indekso
38. La familio Elsinga
Du tagojn post la arestado de Hannie la S.D.-anoj Ruhl, Lages kaj Aus der Funten venis al ŝia kaŝadreso ĉe la familio Elsinga. Lien Elsinga estis hejme, sola kun sia dekjara filo Paul.
"Paul," diris Lien, "vi scias nenion kaj vi diros nenion. Ankaŭ kiam vi aŭdos vian patrinon mensogi. Ĉu bone komprenite?"
Ŝia servistino Jopie estis forironta.
"Oni sonorigas, sinjorino, ĉu mi malfermu?"
"Lasu, atendu momenton, Jopie, ĉi tiuj sinjoroj havas superabundon da tempo," diris Lien morttrankvile. Ŝi mem malfermis la pordon.
"Vi nur iru, Joop, mi parolos kun la sinjoroj."
Kaj Jopie foriris, ektimema kaj pala.
"Nu, nu, kio havigas al mi la honoron, tiel multe da sinjoroj?" diris Lien iomete superule.
"Ni venas por fari domtraserĉon," diris la granda, nigra longkreskulaĉo, kiu agis kiel interpretisto.
"Ho, ĉu mi unue povas vidi viajn dokumentojn? Ĉiu ja povas diri ke li estas policisto kaj intertempe kunpreni la lastajn manĝaĵojn kaj aĵojn."
Ili rigardis ĉie. La Germanoj havis bajonetojn sur la fusiloj.
“Ĉu mi eble povas scii, kion serĉas la sinjoroj?" demandis Lien sufiĉe agresive.
"Vi havas knabinon en via domo, Johanna Schaft, ĉu ne?" demandis Lages.
"Ni havas knabinon en la domo, Eva de Wit, sed ŝi ne estas hejme, do vi revenu aliafoje." Ŝia trankvila, decidema agmaniero malgraŭ la embarasa situacio faris trankviligan impreson je Paul. Pala pro streĉiteco li estis sekvinta la iradon de la aferoj kaj pro la brilantaj bajonetoj li komprenis ke ĉi tio estas serioza afero por la nazioj. Li sciis ke Hannie havas pistolon, sed tion li rakontis nur post la milito. Fiere li suprenrigardis al sia kuraĝa, trankvila patrino.
"Via edzo kaj la patro de Johanna Schaft estas kolegoj, do vi ja scias kiu ŝi estas," diris Ruhl akre.
"Mi pensas ke ni parolas pri du malsamaj knabinoj," diris Lien Elsinga, "la patro de nia Eva estas tajloro. Sed ne tedu tiom, atendu ŝin aŭ alie mi sendos ŝin al vi, tiam ĉio estos klara." Ili ne volis atendi.
"Tiam mi lasos vin. Bonan tagon," diris Lien kaj tenis la pordon malfermita por ili.
"Jen, tio estis tio, Paul," ŝi eksidis. Neniu sciis, ankaŭ ne Paul, ke Lien preskaŭ ne povis subpremi sian malĝojon pro Hannie. Ŝi sciis pri la aresto de Hannie kaj la preskaŭ certa morto kiu atendis ŝin.
Senŝarĝigite la najbaroj de dekstre kaj maldekstre venis por rakonti pri siaj timo kaj necerteco. Ĉiu en la strato fuĝis en kaŝiĝejon dum ĉi tiu potencmontrado. Dokumentoj estis kaŝataj, radioj kamuflataj. Unu el la najbaroj kuris kiel leporo al la lernejo de Harmen Elsinga por sciigi lin pri la domtraserĉo.
"Kaŝu vin, viro," konsilis la najbaro.
Sed Harmen restis trankvila ĉe sia edzino.
"Ni havas nian rakonton, Lien, ni ne dekliniĝos de tiu."
Nur la grandan dekkvinjaran filon Ruud ili tamen 'malaperigis'.
Multaj instancoj, germanaj dum la milito, anglaj kaj kanadaj post la milito, vizitis Lien kaj Harmen Elsinga por sciiĝi kiel eble plej multe pri 'ilia' Hannie.
La dudekduan de majo la gepatroj de Hannie kaj la familio Elsinga sciiĝis ke je la 17-a de aprilo 1945 Hannie estis pafmortigita.