indekso

8. Konatiĝo kun Frans

Freddie troviĝis en la antaŭa ĉambro kiam oni sonorigis. Mi aŭdis la patrinon iri tra la koridoro al la antaŭpordo. Post momento envenis mia fratino rideksplodanta tra la glitpordoj en la ĉambron. Panjo estis ĉiam parolanta ĉe la pordo.

“Ho, Truus, estas filmstelulo ĉeporde kaj li diras ke li venas por ni. Mi mem aŭdis tion!”
“Ne afektu tiel stulte, knabino,” mi diris indigne, sciante ke mi estas du jarojn pli aĝa ol ŝi, “vi ja ŝajnas dekjara.”
“Pff, sed ne iu okdekjara avino, kiel vi,” ŝi spritrespondis.

La ĉambropordo malfermiĝis kaj ni staris vid-al-vide kun sinjoro vestita en deca griza kostumo. Li demetis sian ĉapelon, donis la manon al ni kaj fiksokulis nin longtempe. Mi sentis kvazaŭ mia ruĝiĝo devenas el mia umbiliko kaj suprenrampas ĝis miaj harradikoj.

Li rakontis ke li nomiĝas Frans, estas sendita de iu konato de ni kaj ke li estas okupanta kunmeti rezistarmeon.
“Nu, bonvolu sidiĝi,” diris Freddie. La patrino ĵetis zorgan rigardon al ni kaj forlasis la ĉambron. Frans prenis malbonŝance nian plej malbonan seĝon, tiun kun nefiksita risorto. Mi volis interveni kaj oferi pli bonan seĝon, sed unu rigardo de Freddie sufiĉis. Li eksidis kaj verŝajne lia estonta rolo de kontraŭleĝa gvidanto malpermesis al li aperigi la malkomforton.

“Per la partio ni eksciis jam multon pri vi, pro tio ni scias ke vi ne estas tre timemaj,” diris Frans. “Nun mi volas fari seriozan demandon al vi: ĉu vi pretus aliĝi ĉi tiun armeon? Ni organizos ĝin same kiel la Rusaj Partizanoj. Tio signifas ke ni kontraŭbatalos la naziojn per sabotado kaj armiloj. Tio ankaŭ signifas ke mi devas antaŭe demandi, ĉu vi povas kaj volas silenti pri ĉi tio al aliaj, ankaŭ al via patrino.”
Ni kapjesis.

Frans daŭrigis: “Ni devos ŝteli la armilojn de la nazio mem, ni ankaŭ estos devigataj pafi kelkfoje. Ni devos eksplodigi pontojn, fervojliniojn kaj municitrajnojn. Vi devos lerni manipuli pafilon, ĵeti mangrenadojn kaj meti bombon.”

Li silentis kaj rigardis al ni, unu post la alia, ekbruligis cigaredon kaj tiam demandis subite: “Ĉu vi povus mortpafi iun?”

Mi ektimis. Li demandis min kaj mi ne tuj sciis kion respondi. Fariĝi partizano estis ankoraŭ tolereble, sed mortpafi...?
“Mi ankoraŭ neniam faris tion,” diris Freddie sufiĉe superflue, rigardante al siaj manoj.
Singarde mi diris: “Nu, kiam temas pri vera faŝisto, kanajlo kiu arestas kaj mortpafas homojn, nu jes, se vere necesas... Sed ĉu oni ne devas lerni tion? Kaj kiel oni povas scii ke iu estas kanajlo? Ja ne ĉiuj germanaj soldatoj estas nazioj?”

Mi estis leviĝinta, ĉar subite mi memoris la enmigrintojn kaj fuĝintojn.
“Ne,” diris Frans iomete senpacience, “kiam ni decidas mortpafi, koncernas Gestapo-viron aŭ perfidulon. (‘Gestapo’ = sekreta ŝtatpolico) Ĉu vi memoras la mortpafadon de la unua grupo da homoj ribelintaj kontraŭ la nazioj? Nu, ili tamen ne estis sufiĉe singardaj. Ie devis troviĝi perfidulo. Kaj tiajn kanajlojn ni devas mortpafi! La nazioj fariĝos ĉiam pli krudaj. Laŭ sia kutimo ili jam estis tro afablaj por la Nederlandanoj. Pli kaj pli ili limigos nian liberecon. Ĉiun tagon novaj malpermesoj kaj ordonoj. Ĉiun tagon malpli da manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Ni sciigu ilin ke oni ne povas primoki la Holandanojn.”

Ni kapjesis konsente; tio estis lingvaĵo kiun ni legis kaj aŭdis pli ofte.

“Ĉu ni partoprenu, Truus?” demandis Freddie ekscitite. “Hm, Frans, kaj pri tiu mortpafado kaj tiel plu, nu, ni prikonsideros tion. Ĉu ne?” Ŝi demandis, rigardante al mi.
“Jes,” mi diris, “eble ni ne kapablas fari tion.”
“Vi pripensu bone. Post akcepto en la grupon vi ne plu povas retiriĝi, ĉar tio estas tro danĝera,” diris Frans. “En Sovetio knabinoj kaj virinoj batalas kune kontraŭ la hitlerbanditoj. Mi supozas, ke ankaŭ la nederlandaj knabinoj kapablas je tio. Cetere ili ne tiras la atenton, ĉar neniu, ankaŭ ne la nazio, atendas ion tian.”
Ree ni kapjesis.

Kun doloresprima mieno Frans stariĝis kaj provis nerimarkite froti sian postaĵon. Ni elakompanis lin. Li levis la ĉapelon por la patrino.
“Post du tagoj mi revenos por la rezulto,” li flustris kaj ni fermis la pordon malantaŭ li.

“Kion li deziris?” demandis la patrino.
“Ho, li demandis nin fari ion kontraŭ la nazio, kion nur knabinoj povas fari, ne tre danĝere kaj ne okulfrape,” mi diris iomete tro emfaze kaj sufiĉe nevere. Freddie postrigardis Frans.

“Panjo, kia estas via opinio pri li?” ŝi demandis.
La patrino fingre frotis sian nazon, konata gesto kiam ŝi ne estis certa.
“Mi lasas vin liberaj por fari kontraŭ la nazioj, kion vi opinias vere bona. Estu tre singardaj kaj en danĝero neniam forlasu unu la alian. Mi ne povus malhavi vin.” Ŝi ĉirkaŭbrakis nin. “Sed morgaŭ mi demandos la kamaradojn, kiu estas tiu viro kaj ĉu li estas vere fidinda. Mi esperas ke vi neniam faros ion malmoralan aŭ ion kontraŭ via konvinko. Restu ĉiam en ĉiaj cirkonstancoj hominfanoj, knabinoj de mi! Ĉu mi flaras kafon? Truus, mi petas enverŝu.”

Ni eksidis ĉirkaŭ la tablon.

indekso