indekso

19. La provizora malsanulejo

Panjo devas transloĝiĝi, foriri de la homoj ĉe kiuj ŝi kaj Robbie kaŝloĝas," Freddie venis rakonti al mi. “Ŝi reagis al anonco en Dieren. Eble tio sukcesos."
Rakontante Freddie desegnis cirkletojn kaj linietojn sur la paperfolieto antaŭ si. Ni malhavis la familiovivon.

Post pluraj tagoj panjo ricevis la leteron, ke ŝi povos veni kun siaj infanoj. Ĉi tiun fojon ŝi ne volis foriri sen Freddie kaj vole nevole ili triope iris al Dieren. Ili havis agrablan periodon tie kaj post kelkaj semajnoj ili aspektis jam multe pli bone.

La tempo iris rapide en la militjaroj. Jam post kelkaj monatoj mia patrino transloĝiĝis al Ensĥedeo. Ankaŭ mi postvojaĝis ŝin. La tero en Harlemo fariĝis iomete tro varmega sub niaj piedoj. Frans disigis nian grupon. Ni interkonsentis ke post kelkaj semajnoj li ricevos komunikon de ni sur interkonsentita loko.
Ĝuste en tiu periodo Ensĥedeo estis multfoje trafita de intensaj bombadoj. Alveninte mi vidis ke la strato en kiu mia patrino havas ĉambron estas grave difektita. Trans ruinaĵon kaj polvon, laŭ bombkrateroj, mi fine venis al la loko kie mi devos trovi mian familion. Ne estis antaŭpordo kaj inter la nepriskribebla ĥaoso mi preskaŭ ne rekonis la aĵojn de mia patrino.

Feliĉe mi malkovris ŝin. Ŝi estis parolanta kun iu. Ĝojege ni ĉirkaŭbrakis nin. Ni ankoraŭ estis kompletaj. Ne viktimoj en la familio. Ankaŭ nia onklino Griet (Ĥrit), fratino de mia patrino kaj onklo Lo, ilia filo Andries kaj lia edzino ankoraŭ vivis. Estis multe da mortintoj kaj vunditoj.

Post duonsemajno de ordigado kaj najlofermado de ĉio kio malhavis vitron aŭ pordon, Freddie kaj mi trovis laboron en la provizora malsanulejo Twente en Veen-strato. Farinte kelktempe mastruman laboron ni estis akceptitaj en la 'blanka-musĥoron', por eduko kiel flegistinoj. Flegistino Kriege, malgranda decidema virino, estis la direktorino de ĉi tiu evakuado-malsanulejo.

Kronikaj malsanuloj el Zelando kaj aliaj regionoj kiuj estis deklaritaj militistaj terenoj de la nazioj, estis akceptitaj en ĉi tiu malsanulejo. Spite la manko de validaj dokumentoj, identigiloj, kuponaroj k.t.p. ni povis resti. Flegistino Kriege komprenis ankaŭ sen ekspliko ke ni estas 'bonaj'.
Ŝi rigardis al ni per siaj humorplenaj sagacaj okuletoj kaj prenis nin sen komento je la kubutoj. "Konsentite, konsentite, mi prezentos vin al la kuiristo."

Kelkajn feliĉajn monatojn ni laboris en ĉi tiu malsanulejo. Protektataj de flegistino Kriege, ekstre dorlotataj de la kuiristo kaj en la oficejo Hooyberg kaj van der Horst fermetis la okulojn koncerne la kuponarojn.
Sed ni ne nur flegis kompreneble.

Per onklino Griet, ankaŭ rezistlaborantino, ni ricevis ordonon de Frans formi sabotadgrupon. Kun la hejtisto de la malsanulejo ni faris brulbombetojn en VIM-ujoj. Kaj batarmilojn el plumbaj tuboj. Li konis pli da fidindaj homoj en Ensĥedeo kaj kune ni faris multajn sabotagojn.

Iun tagon la direktorino anoncis al mi dum mia posttagmeza servo ke du virinoj alvenis por mi. Mi rigidiĝis sed demandis kiel eble plej normale ĉu mi do povas foriri unu momenton. "Iru do," diris la direktorino kun senemocia vizaĝo. "Kaj he..., se vi havos seriozan diskuton, vi povos uzi mian ĉambron." Mi alrigardis ŝin momenton. Ŝi rerigardis serioze.

"Dankon," mi diris kaj kun bateganta koro mi eniris la kuirejon, kie staris miaj vizitantoj. Onklino Griet, gaja kaj naiva. Apud ŝi gracila knabino, malkvieta kun altentiritaj ŝultroj, belegaj ruĝaj ondantaj haroj kaj akraj okuloj. Ĉeestis ankaŭ Freddie. Ŝi demande alrigardis min.
"Nu," ekkriis onklino Griet entuziasme, "jen via plej bona amikino!"

Por savi la situacion mi plej kore manpremis la etenditan manon de la supozita amikino.
"Kiel vi fartas? Kiel vi fartas?" mi plezurkriis kun mistoniĝanta voĉo.
La ruĝulino sorĉis ridon sur sian vizaĝon.
"Bonege," ŝi diris.

Ni silentis kaj staris unu ĉe la alia, rigide kaj ĝisatendante. Surprizite onklino Griet rigardis de unu al la alia.
"Nu," ŝi diris tiam, "mi ekiras. Ĝis revido." Kaj ŝi malaperis rapide.

"Iru kun ni," mi diris abrupte.
La ruĝulino sekvis. Freddie saltete postvenis. Ŝi ne povis marŝi samrapide kiel mi.

En la komforta direktorejo ni eksidis, unu kontraŭe de la alia. Freddie eksidis apud min. Sub mia antaŭtuko mi havis malgrandan pistoleton en la poŝo de mia uniformrobo. Mi demetis la klikon.

"Kiu kaj kio vi estas, kion vi volas?" mi diris.
Mi estis treege streĉita. Fronte al mi sidis knabino, subite ne plu timega aŭ malkomfortsenta.

Ŝi rigardis min malvarme. Unu mano troviĝis en ŝia poŝo kaj la alia kuŝis sur la genuo kun pugnigita mano. Ankaŭ Freddie sidis streĉite. Neniu el ni moviĝis.
Se ŝi estas de la S.D. mi devas pafi nun, mi pensis.

"Mi estas sendita de Frans," ŝi diris subite.
"Kiu estas li?" mi demandis kvazaŭ mirigite. "Jes, vidu, sinjorino hm...?"
"De Wit," diris la ruĝulino tuj.
"Nu, sinjorino de Wit, ĉiu povas eniri ĉi tien kun ĉiaj pretekstoj. Ĉu vi povas esprimi vin iomete pli klare?"

Profunda silento ree falis inter nin. Momenton mi vidis en la okuloj de la kontraŭflanka knabino ion kiel: 'kio nun?’ La silento fariĝis neeltenebla.
Neatendite mi ekridis nekvietigeble. Senŝarĝigite ambaŭ aliaj partoprenis. La ruĝulino ridegis. Estis tia liberiĝo, tiu ĝislarma ridado, ke la mirigita direktorino ekrigardis en sian ĉambron.

"En ordo, en ordo," mi svingsalutis al ŝi.
Ni forviŝis la larmojn.
Montriĝis ke ankaŭ Hannie (tiel ŝi nomiĝis) havas sian pistolon pafpreta.

Frans estis dirinta al ŝi ke ni ne timas uzi nian armilon ĉe danĝero. Hannie konfesis al ni ke ŝi timis la konfrontadon, ankaŭ pro nia reputacio kaj niaj tujaj decidoj. Ni estis senŝarĝigitaj ke ŝi montriĝas esti vere ĉe la bona flanko. Jam kelktempe ŝi laboris kun Jan Bonekamp kaj Witte Ko (blanka Jakobo) de la Zaan-regiona grupo, viroj kies rezistagojn ni konis. Ni sciiĝis ke ŝi ĉeestis malsukcesintan armiltransdonon, dum kiu Wim Groenendaal (Vim Ĥrunendal), iu el nia grupo, per kuglo estis vundita en la dorso. Ni forgesis la tempon kaj daŭrigis la paroladon.

Hannie sciis jam multon pri ni. Evidente Frans estis informinta ŝin. Kvankam ĝenis iomete ke Frans senĝene kontraktis alian en nia loko kaj ke ni ne plu estas la nuraj knabinoj kiuj faras ĉi tiun laboron, ni adiaŭis kiel amikinoj.

Kiam unu semajnon poste ni reeniris la stabejon kiel kutime, la knaboj estis kiel fratoj por ni. La aventuroj estis interŝanĝataj reciproke kaj regis ĝoja kaj ekscitita etoso. Ni sciiĝis ke Wim bone resaniĝis. La kuglo estis forigita kaj li estis prizorgata bone. Frans kore bonvenigis nin nome de la knaboj kaj li rakontis ke Hannie laboras en la Zaan-regiono kun Jan Bonekamp. Ni estis ree 'hejme' kaj eklaboris po du kiel kutime.

Tiun tagon Freddie kaj Cor, malgranda Jan kaj mi bruligis Wehrmacht-garaĝon. Nia sukceso vigligis la tutan grupon.

indekso