indekso

6. Februara striko

Rinus Hoebeke (hubeke), la terpomvendisto, granda kaj forta virego, metis keston da terpomoj sur la kuirejstablon.
“Kie estas via patrino?”
Mi ŝultrotiris: “Eble ŝi butikumas, mi pensas,” kaj mi prenis la monujon por pagi al Rinus.
“Ne, estas bone tiel, mi atendas momenton...,” li diris kaj li rulfaris cigaredon. Estis ankoraŭ frue kaj feliĉe mia patrino hejmvenis post nelonge.

“Hej, Rinus,” ŝi diris, vidante lin, “kiel frue vi estas!”
“Truus, jen la pamfletoj, la granda alvoko por striki kontraŭ la nazioj,” li kriis ekscitite. De sube el la kesto kun terpomoj li prenis pakon da papero. La eksteran, malpuran paperon li forĵetis en la brulantan fornon.

La patrino atente legis la stencilaĵon: “Ĉu tio sukcesos, vi pensas?” ŝi demandis maltrankvile al Rinus.
“Knabino, tiuj sanghundoj scios, ke ekzistas NI!”
Energie li estingis la cigaredstumpon.

“Jen, ni planis tiamaniere, se vi okupos vin pri la laborejoj sur la Zijlsingel (Zejlsingl) kaj la remizo kaj poste la ŝtrumpofabriko de Hin, vi faros bonan laboron. Ni aktivigis ĉie niajn homojn. Speciale en la kajstratoj de Spaarne (Sparne-Kanalo) multa laboro estas farenda por la tiea grupo. Sed se vi kun la knabinoj kaj kelkaj aliaj junuloj zorgos pri tiuj fabriketoj, ni jam ege progresos.”
Li butonumis sian mantelon.
“Bonŝancon kaj… ne lasu vin kapti.”

Li malaperis. Per la lastaj vortoj li aludis la policon, kiu pli kaj pli kunlaboris kun la Germanoj, escepte de la bonuloj.
Kun Jan Heusdens (heŭsd'ns), Wim Groenendaal (grun'ndal) kaj Brammetje van Geens (fan gejns) ni disdonis la pamfletojn “Striku, striku!” La rezulto de nia agado ne estis samampleksa kiel en Amsterdamo, sed la spirito por kontraŭi la naziojn ĉeestis abunde.
La patrino ekiris kun kelkaj virinoj el la Lejdena kvartalo. Ankaŭ la sepjara Robbie kuniris. Ĉe Kerko oni havis grandan rezulton, eĉ la ĉefoj kaj ĉefinoj kuniris eksteren.
La streĉiteco inter la kamaradoj, ĉu ankaŭ Hoogovens kunstrikos, estis granda. Kees de Rover kaj lia edzino Cor biciklis de adreso al adreso.

Posttagmeze mi scivolis kia estas la situacio en Amsterdamo.
Kune kun kelkaj aliaj mi biciklis tien. La striko estis ĝenerala. Ankoraŭ nun mi bone memoras viron, starantan sur kesto, meze de granda amaso da homoj. Kion li precize diris mi ne aŭdis sed eksonadis huraoj.
Ĉie promenis grandaj grupoj da homoj, sur la stratoj kaj la placoj oni vigle diskutis. Amsterdamo strikis. Mi helpis viron ĵeti multajn pamfletojn en la leterkestojn de la domoj kaj disvastigi ilin inter la preterpasantoj.
Frapis min, ke mi preskaŭ ne vidas naziojn. Verdire tiu silento ne plaĉis al mi.
“Atentu, homoj,” mi kriis. Sed pro la mirigitaj kaj iomete mokantaj vizaĝoj mi ja komprenis ke mi ne havas influon ĉi tie. Mi estis tiel juna kaj ankaŭ nur knabino...

Subite alvenis motorcikloj kun kromĉaroj. Ni estis preskaŭ piedpremataj de la kuranta amaso.
Laca pro la biciklado mi venis hejmen vespere. La patrino estis maltrankvila. Kun Freddie kaj Rob ŝi estis disdoninta kaj disvastiginta ĉiujn alvokojn.

Post kelkaj tagoj la striko estis sange rompita. Sekvis centoj da arestadoj. Fiere ni aŭdis radion Oranje kaj poste ankaŭ radion Moskvo mencii la februarstrikon.
La ĉiam pli impertinentiĝanta subpremado, la forkondukado kaj humiligado de niaj judaj samlandanoj, tiuj estis la instigaj okazaĵoj al ĉi tiu unika striko en okupita Eŭropo.
Hejme ni bone ordigis ĉion. Ne plu kupro, ne plu radioaparato, ne plu revoluciaj libroj en la domo.
Streĉite ni atendis la kontraŭbaton de la ungego de la nazibesto. Nian domon ĝi ankoraŭ lasis trankvila, sed ĉie sekvis la arestadoj.

Momenton la Nederlandanoj regis en la stratoj de Amsterdamo kaj en la Zaan-regiono kaj Holando apartenis al la Holandanoj.

indekso