indekso

7. La sinkaŝanto

Estis vendredvespero kaj mia fratino kaj mi ekŝaltis la lumon kaj malestingis la kandelojn por niaj judaj gastoj, kiuj alvenis antaŭ unu semajno. Jerrit estis granda, larĝaŝultra viro kun bela, melankolia vizaĝo. Nigra barbo ŝajnigis lin pli aĝa ol li estis. Li portis judan ĉapon kiu similis festĉapon. Mia fratino ekhavis jukridon pro tio. Mi forsendis ŝin kun iu preteksto kaj ŝi foriris ŝultroskue.

La edzino de Jerrit, Hannah, estis malgranda kaj malbela. Plej ofte ŝi portis strangan ĉapelon. Ĉi-foje ŝi estis demetinta ĝin kaj oni povis klare vidi ke ŝi portas perukon. Panjo estis instruinta nin kiel diri 'gut shabbes' kaj estis amuze rimarki ke ili mienas mirigite ĝoje. Mi ricevis pecon da bongustega kuko por dividi inter ni ĉiuj ĉe la kafotrinkado.

Jam dum jaroj ni havis sinkaŝantojn en nia domo. Nun mi devis cedi mian ĉambreton, ĉar ĉiuj tiuj judaj familioj devis esti loĝigitaj. Estis 1941 kaj la geedzoj Jerrit, sinjorino Frank kaj ŝia filo, sinjorino Kaufmann kun ŝiaj du filetoj - ĉiuj tiuj homoj loĝis en nia domo. Panjo, Robbie, Freddie kaj mi dormis nun en unu ĉambro. Estis ja hejmece havi tiom da homoj en la domo. Pro tio ke ili manĝis 'koŝere', la servico kaj la manĝaĵo estis alportataj de kelkaj sinjorinoj de komitato por helpo al fuĝintaj germanaj kaj polaj judoj.

Inter si ĉi tiuj homoj parolis jide. En la junularmovado mi lernis de iu Ivan jidan dolorkanton, kiun mi kun Freddie entuziasme kantis. Ni estis skribintaj la vortojn fonetike kaj ni kantis ĝin fiere. Ĝis ni rimarkis ke la judaj familioj ne povas reteni sian ridegon. Verŝajne nia prononcado tamen ne estis tiel bonega!

Super niaj kapoj ni aŭdis la basan voĉon de Jerrit kaj la malfortan voĉon de lia edzino kantantaj la preĝojn. Ni ĵus ludis domenon. Mia malgranda frateto havis permeson ne enlitiĝi kelktempe por kunludi. La sabato donis ankaŭ al nia familio iom da hejmeca tradicio.

Subite oni sonorigis. Mia patrino rigidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis ĉu io malpermesita de la nazioj troviĝas en la ĉambro. Ŝi iris por malfermi la pordon kaj ni postrestis streĉitaj. Subite granda viro staris en la ĉambro. Malantaŭ li staris alia viro, sed ĉi tiu ŝajnis tima kaj apenaŭ salutis.
“Ĉi tie ĉe miaj infanoj vi povas diri ĉion,” diris la patrino, “ili estas miaj kamaradoj kaj ili scias ke paroli povas esti danĝere.”

Netrankvile kaj sinĝene la granda viro restis staranta en la ĉambro kaj ekraportis. La viro malantaŭ li, Arie, estas serĉata kaj mia patrino devas prizorgi sinkaŝ-adreson. Post multe da interparolado oni decidis ke mi konduku lin al domo en la urba centro de Harlemo. La granda viro eksplikis al mi, ke estas tre grave bone atenti, ĉu oni sekvas nin.

Mi vestis min kaj ni ekiris. Nia instrukcio estis, ke ni trairu la urbon brako-en-brake. Timema mi brakplektis al Arie. Ĉe ĉiu paŝo ni kunpuŝiĝis iomete. Per kelkaj interpaŝetoj tio estis korektita. Timida kaj ŝvita pro mizero mi ne ĉirkaŭrigardis. Ĝis mi memoris mian komision. Mi postrigardis trans mian ŝultron kaj terurite vidis viron sekvantan nin je kelkmetra distanco.

“Kuru,” mi kriegis al mia kuniranto. Ni kuris al la stratangulo. Transe de la strato mi vidis trairejon inter domblokoj. Mano-en-mane ni iris tien. Ree mi postrigardis sed mi ne plu vidis la viron. Tamen ni daŭre kuris. En trairejon, el strateto, tra alia vojeto. Mia dorsflanko ekdoloris kaj mi malpli rapidis. Mi ne plu havis spiron por diri al Arie ke mi devas sidiĝi. La ŝvito ŝutfluis de mi, mia torako ŝajnis krevi kaj mia vizaĝo ardis. Arie fajfante spiris. Subite li prenis mian manon kaj kisis ĝin. Mi retiris la manon tuj, sinĝena kaj timigita. Ĉu li volus...? mi pensis kaj diris: “Nu, ni pluiru.”
Atente ni ĉirkaŭrigardis al eventualaj persekutantoj. Finfine ni alvenis sur la adreson kiun ni ekhavis.

Mi sonorigis unufoje longe kaj dufoje mallonge. Feliĉe oni malfermis la pordon.
"Jen estas Arie," mi diris, "la longulo sendis min ĉi tien. Ĉu li povas resti ĉi tie?"

Timplena mi rigardis de la virino al la viro. Ili estis simplaj mezklasuloj. Ili loĝis super sia butiketo, kie radioaparatoj kaj gramofonoj estis riparataj.

“La longulo mem venos por ordigi ĉion,” mi diris.
Mi ne kuraĝis rigardi al la mizera Arie, kiu kun la brakoj laŭlonge de la korpo estis aŭdanta niajn intertraktojn.
“Estas bone,” diris la viro afable. “Filino de Truus, ĉu ne?”
“Vi ja ne rajtas paroli pri tio,” mi reagis mirigite kaj iomete indigne.
“Bone, bone,” diris la viro kaj ridante puŝis min al la pordo.
“Saluton, Arie, ĉion plej bonan,” mi diris kaj kun la plej ruĝa kapo de la mondo: “Saluton, sinjorino, saluton, sinjoro, kaj... dankon...”
Ekstere mi ree atente ĉirkaŭrigardis. Nenie perfiduloj.

“Ĉu iris bone?” demandis la patrino malferminte la pordon. “Ho jes,” mi mensogis, “bonege, kaj la homoj estis tre afablaj.”

Post duona jaro ili ĉiuj estis arestitaj kaj neniam revenis. Pri Arie ni sciiĝis ke li saltis el la trajno sed ne postvivis la falon.
Kiam la mesaĝisto de la longulo rakontis al ni ĉi tion, mi ree sentis la kison pro dankemo de la sinkaŝanto Arie.

indekso