indekso
9. La testo
“Hodiaŭvespere vi povas pruvi kiuj vi estas, ĉu vi havas kuraĝon en la korpo, ĉu vi taŭgas por ĉi tiu laboro.”
La vortoj de Frans pendis kiel plumbaj dratoj en mia pensado. “Kio do estas kuraĝo,” mi pensis. “Oni nur faras sian eblon kaj klopodas mem ne perei.” Mi havis la malprecizan senton ne esti certa ĉu nia decido aliĝi al la grupo de Frans estis ĝusta. De Rinus ni sciiĝis ke la knabo ja estas taŭga kiel gvidanto.
“Mi ne scias precize de kie li estas, sed li estas bona, kredu min,” li estis dirinta.
Kiam Freddie surmetis sian mantelon kaj mi trompkaŝeme deŝiris la varman krusteton el la ĵusbakita pano kaj plenbuŝe murmuris 'ke nun venos la ĉefa afero', mia decido estis sufiĉe certa. Hodiaŭvespere mi montros al la filmstelulo ke mi vere ne estas timema.
“Se ni ne tuj devos pafi,” finis Freddie miajn neelparolitajn pensojn.
“Sed unu afero estas certa,” mi diris laŭte. “Ni neniam perfidos, kaj oni devus esti diable lerta por povi malfermi mian buŝon se mi estos kaptita.”
“Nu, sed, se oni torturus vin, aŭ se oni minacus pafmortigi vian familion, kion vi faros?” kriis Fred.
“Silentu iomete, ĉu vi volas ke la perfiduloj aŭdas vin?” mi diris mallaŭte. Ni silentis, ĝis ni alvenis ĉe la domo kun la blankaj statuoj. Ni devis iri malantaŭ tiun domon. Ĝi estis monumenta konstruaĵo kun blankaj statuoj. La statuoj estis sfinksoj el blanka marmoro. Belega arbaro, privata tereno, ĉirkaŭis la tuton. Tenante la biciklojn mane ni promenis sur flankvojeto preter la ŝildon: ‘Eniro malpermesita.’
Ju pli ni pluiris des pli silente fariĝis ĉirkaŭ ni.
“Harstarige, ĉu ne, Truus,” flustris Freddie.
“Ie ĉi tie devas esti la lageto,” mi diris mallaŭte.
“Nu, sinjorinoj,” sonis subite la voĉo de Frans.
“Diable, mi ege ektimas,” balbutis Freddie.
“Ĉu vi timas?” demandis Frans. Ni ne juĝis lin respondinda.
“Nu, diru,” mi diris tamen iomete incitite, “kion ni faru?”
“Unue sidiĝu,” ordonis Frans, “tio faciligas la paroladon.”
Ni sidiĝis sur verdkovritan ŝtonan benkon kaj rigardis al la lageto aŭ kio iam estis tio. Nun ĝi estis surkreskiĝita nigra marĉo. De tempo al tempo obtuza kvaksono montris la direkton kie troviĝis rano.
“Nu, tiu eble estas mamnutrita de sia avo,” mi ŝercis, “ĝia voĉeto estas iomete basa.”
Sed la aliaj ne ridis.
Frans rakontis iom pri la rezistgrupo kaj pri la laboro farata en tiu grupo.
“Diru, ĉu vi ne povas doni al mi la adreson de Karel Mok?” demandis Frans subite.
Ni rigidiĝis.
“Kial?” mi demandis malvarmete, ĉar la mencio de adresoj, estis la plej lasta pri kio rezistmovadano aŭ -ino pensus.
Karel estis judo kiu tamen faris iom da laboro por la kontraŭleĝa K.P. , kvankam li ne partoprenis en la ĉiutaga irado de la aferoj. Li konsciis treege ke li kiel judo kaj komunisto riskas duoble.
Freddie kaj mi preteratentis la demandon kaj ni rifuzis mencii la adreson de Karel. Tiu Karel tute ne estis amiko de ni. Verdire mi eĉ malŝatis la viron. Sed adreso kiun oni scias - pri tio oni ne parolas, eĉ ne kun la patrino.
Subite Frans elpoŝigis revolveron. “Donu tiun adreson kaj tuj,” li kruddiris. Senvorte ni alrigardis lin.
“Vi estas ruztrompitaj,” li diris krude, “mi estas de la Gestapo, jen miaj dokumentoj.” Li montris al ni ujon kun diversaj dokumentoj kun grandaj germanaj stampoj kaj svastikoj.
“Kia kanajlo,” mi elfaligis. Iom post iom enpenetris min la abomeninda situacio. Cetere, ankaŭ Freddie ne bezonis dudek vortojn por kompreni nian senesperan kaj timigan situacion en ĉi tiu arbaro. Frans direktis la pistolon al Freddie.
“Montru tiun dokumenton al mi ankoraŭfoje?” mi demandis por ekhavi prokraston.
Aperigante la dokumentojn li ne atentis unu momenton kaj neatendite mi piedbatis lian manradikon. Kiel risorto mia fratino saltis al lia gorĝo.
Ni batalis kiel leoninoj, spiregante, gratante, pugnopuŝante kaj batante.
La revolveron mi piedbatis foren.
“Haltu, haltu, ne faru,” kriis Frans, “estas testo, vere, estas testo!”
Fulmrapide mi levprenis la revolveron kaj metis ĝin sur lian tempion, dum Freddie sidis sur lia korpo kaj prilaboris lin per sia ŝuo.
“Ĝi ne estas ŝargita,” ekkriis Frans. Sango fluis el lia nazo, lia lipo estis ŝirita; la bluan okulon ni rimarkis post du tagoj.
“Kia kanajlo vi estas,” mi kriis denove.
“Jes, pardonu min, mi petas,” li diris timide. “Estis ordono testi vian fidindecon...”
“Nu, ĉu vi estas kontenta?” demandis Freddie akre. Ŝia bluzo estis ŝirita, la ŝurimeno rompita, ŝia genuo sangis kaj ŝia fingro estis kontuzita.
“Kiamaniere mi iam povos kompensi ĝin, amikoj?” elvokis Frans. “Ha, kiel vi aspektas.” Tiam mi sentis ke ĉio doloras min. La revolveron mi metis en mian poŝon. Kolerege mi kraĉis sur la etenditan manon de Frans.
Ne lamante, kvankam vere estis kialo por tio, Freddie kaj mi eliris fiere el la arbaro.
Ni trapasis la ekzamenon tre kontentige!