indekso
26. La pafo
Vintro estis komenciĝinta. Krom manko je nutraĵo estis ankaŭ manko je hejtaĵo. La malvarmo estis la finofara bato por multaj homoj. Ĝuste en tiu tempo la gvidantaro de la rezistado volis intensigi la agadojn. La nazioj malplenigis Nord- kaj Sudholandon kaj malsategigis iom post iom la okcidenton, kvazaŭ puno por la fervojstriko.
Frans alvokis nin al kunveno en unu el tiuj malvarmaj decembrotagoj. Nia grupo estis ankoraŭ kompleta: Hannie, Henk, Freddie, Ksander, Frans, Cor kaj Jan. En digna kuracistĉambro nin bonvenigis Frans.
"Kiel vi ekhavis ĉi tiun ejon?" demandis Jan, nia Roterdamano. “Ĉu vi eble murdis tiun pufulon?" Per sia kapo li montris al la portreto de tre dika persono. "Nu jes, ni estas almenaŭ trankvilaj ĉi tie," li finis.
Ni ĉiuj ridetis kaj eksidis ĉirkaŭ la tablon.
"Jen, homoj," ekparolis Frans, "ni devos doni respondon al ĉiuj murdoj kaj arestoj fare de la nazioj." Parolante li tre ĝene fingroklakis. Mi fariĝis iomete ŝvita pro tio. Brr, tiu ostoknarado. Sen pripensi mi metis trankviligante sed decideme la manon sur tiujn klakantajn fingrojn. Ege mirigite Frans rigardis per siaj iom malvarmetaj okuloj al mi.
"Ho, nu jes, tio estas tiel harstariga bruo," mi diris, profunde ruĝiĝante, ĉar ĝi verdire similis delikatan geston. Feliĉe neniu reagis kaj Frans finis sian paroladon per: "Kaj jen estas 'Braŭn', ni ĝuste ricevis unu tian."
Li montris pistolon kun ligna tenilo.
"Rigardu, oni ŝargu ĝin tiamaniere." Li ludis iomete kun la kartoĉingo kaj tiam kun surdiga eksplodbruo malŝargiĝis pafo. En la fajrolinio sidis neverŝajne pala Jan. Sur lia frunto troviĝis sangoŝpruceto. Kun tremantaj genuoj mi iris al Jan kaj tuŝis lin. Li spiregis profunde kaj diris per maldensa voĉo: "Stultulo!"
"Jan, Dio, Jan, vi vivas!" kriegis Freddie.
"Jes, kion do vi pensis?" li diris simple. Ni ĉiuj kuraĝis respiri.
"Kia mallertulo mi estas!" diris Frans kaj batis diversfoje sur sian frunton. Tiam subite ni ĉiuj estis kovritaj de sango. Montriĝis ke li estis pafinta tra sia propra montrofingro kaj per sia fortega gesto baptis nin pli malpli.
Ni eksplodis en liberigan ridon. Mi ŝiris mian puran poŝtukon en striojn kaj bandaĝis Frans kiel eble plej bone. La vera planado ne plu sukcesis. Frans planis iri al nia kontraŭleĝa kuracisto. Jan aspektis ankoraŭ tre pala, sed tamen li povis kunridi kun ni. Precipe Hannie ne povis trankviliĝi, tiel ŝi ridis.
Subite mi aŭdis la bruon de funkcianta motoro el la strato antaŭe.
"Foriĝu!" mi diris laŭte.
"Mi konas la vojon malantaŭe el la ĝardeno," Freddie kriis. Kiel ĉiam ŝi estis pensinta pri eblaj fuĝvojoj kaj antaŭ la komenciĝo de la kunveno ŝi jam esplorrigardis la ĉirkaŭaĵon.
"Bonege," diris Jan al ŝi. Ni foriris kiel eble plej rapide. Frans kaj Hannie ankoraŭ kontrolis ĉion. Cindrujoj malplenaj, sidejoj sur siaj lokoj. La aliaj sekvis Freddie. Mi estis jam malsupre, kiam Hannie glitis de la ŝtuparo. Ŝi falis kaj etendis siajn piedojn antaŭen. Kiam ŝi alvenis malsupren, dolore sur sian postaĵon, ŝiaj altaj kalkanumoj estis tute for. Ŝi provis tre rapide sekvi Freddie, sed ŝi forŝanceliĝis sur siaj senkalkanumaj ŝuoj tiel ridinde, ke mi, malgraŭ la serioza situacio, ekridis. Mi levprenis ŝiajn kalkanumojn kaj postkuris ŝin. Freddie kaj Jan gvidis nin tra ĉiaj trairejoj kaj stratetoj.
Poste ni disiĝis kiel eble plej rapide.
La S.D. venis tro malfrue ĉi-foje.