika afero. La gepatroj de Hannie estis eĉ persone kontaktitaj de la tiama ĉefministro.

Mi sentis min abomene. La militon mi estis postvivinta. Kune ni estis batalintaj kontraŭ la malamiko, homoj el diversaj medioj, el diversaj religioj kaj konvinkoj.
Nun mi fariĝis malamiko kaj kun mi miaj gekamaradoj.
Mia patrino ja volis gardi nian infanon kaj mi iris trenpiede al la interkonsentita loko. Kune kun 'Witte Ko' mi estis antaŭironta kun la florkrono.
Krom la miloj da, plejparte junaj homoj, ĉeestis ankaŭ amaso da policanoj. Ĉiuj parolis ekscitite unu al la alia.
"Malhonestaj faŝistoj," siblis Gerben inter siaj dentoj vidante la policarmeon. Vere konsternitaj ni fariĝis nur kiam la procesio kun kronoj kaj floroj ekmoviĝis kaj ni proksimiĝis al Zee-vojo. Atendis nin cisternkamionoj, tankoj kaj alia granda materialo minacaj kaj grandegaj.

Kiam ni, plifortigitaj de ‘Pluiru, kamaradoj, ili scias ke ni estas nearmitaj!’ malrapide alvenis en la najbaraĵo de la unua tanko, ĉi tiu moviĝis kiel moloĥo en nia direkto. La armilo de la kirasturo turniĝis al ni. Senmezura kolerego ekkaptis min subite. Mi maltenis la kronon kaj iris al la tanko. La larmoj fluis sur mia vizaĝo.
“Ĉu vi vere pafos al ni, knabo?" mi kriegis. "Mi batalis kvin jarojn por via liberiĝo, ĉu vi vere estas pafonta al mi, al ni…?"
Sub la kasko min fiksokulis knabovizaĝo. Li aspektis palega kaj turnis sian kapon.
Policoficiro ektiris sovaĝe mian brakon. "He, vi, reiru!!" li kriegis.

Mi rigardis lin plorsingulte kaj li maltenis min. "Damne, damne," mi blasfemis antaŭ mi. Ĉiuj disvastiĝis.
Kune kun la aliaj mi iris al la urbdomo de Bloemendaal. Ni vere povis paroli kun Den Teks. Ĉiun mian indignon kaj konsterniĝon mi riproĉis al li.
La tutan tagon grupoj da junuloj estis surpiede ĉie en Harlemo. Ili diskutis kun la loĝantoj kaj la indigno estis granda, ankaŭ ĉe multaj malsamopiniantoj. Kelkaj junaj homoj venis laŭ granda kromvojo tamen al la tombo de Hannie kaj povis meti siajn florojn tie. Poste ili estis arestitaj kaj ricevis juĝan asignon.

Hejme mi rakontis nenion pri ĉi tiu emocia tago. Mi dankis la patrinon kaj prenis mian malgrandan Hannie kaj metis ŝin antaŭ min sur biciklon. Mi veturis al la strando kaj longe rigardis la maron.

"Hannie," mi diris laŭtvoĉe.
Du bluaj sinceraj okuletoj suprenrigardis al mi.
"Tio estas mi, ĉu panjo?" ŝi diris gaje.

Jes, mi pensis reirvoje, ĉiam kaj ĉiam denove estos novaj, aliaj Hanjoj.

Venhuizen, la 22-an de majo 1982.

indekso