indekso
33. ‘Oni mortpafas homojn tie’
"Ho, de kie vi ekhavis tiun karoton?" kriis Freddie, ĵus alpedalante sur Zijl-vojo (Zejl). "Aĥ, donu al mi la duonon!"
Senpripense mi duonigis la karoton kaj donis pecon al ŝi.
“Ĉu novaĵoj?" mi demandis kaj krake maĉis la maldolĉan vintrokaroton. Mi trovis ĝin, senpere sur la strato. Per mia bicikloŝlosileto mi forigis la plej gravajn malpuraĵojn kaj plue mi viŝis ĝin per mia maniko. Malsato ne atentas higienon.
"Kien ni iras?" demandis Freddie plenbuŝe.
"Harlemon nordan," mi respondis neklare.
“Ĉu vi aŭdis pri tiu malsatmanifestacio? Granda nombro da virinoj penetris eĉ ĝis Plekker (la malĝusta urbestro de Harlemo). Kuraĝe, ĉu, kaj ili kriis: 'Malsato' kaj 'Manĝaĵojn por niaj infanoj' senpere sur la granda foirplaco," diris Freddie entuziasme. "Kiaj virinoj, ĉu ne?" Tio estis celita kiel komplimento.
La nazioj estis reagintaj akre: "Hunger, diese Weiber?" (germane: malsataj ĉi tiuj virinoj?)
Vere, la subfleksiĝintaj, malsatedeme dikaj korpoj de la plej kuraĝaj kaj plej senesperaj patrinoj estis irintaj antaŭe. Mi rekonis multajn, inter aliaj la patrinon Lemel, kiu havis grandan familion kun grandiĝantaj infanoj. Bonanima kaj batalpreta virineto, kiu kun sia dikkarna korpo tamen estis gvidmarko de neŝanceleblo meze de tiuj indignaj virinoj.
"Patrinoj fariĝas kiel leoninoj kiam oni minacas iliajn infanojn," mi diris kaj kun miro mi pripensis ke la nazioj ne pafis al ĉi tiu manifestacio.
Biciklante ni diskutis pri la kuraĝo kaj la batalpreteco de virinoj ĝenerale kaj ree ni ege samopiniis. Poste ni aŭdigos niajn voĉojn pli bone, ni opiniis. Niaj ideoj pri emancipado ne atingis pli ol nian deziron esti pli aprezataj.
"Ni devus legi pli multe," diris Fred. "Cetere ĉu vi scias kiu parolis ĉe Plekker?"
Mi ŝultrotiris.
"Bonege," mi diris tiam. Ĉar malgraŭ la granda superforto da soldatoj kaj la severa malpermeso pri amasiĝo (ĝi estis punebla per mortpuno) ili tamen faris.
‘Li ne ŝatis tion, tiu Plekker-fripon’," rimis Fred kaj pro agitiĝo ŝi misglutis mordpecon da karoto. Larmoj pro sufokiĝo gutis sur ŝiaj vangoj. Fratine mi batis ŝin ĝis preskaŭ sangosputo, tiel ke Fred spiregante kaj nazfluante petis ĉesigi tion.
"Mi volas vivi pli longe ol hodiaŭ," ŝi eligis. Mi rigardis ofendite kaj ŝultrotiris sed tamen donis al ŝi mian poŝtukon.
Kun tusado jen profunda jen surfaca Freddie daŭrigis sian vojon. Mi biciklis iomete malantaŭ ŝi.
Preter la policejon de Overveen ni veturis direkte al Zee-vojo (‘Zee’ = maro). Oni povis veturi sur ĝi nur mallongan parton - la plejparto estis barita de la nazioj, sed estis tiel agrable trankvile kaj oni povis vidi parton de la dunoj.
Subite elrampis el la arbustaĵo malgranda knabo. Liaj vizaĝo, manoj kaj kruroj estis skrapitaj kaj sangokovritaj pro la ramnoj hipofajaj kaj li kriegis ion al ni.
"Oni murdas ilin, oni mortpafas homojn, tie!" kaj li fingromontris malantaŭ si en la direkto de la dunoj.
Senparole ni rigardis lin. Plorante li pluiris, stumblante per siaj propraj piedoj, daŭre kriante:
"Oni mortpafas homojn, mi mem vidis."
"Haltu," mi postkriis lin, sed li plukuris sovaĝiĝinte.
"Se nur la nazioj ne tuŝos lin," kriegis Freddie konsternite.
Kelkaj preterirantoj haltis kaj rigardis timigite unu la alian.
"Mi postkuros lin," kriis Fred kaj estis jam for. Mi postbiciklis ŝin, sed ni ne plu povis trovi la knabon.
"Kiel li povis iri en la dunojn, tiuj ja estas malpermesita tereno?" mi diris.
"Nu," diris Fred, "ankaŭ Gijs Dijkhuizen (gejs dejkheŭjsen) kaj Kees Bruidschaart (kejs breŭtsĥart), la ŝtelĉasantoj, povas eniri. Kion ili povas fari, ankaŭ tia knabeto kapablas. Sed ja estas danĝere."
Gijs kaj Kees donis al la rezistado multajn informojn pri minbaritaj terenoj, truptranslokadoj kaj pafmortigoj de malliberuloj.
"Kiel tiu mizerulo estis konsternita," ŝi daŭrigis, "mi pensas ke li vere vidis pafmortigon. Dio, kia abomeninda tempo estas nun."
Survoje al nia kaŝadreso mi daŭre aŭdis la altan kriegantan knabvoĉon en miaj oreloj:
"Oni mortpafas homojn tie!"