indekso
4. La unua bombardo
Mi sentiĝis sola, malsana kaj trista. Tiun tagon mi estis sveninta en la domo de la sinjorino por kiu mi laboris. Ili estis tre bonkoraj por mi kaj mi hontis pro la sangmakuloj en la tapiŝo kaŭzitaj de mia falo. La sinjoro veturigis min hejmen per sia aŭto. Tie kuŝis letereto sur la tablo. La patrino devis iri al grava kunveno. La terpomoj kaj la legomoj troviĝis jam senŝeligitaj kaj purigitaj en la kuirejo.
“Multajn kisojn por vi. Panjo.”
Mi dankis la sinjoron pro la hejmenigo kaj eniris la ĉambron, kie eĉ la horloĝo tiktakis tro laŭte. Mi senvestigis min kaj kuŝiĝis sur mian liton. Larmoj pro memkompato pikis malantaŭ miaj okuloj. Senpere mi svenis! Mi havis ŝvelintan vizaĝon kaj ĉio doloris min kaj nun neniu estis hejme por maltrankviliĝi pri mi aŭ por prizorgi min. Mi endormiĝis maltrankvile. Kiam mi vekiĝis, mia patrino sidis apud mia lito.
“Kiel vi fartas, Kiki?” ŝi demandis. Kiki estis mia karesnomo.
Mirigite mi memoris ke mi estis sveninta.
“Ho,” mi diris firme, “mi fartas bone! Ne maltrankviliĝu, estas nenio!” Mi ellitiĝis kaj vidis subite ke mia patrino aspektas tiel stranga.
“Ĉu vi vere estis en la kunveno? Panjo, vi ploris,” mi balbutis.
“Jes, karulino. La patrino de Gonnie estas mortanta kaj mi promesis al ŝi ke ŝi povos pasigi siajn lastajn vivtagojn ĉi tie, en nia domo.”
Konsternite mi fiksrigardis ŝin: “Sed mi timas tion, mi volas diri, mi opinias la morton tiel harstariga.”
“Jes,” ŝi diris, “sed neniu povas prizorgi ŝin kiam Siem devas labori la tutan tagon. Mi promesas al vi, ke nenio harstariga okazos ĉi tie. Por iuj homoj la morto estas la fino de doloro, de timo, de senfina sufero. Ni provu helpi ŝin kiel eble plej bone, Truus. Ankaŭ Gonnie venos ĉi tien, ŝi havas nur dek du jarojn. Ĉu vi helpos min teni la etoson por ŝi agrabla kaj senstreĉa ĉi tie?”
“Mi ja helpos vin,” mi respondis kaj demandis min maltrankvile kiamaniere fari tion.
Tiun nokton fajfantaj bomboj nin vekis. Vibrosonante ili trafis, je ne pli ol ducentmetra distanco de ni. Mi saltellitiĝis por veki mian familion, sed anstataŭ helpi ilin mi tuj ree svenis. La timo kiun mia malfeliĉa familio havis por transporti min al sekura loko, estis certe tre granda.
Proksimume dudek kvar mortintoj kaj dekoj da vunditoj estis la trista bilanco kiun oni povis fari post tagoj.
En la bombita strato mi estis loĝinta dum jaroj. Kun gorĝo kunpremita mi trairis mian antaŭan kvartalon. Tie estis loĝinta la familio Hartman kaj tie la familio De Wit. Ĉiuj pereis. Vespere ni legis la nomojn en la ĵurnalo. Ĉiu sciis ke germana bombaviadilo faligis sian ŝarĝon sur nian urbon, sed en la ĵurnalo, protektata de la Germanoj, oni skribis ke la amikoj de Nederlando, la 'Tommies' senaverte bombis Harlemon. (‘Tommies’ = anglaj soldatoj) Iu ĵurnalisto skribis indigne ke la aŭtoritatoj eraras, la bomboj estis de germana aviadilo. Estis dekoj da ĉeestantoj. La ĵurnaliston oni arestis.
Iom post iom la homoj konvinkiĝis ke la germana registaro ne faras tro skrupulajn konsiderojn koncerne la veron. Pli malbone, honestajn civitanojn oni arestis. Nederlando lernis paŝon post paŝo, vorton post vorto, kion signifas suferi okupacion.
Nelonge post la bombado Gonnie kaj ŝia patrino ekloĝis ĉe ni. Granda Gon mortis, multe tro juna. Malgranda Gon estis rigardanta per siaj grandaj grizaj okuloj al la kondolencantaj amikoj kaj najbaroj. Ŝi ne ploris sed ŝi aspektis tre pala. Mi provis helpi kiel mi promesis al la patrino kaj mi disdonis kafon, teon kaj bulkojn. Fariĝis preskaŭ komforte, mi opiniis, ĝis mi ree vidis la palan vizaĝeton.